Julio Mangada Rosenörn, la antonomazia esperantisto

(Tiu chi pagho uzas surogatan ho-kodon. Por vidi ghin kun internacia kodigho kaj kun bildoj, kliku tie chi)

Kiam la organizantoj de la Kongreso afable min invitis prelegi pri iu el niaj historiaj samideanoj, kiu reprezentus la historion de la Esperanto-movado hispana, nun kiam ni festas la 100jaran datrevenon de la unua tutshtata asocio grupiganta la hispanajn esperantistojn, ne estis duboj pri kiu pli bone povas reprezenti chi tiujn, kun chiuj siaj meritoj kaj ankau kun siaj misoj. Ni kompreneble parolas pri Julio Mangada Rosenörn, la esperantisto antonomazie, la homo kiun chiuj liaj samtempuloj rilatigis al esperanto, kaj kiu pli bone bildigas la historion de la hispana Esperanto-movado, almenau en la periodo de la unuaj jardekoj de la pasinta jarcento.

La figuro de Mangada estas relative bone konata en nia movado; al li dedichis esplorojn kaj artikolojn pluraj historiistoj, inter kiuj kelkaj ne-hispanoj, kiel s-anoj Jukio Hirai au Ulrich Lins. Tre grava estas la kontribuo de Antonio Marco Botella, la plej grava historiisto pri la movado en nia lando, kiu multe pritraktis lian figuron, kaj kiu jhus publikigis kompletan artikolon pri li ene de plurautora libro omaghanta la verkiston Fernando de Diego. Do, en tiu chi prelego ne atendu gravajn malkovrojn. Sed tamen, mi plu preferis paroli pri Mangada pro du kialoj: unu, char lia vivo estas sufiche alloga por ke vi havu okazon pasigi bonan momenton, per la memoro de liaj viveroj; kaj due, char estas de lia agado de kiu ni povas lerni rilate nian propran agmanieron, kaj el kiu ni povas eltiri lecionojn kiu pensigu nin pri la atingoj kaj ankau la eraroj de la movado.

Krome, dum pasinta jaro ni festis la 125jaran datrevenon de lia naskigho, kaj mi deziras iel omaghi lian figuron, unu el tiuj pri kiuj ni povas fieri en nia ekstera informado, ech se ni konscias ke kelkaj liaj trajtoj meritas objektivan ne chiam pozitivan pritakson.

Char ni konsciu ke Mangada estas homo sufiche grava en la ghenerala, ne nur esperantista, hispana historio de la pasinta jarcento. Eble ni pli bone diru ke li estis tre tre fama dum kelkaj okazoj en tiuj jaroj, sed ke lia memoro estis ne tiom elstara ekster tiuj fajreroj de gloro. Li nun estas ech pli forgesita, kiel okazis al pluraj homoj de la flanko kiu perdis la militon, sed nia movado tamen bone agus se ni helpus revivigi tiun memoron.

Gheneralajhoj

Ni komencu per la komenco. Julio Mangada Rosenörn naskighis la 30an de junio de 1877, en Sancti Spiritus, Kubo, kiam tiu chi ankorau estis hispana kolonio, tiel ke, kiel dirite, ni festis dum la jaro 2002 la 125an datrevenon de lia naskigho.

Lia patro estis militisto tie destinita. Julio Mangada ankau sin sentis altirata de tiu profesio, kaj eniris la Infanterian Akademion en 1896. Li ech dummomente partoprenis la kuban militon.

Kiel estis normale en tiu profesio, li estis destinita en pluraj lokoj de la hispana geografio. Inter ili, ankau la marokan protektorajhon, la urbo de Hhako (Jaca, Huesca), kaj chefe Madrido. Fakte, dum pasinta jaro Madrida Esperanto-Liceo kaj Hispana Esperanto- Federacio petis al la urbestraro la starigon de tabulo lin omaghanta en unu el la domoj kie li loghis.

Li edzighis al Josefa Sanz, kaj havis tri filojn: unu filichon, Luis, kiu lin akompanis en la ekzilon kaj du filinojn, Amelia kaj Marina, kiuj mortis junaj en tragikaj cirkonstancoj.

Post la hispana civila milito li devis ekzilighi, unue en la Nordon de Afriko, kaj poste en Meksikion, kie li forpasis la 14an de aprilo de 1946.

Politika kaj militista trajektorio

Kiel menciite, lia kariero komencighis en 1896, per lia eniro en la Infanterian Akademion, kie li farighis leutenanto. Kapitano en 1906, komandanto (majoro) en 1918, subkolonelo en 1929.

Li estis militisto kun klaraj progresemaj tendencoj, ech radikalaj, kiujn li neniel kashis. Li estis framasono, kaj ankau interesighis pri aliaj ideoj kiel spiritismo, teosofismo au naturismo, kio donis al li famon de ekstravaganculo. Fakte, kvankam la liberala kaj progresema tradicio de la militistaro estis tre grava dum la 19a jarcento, dum la tempo de Mangada tiuj tendencoj estis jam tre maloftaj. En unu el la plej gravaj historiaj libroj pri la hispana militistaro, la historiisto Gabriel Cardona mencias ghuste nian samlingvanon kiel preskau la lasta ekzemplo de tiu tipo de militista revoluciulo kiu abundis en la antaua jarcento.

Ekzemple, en 1917 li advokatis partoprenintojn de la tiujara nacia striko, jughitajn en milita kortumo. Li tiel arde defendis ilin ke liaj superuloj lin punis je 15taga aresto.

Komence de la jaroj 20aj li partoprenis la militon en la maroka protektorajho, kie li gajnis kelkajn profesiajn honorojn.

En 1930 li estis destinita en la garnizono de Hhako, kie, kiel estas sufiche konate, komencis la ribelo kontrau la reghimo de la tiama regho Alfonso la 13a, por alvenigi la respublikon. La partopreno de Mangada en tiu epizodo estas sufiche obskura, ne klare konata. Li estis rekta chefo de la ribelintoj, la kapitanoj Galán kaj García Hernández, kiuj estis poste ekzekutitaj de la monarhha reghimo; la unua, kiu poste farighos la simbola postmorta heroo de la Respubliko, estis kunulo en la sama framasona loghio. Sed Mangada estis vojaghinta du tagojn antaue al Madrido, pro la jhusa forpaso de lia filino. Oni tamen esploris lian partoprenon. La generalo Mola, tiama Ghenerala Direktoro de la Interna Sekureco rakontas en siaj memoroj ke pri Mangada oni suspektis ke li estis komisiita ribeligi la plej gravan madridan kazernon, tiun "de la Montaro", kaj ke li ghin aliris la daton de la ribelo, sed ke li ne eniris ghin char ne aperis aliaj homoj kiujn li atendis. Versio de alia generalo, Goded, pri kiu ni nun parolos, estis ke Mangada lin vizitis por montri alibion. Chiukaze, oni lin arestis por la esploroj, kaj oni lin enkarcerigis en fora arestejo, malgrau liaj malbonaj personaj cirkonstancoj, sed la baldaua alveno de la Respubliko forigis chiujn akuzojn.

Sed kio donis al li grandegan famon estis unualoke la tiel nomata "incidento de Carabanchel" (Karabanchelo, tiam vilagho apuda al Madrido, nun kvartalo de tiu chi urbo, kie trovighis grava madrida militista kampadejo). Ghi okazis en junio de 1932, kaj estis tre grava en la posta disvolvo de la militista politiko en la komenco de la Respubliko. La afero estas tre konata kaj ghi okazis dum manovroj en kazerno tie lokita, kiujn partoprenis pluraj generaloj, inter ili la tiama generalo Goded. Ni antauklarigu ke Goded, kiu estis samaghulo kaj samklasano de Mangada, sed kun kiu li malamikis, tiam estis gravulo en la ministerio de la ministro Manuel Azaña; Azaña estos poste prezidanto de la Respubliko, dum Goded poste farighos unu el la chefoj de la ribelo kiu kondukis al la civila milito (li zorgis pri la ribelo en Katalunio, sed li estis venkita kaj poste mortpafita).

Goded finis sian paroladon per la vortoj "Vivu Hispanio kaj nenio pli!", kio klare implicis ke li ne deziris fini per "Vivu la Respubliko!" kiel en tiu momento li devus fari, lau la nova protokolo. Mangada unue silentis kaj poste riprochis tiun krion, kaj lia superulo, la generalo de lia divizio, Villegas, lin skoldis. Tiam Mangada furiozighis, demetis sian jakon kaj ghin surtretis. Villegas lin arestigis. La skandalo tuj ighis disvastigata tutnacie; ghi montris la kontraurespublikanan sintenon de granda parto de la militistaro, dum la plej avangardaj traktis Mangadan kiel heroo. Oni faris monkolekton tutnacie, por donaci al li orbastonon; ghi estis organizita de la madrida Ateneo, kaj alvokojn en tiu senco oni povas trovi ankau en la esperantista gazetaro. En siaj tre famaj memoroj, Azaña montras la miksajn sentojn kiujn tiu chi incidento produktis en li: unue, bedauro de la rompo de la disciplino shuldita, sed ankau simpatio al la ago de la homo mem, kvankam taksante lin iom ekstremisma; li ech aludas lian esperantistecon, lau maniero neutra. Je la fino, tio okazigis la eksigon de la generaloj.

Mangada estis jughita post kelkaj monatoj, kaj absolvita. Kun tiu okazo oni retrovas lian nomon en la memoroj de Azaña. En la antau nelonge eldonitaj "Taglibroj - la shtelitaj kajeroj" ("Diarios 1932-1933, los cuadernos robados", eldonejo Crítica, 1997), oni legas takson pli malfavoran, char li priskribas lian sintenon dum la jugho: Mangada ekzaltighis kaj faris stultajhojn. Tamen, finfine oni absolvis lin, char li estis tiam tre populara, kaj krome la dekstruloj estis partoprenintaj fiaskintan puchon. Tiuj chi estas la precizaj vortoj:

" Alia jughita afero estas tiu de la vickolonelo Mangada, priprocesita el la Karabanchela okazajho, en junio de la 32a: Mangada eksterlimighis kaj eniris en militan delikton, certe; sed la manifesta provoko de la generalo Goded, kiu lin malamas, la en augusto postvenintaj faktoj [temas pri la fiaskinta pucho de Sanjurjo], ktp, kaj la pasinta tempo, efikis favore al Mangada: al la militistoj mem kiuj rilatas al tio chi shajnis ekscese, ekstertempe kaj malpolitike lin kondamni. Antau kelkaj tagoj venis Mangada min viziti, por petegi ke lia afero solvighu kiel eble plej frue, kaj li ekploris, kaj plorante foriris. Miaj sciigoj antau la jughado estis ke kelkaj anoj de la kortumo intencis lin absolvi. Mangada faris sian eblon por ke tio ne estu tiel. Che la fin de la proceso, li petis la parolon kaj jhetis paroladon kontrau sia propra defendanto kaj kontrau aron da aferoj. Oni devis lin silentigi. Tamen, oni lin absolvis. Mangada frenezas. Li estas vegetarano, esperantisto kaj spiritisto. Li apartenas al tiu tipo de militisto malkonformema pro mensa malekvilibro, kiaj estis kelkaj dum la monarhhio."

Tiu chi lasta parto de la teksto ("Mangada frenezas. Li estas vegetarano, esperantisto kaj spiritisto. Li apartenas al tiu tipo de militisto malkomformemaj pro mensa malekvilibro, kiaj estis kelkaj dum la monarhhio") estas grava, char ghi estas citata en pluraj verkoj de profesiaj historiistoj, kiam oni deziras priskribi nian samideanon. Kaj notu ke tiam lia esperantismo estas ligata al negativa trajto: lia frenezeco. Ni vidos poste ke tio estas tre ghenerala trajto en la pritakso de Mangada: kiam oni parolas pri pozitivaj trajtoj, neniam la esperantismo estas aludata; tio nur okazas kiam oni deziras lin minusvalorigi.

Post tio, li reeniris la armeon, kaj daurigis sian karieron. Lau nia scio, li estis plue chikanata pro siaj ideoj, chefe dum la du jaroj kiam superregis dekstrulaj fortoj en la ministerio, ghis tia grado ke li fine petis lian retirighon (tiam tio eblis pro tre favora legho celanta la maldikigon de la armeo).

Sed li plu aktivis: en 1936 li verkis libron "El fascio en el Ejército" ("La fasho en la armeo"), kie, kun tre klaraj vortoj, sed en tiu lia karakteriza konfuza stilo, li avertis kontrau la kreskanta minaco de la konspiremaj profesiaj militistoj, inter ili kaj elstare kontrau generalo Franco. Li estis grava aganto de la UMRA, Unio de Militistoj Respublikanaj kaj Kontraufashistaj, sin oponanta al la tre aktiva kaj dekstrema UME.

La ekmilito trovis lin en Madrido. Li tuj metis sin je la dispono de la registaro, kaj ekagadis en la subigo de la puchprovo en Madrido. Li organizis grupon da volontuloj por kontraubatali la ribelintojn kaj li havis gravan rolon en la venko super la ribelo en la kazernoj de Karabanchelo. Li muntis sian bazon en la "Casa de Campo", granda madrida parko, kaj formis la unuajn kompaniojn de milicanoj, kiujn li komencis instrui. Ni aldonu ke estis tie kie fakte okazis la unuaj reprezalioj en la respublikana flanko, per la jugho kaj eventuale mortpafo de pluraj ribelintaj militestroj.

Li organizis unu el la unuaj kolonoj kiuj eliris el la chefurbo por alfronti la alvenantajn ribelajn trupojn. La "Kolono Mangada" estis la plej fama el la tiumomentaj grupoj. Ghi estis eble la plej multnombra, kion kelkaj historiistoj eksplikas per la prestigho de lia chefo. Ni konsideru ke che la komenco de la milito - kaj tio poste montrighos unu el la chefaj malavantaghoj de la lojala flanko - oni tute malfidis la profesiajn militistojn, suspektante ke multaj el ili estus simpatiantoj de la ribelintoj, kaj ke ili restis che la flanko de la registaro nur pro (kiel oni tiam diris) geografiaj kialoj, char ili trovighis en la tereno kie la pucho fiaskis. Unu el la malmultaj je kiuj la amasoj povis fidi estis ghuste Mangada, kaj, malgrau tio ke li estis jam preskau sesdekjara, li trovis sufichan nombron da volontuloj por kontraubatali la ribelon. Ke multaj profesiaj militistoj ja ne estis fidindaj baldau klare pruvighis, che li mem, kiam estis malkovrite ke lia stabestro kaj chefa subulo, majoro Gutiérrez, estis ribela spiono, kiu sendis novajhojn pri iliaj agadoj al la kontraua flanko.

La Kolono Mangada tuj eliris el Madrido por alfronti la trupojn sin direktintaj al la chefurbo. Li sekvis la sudan vojon de la montaroj okcidente de Madrido, al Gredos, kaj pasis al la provinco de Avilo (Ávila), konkerante kelkajn izolitajn garnizonojn. En Avilo li havis du sinsekvajn sukcesojn, kiuj estis konsiderataj grandegaj tiutempe, kaj kiuj ja estis tiaj el propaganda vidpunkto, kvankam eble ne tiom el pure milita. La unua estas la batalo kontrau la komandanto Doval, kiu chekape de ribela kolono alproksimighis renkonte al Mangada. Doval estis famighinta kiel torturisto de la asturaj ministoj ribelintaj dum la revoluciprovo de oktobro de 1934, kaj estis ege malamata de la progresemaj fortoj. Mangada klare venkis liajn fortojn, tiel ke Doval ne plu partoprenos en la cetero de la milito en gvidaj pozicioj. La dua estis preskau hazarda: grupo de la kolono de Mangada renkontis grupon de falangistoj, al kiu ili faris kelkajn viktimojn; unu el la mortintoj estis Onésimo Redondo, unu el la fondintoj de la hispana Falango, kaj ties gvidanto en Malnova Kastilio.

Tiuj chi sukcesaj agoj vekis entuziasmon en la respublikana publika opinio, kaj dum tiu tempo la nomo de Mangada plenigis la chefpaghojn de la jhurnaloj en tiu flanko. Li estis gratulita de ties gvidantoj, plenigita de honoroj kaj ricevita kiel heroo en la madridaj stratoj. Ekzistas fotoj montrantaj la ricevon kiun li ghuis en la madrida centra placo "Puerta del Sol", kie la 5an de augusto amasoj da madridanoj kriis lian nomon. La madrida urbestraro donis al li la oran medalon de la urbo, sian plej grandan ordenon. La tiama urbestro, Pedro Rico (kiu estis poste anstatauota de nia samideano Cayetano Redondo), gratulis lin kiel oni povas konstati en la protokolo de la urbestraro, kie trovighas jenaj vortoj (vidu originalan tekston en la hispana):

[Post la aprobo de la akto de la antaua sesiono] "La sinjoro Magistrato- prezidanto diris ke, kun tuta vorta sobreco, li estis propononta al la Magistrato la atribuado de insigno, la plejgrava kiun la madrida popolo, kaj ghianome la Magistrato, povis doni. Chiuj konis, char ili vivadis tiujn chi angorplenaj horoj, tion okazintan en Madrido. Simbolis la popolan movadon en defendo de la Respubliko, kaj konkrete en defendo de Madrido, la agado de la kolonelo, de la popolo nomumita generalo, sinjoro Julio Mangada, al kiu lia moshto proponis oni atribuu la Ormedalon. [kaj post la indiko ke ankaŭ aliaj tion meritis] ... kaj li tion faris pri la persono de sinjoro Mangada, char li konsideris ke tiu chi simbolis en la hodiaua tago ne nur la defendan elementon de Madrido, sed ion similan al la popola legendo pri tiu defendo de Madrido; estis li la popola heroo kiun chiuj admiris, amis kaj sekvis. Kaj la ekscelenca Magistrato unuanime decidis lau la propono de lia urbestra moshto."

Krome, liaj trupoj mem donis al li la rangon de generalo, kaj postulis ke la registaro oficiale agnosku tiun popolan nomumon. Kvankam kelkaj fontoj asertas ke tio ja okazis, kaj ke la milita ministro cheestis la surterenan ceremonion kie oni donis al li la generalan bendon, la vero estas ke la registaro nur plirangigis lin al kolonelo (memoru ke li tiam estis "teniente coronel" - subkolonelo), kaj tio validis komence nur provisore, char el pure legala vidpunkto li devis unue peti sian reeniron en la armeon, pro sia antaua retirigho. Chiukaze, li estis de tiam konata kiel la popola generalo.

La nuna vidpunkto pri liaj sukcesoj estas nun malpli pasia. Kelkaj minusvalorigas lian agadon, taksante ghin malmulte valora, kaj kritikante ke li ne profitis la elanon por provi konkeri altajhojn okupitajn de la malamikaj trupoj, kelkaj el kiuj montrighos tre gravaj en la postaj sekvoj, au, alternative, oni konsideras ke li estus povinta konkeri la urbon de Avilo mem, malmulte defendatan. La objektiva takso estas malfacila, kaj apenau valora tiom da tempo poste. En lia favoro oni devas agnoski ke liaj trupoj estis grupo chefe de volontuloj, sen militista trejnigho, kaj ke li agis izolite, sen formala konekso kun la ceteraj kolonoj, lau kutime okazis en tiu stadio de la milito.

Kaj post tiuj gloraj tagoj la aferoj farighis poste pli sombraj. Komence de septembro, lia kolono klopodis alfronti la avancon de la chefa parto de la frankistaj trupoj, la kolono el legionuloj kaj mauraj trupoj kiu el Afriko konkeris la okcidentan parton de Andaluzio kaj Ekstremaduro, kaj kiuj celis Madridon. La kolono Mangada malsukcesis che Talavero (Talavera, grava urbo, strategia en la vojo al Madrido) kaj estis tute malvenkita, post kio liaj batalaj tagoj finighis.

La "kolono Mangada" estas eble la plej bona ekzemplo de tio kio reprezentis la manieron batali en la respublikana flanko je la komenco de la milito, kaj kio estas konata kiel la milica fazo de la milito. Kaj tio inkludas la avantaghojn kaj la malavantajhojn. Inter la unuaj, la entuziasmon kaj la kuraghon en la atako. Inter la duaj, la malorganizadon, la taktikajn kaj strategiajn erarojn kaj la malkonstantecon. Post tio la evoluo estis al pli profesia, trejnita kaj disciplinita armeo, sub la komando de la registaro, kaj tie Mangada ne plu trovis sian lokon.

Li estis destinita al organizaj laboroj, kaj de la komenco de 1937 li okupighis pri la trejnigo kaj organizado de trupoj en la provinco de Albaceto (Albaceto), urbo tiam grava char ghi estis la baza sidejo de la Internaciaj Brigadoj.

Che la fino de la milito, Mangada devis ekzilighi. Li tion faris unue per la shipo Stanbrook al la nordo de Afriko (Antonio Marco rakontas en sia libro "Laboristaj kronikoj" sian surshipan renkonton kun Mangada). Poste, danke al kampanjo de kelkaj esperantistaj organizajhoj, li kun sia edzino kaj filicho Luis povis vojaghi al Meksikio, kie li trovis kelkajn siajn kamaradojn, inter ili sian samideanon la socialistan eksdeputiton Francisko Azorín.

Li tamen jam malbonfartis, kaj tie li mortis en 1946, ghuste la 14an de aprilo, la Tagon de la Respubliko (la datreveno de ghia proklamado).

Aktivajhoj rilate al la lingvo Esperanto

Julio Mangada estis elstara propagandisto de la internacia lingvo Esperanto. Tiu chi cirkonstanco estis tiel evidenta ke chiuj historiaj libroj en kiuj oni mencias lian nomon mencias ghin. Iel li estis la antonomazia esperantisto, kun ties bonaj kaj ne tiom bonaj sekvoj, kiel ni poste vidos.

Mangada lernis Esperanton dum la jaro 1906, en militista rondo, instruate de José Perogordo, kiu poste ankau atingis la rangon de generalo... en la kontraua flanko. Estas kurioze mencii ke la antaumilita Esperanto-movado en Hispanio abundis je militistoj, kio, lau rimarko de Mangada mem, ofte mirigis alilandajn esperantistojn.

Tuj post lia esperantistigho, li ekaktivas en chiuj agadoj favore al la lingvo. Ekzemple, li partoprenas la fondighon de la Esperantista Militista Asocio.

Li formis intiman skipon kun du aliaj framasonoj, la ankau militisto Fernando Redondo kaj la presisto Emilio González Linera. Ili verkis pri Esperanto en la framasona revuo "Hispana Lumo" en 1907 kaj post tio ili fondis jam esperantan periodajhon "Homaro" (1912), en kiuj ili defendis homaranajn ideojn, kun ia influo de tiu menciita framasonismo. Ili sentis sin tre inklinitaj al la zamenhofa homaranismo, kaj ech eldonis, preskau senpage, la libron de Zamenhof samtitolan.

En 1917, en momento kiam ne ekzistis organizita tutlanda asocio, Mangada impulsis la fondon de la Federacio Zamenhof, kiu prenis tiun organizan taskon. Poste venis la vico de Hispana Esperanto-Asocio (1923). Fakte, la organizado de la esperantista movado en Hispanio estis tre problema dum tiuj jaroj: sumighis personaj konfrontighoj al la malsamaj ideoj pri organizado kiuj tiam montrighis, chefe (kaj iom simplige) inter la defendantoj de centrigita asocio, servanta kiel lautparolilo de la tuta movado antau la regantaro, kaj la partianoj de simpla kunordigilo de grupoj kaj unuopuloj kiuj aktivus en sia propra sfero. Mangada tre batalis por la unua modelo, kaj lia karaktero plurfoje malhelpis la atingon de interkonsento inter ambau grupoj.

Mangada estis la animo de HEA. Li okupis diversajn estrarajn postenojn, sed chefe li redaktis la oficialan revuon, eldonadis librojn kaj broshurojn kaj tre aktivis diversmaniere.

Li multe klopodis por oficialaj agnoskoj; estas certe pripensinde ke homo kiel li, kiu chiam aktive kontrauis la tiamajn regantojn en politikaj bataloj, sukcesis interesigi tiujn chi al nia lingvo. Li ankau altiris plurajn gravulojn al Esperanto, en strategio tre kara al li. Kiel ekzemplo, ni menciu ke estis probable lia merito la altiro de la tre grava ingheniero kaj sciencisto Leonardo Torres Quevedo, por ke li estu la chefa defendanto de Esperanto che la Komisiono de Intelekta Kunlaboro de la Societo de Nacioj. Li ankau sukcesis ke Torres Quevedo, kun aliaj du sciencaj akademianoj, Emilio Herrera kaj Vicente Inglada, reprezentu la hispanan registaron antau la Konferenco por la Aplikado de Esperanto en la Sciencoj, okazinta en Parizo en 1925 (kliku tie chi por legi leteron de Mangada al Herrera, okaze de la nomumo de la lasta kiel scienca akademiano).

Mangada verkis kaj eldonis lernan gramatikon de la lingvo por hispanlingvanoj, kaj multe instruis, chefe en la tre prestigha institucio Literatura Ateneo de Madrido.

Aparte menciinda estas lia verkista flanko. Li verkis originalajn poemojn kaj teatrajhojn, inter kiuj menciindas "Ferdinando la VIa kaj Farinelli", "Pri Hispanujo kaj ghiaj popolkantoj" au la poemaro "Amelia kaj Marina", dedichita al liaj du mortintaj filinoj. Li ankau tradukis, interalie la komencon de la Kihhoto kaj du bonekzemplajn novelojn de Cervantes. Ke li verkadis en Esperanto estis sufiche konata ech en eksteraj rondoj, tiel ke oni tion mencias en pluraj historiaj verkoj, eble pro la malofteco ke tiutempa hispana militisto sin dedichis al tiu intelekta tasko. Li ankau skribis librojn en la hispana lingvo, interalie la menciitan pamfleton "El fascio en el ejército" ("La fasho en la armeo"), la historian verkon "Con quién" ("Kun kiu") kaj regularon de hispana kartludo, uzante rimojn, kion uzis Azaña en siaj memorajhoj por montri lian lau lia takso ridindan karakteron.

Mi ne vere scias chu ili estis siatempe sincere aprezataj. Li mem klare subtitolis la menciitan poemaron "amatora poezio". Nuntempe liaj verkoj estas tre malmulte aprezataj. Lia stilo estas peza (ankau en lia prozo en la hispana lingvo), kaj lia beletra takso estas malmulte pozitiva. Certe la plej kruela takso estas tiu de Fernando de Diego, kiu en sia verko "La esperanta tradukarto" metas la verkiston Mangada kiel ekzemplo de malbona stilo.

Dum la milito lia esperantista agado kompreneble plejparte haltis, kaj oni apenau trovas spurojn de ghi, krom intervjuo kaj kelkaj mencioj en la tiutempe eldonata revuo Popola Fronto. Oni ankau trovas novajhojn pri omagho kiun la esperantistoj (la respublikanaj esperantistoj, kompreneble) faris al li okaze de liaj venkoj, kaj de memortabulo starigota lianome en madrida strato; bedaurinde, ni ne sukcesis trovi spurojn de tiu tabulo en la postmilita Madrido. Kvankam en kelkaj esperantistaj rondoj disvastighis la novajho pri esperantista tachmento kiu aktivis sub lia gvidado en la respublikana flanko, tio shajnas fakte legendo.

Post lia ekziligho, li retrovis tiun aktivadon, kaj ni scias pere de Eugeno Lanti ke li pretis labori en la reviziado de la Plena Ilustrita Vortaro. Sed la morto alvenis tro frue por tion permesi.

Mangada kaj la bildo pri la lingvo Esperanto

Ni finos iom komentante la influon kiun la figuro de Mangada havis sur la bildon de la movado kaj la lingvo esperanto, kaj ankau la reciprokan. Char legante historiajn verkojn oni konstante trovas ke ambau aspektoj influas unu la alian.

Ni emfazu ke la figuro de Mangada vekis profundajn amojn kaj malamojn. Li estis pasia homo, kiu ne hezitis radikale defendi siajn ideojn. Ne estas strange trovi pri li la epiteton "kihhoto", kaj mi aldonu ke li tiel aspektas en multaj liaj agadoj.

Kompreneble tio provokis malferman malamon en liaj kontrauuloj, kio montrighas en kelkaj historiaj verkoj redaktitaj de partianoj de la generalo Franko kaj lia reghimo. Ramón Salas Larraz bal, la plej bona militista historiisto en tiu flanko nomas lin "arda skizofreniulo". La fashista verkisto Joaqu¡n Arrarás, kiu eldonis la shtelitajn kajerojn de la memorajhoj de Azaña, ne hezitas ech inventi supozatan interparolon inter tiu chi kaj Mangada, kiun li nomas "la honto de la militistaro". Insultojn li ricevas ankau de la ekstremdekstrema nuntempa historiisto Ricardo de la Cierva.

Bona ekzemplo estas ke en postmilitaj verkoj, por pravigi la militistan ribelon, oni elpensis tute fantazian konspiron de la maldekstrularo, por la starigo de Nacia Sovjeto, en kiu Mangada estus okuponta la postenon de Popolkomisaro de la Milito. Li estis jughita kiam li jam trovighis en la ekzilo, kaj la tiel nomita Tribunalo por la Subpremado de la Komunismo kaj la Framasonismo kondamnis lin je 30jara enkarcerigo. Lia dosiero en la naciaj arhhivoj estas sufiche dika.

Sed samtempe li vekis profundan simpation en siaj partianoj, ech se en kelkaj vidighas ia ironio pri lia supozata ekstravaganco. Mi deziras atentigi ke ghuste tiu takso iel transversighas sur la lingvon Esperanton mem, tiamaniere ke lia esperantisteco estas montrata kiel ekzemplo de lia idealismo, sed ankau de tiu strangeco. Kaj ke duamanaj versioj ofte kripligas la unuan parton kaj lasas nur la duan: t.e. ili emfazas la ekstravagancon, sed forgesas pri la simpatio al la homo. Ni metu kelkajn ekzemplojn.

Unue, la jam menciitaj memorajhoj de Azaña. Kiel ni jam menciis, Azaña mencias lian esperantismon dum la priskribo de la incidento de Karabanchelo, sed preterpase, en neutra maniero. Sed kiam li kritikas lian sintenon dum la jughprocezo, lia esperantismo estas kvazau ekzemplo de lia frenezeco. Kaj estas des pli bedaurinde, char plimultaj historiistoj neniam forgesas mencii tiun chi frazon, sed forgesas pri la unua parto.

Same okazas en la portreto kiun la konata diplomato kaj liberala politikisto Salvador de Madariaga faras en sia verko "Hispanoj miatempaj". Li dedichas unu el la chapitroj al Mangada, kaj li denove montras tiun ambiguan sintenon. Estas klare kaj ech simpatie reliefigita lia idealismo, kaj liaj radikalaj ideoj, sed ankau iom ironie oni substrekas lian malrealismon. Kaj Madariaga ne forgesas mencii la lingvon Esperanton, kiel integran parton de ambau trajtoj. Estas kurioze ke alia chapitro de la libro estas dedichita al la generalo Emilio Herrera, ankau esperantisto, kaj kun kiu Madariaga kunlaboris en la Societo de Nacioj; rilate al tiu chi homo, tre serioza kaj sciencema, Esperanto estas neniel menciata.

Alia ekzemplo: la kolonelo Cordón, unu el la chefoj de la respublikana armeo, komunisto, verkis membiografion, en kiu Mangada estas menciata tre favore. Oni rakontas, lige al la malfacilajhoj kiujn oni trovis pri la materialo en la armeo, anekdoton kiu afektas la edzinon de Mangada, kiu chiel helpis tiun chi en la akiro de materialo, kaj kiu tre insistis che Cordón kiam tio necesis. La impreso kiun oni akiras legante la originalan rakonton estas ech pozitiva, klare simpatia. Sed postaj historiistoj uzas ghin kiel ekzemplon de tiu strangeco, kiu kvazau estus kontagha. Ech pli indignige, mi deziras atentigi ke elstara historiisto kiel Hugh Thomas (kaj aliaj post li) modifas la originalan rakonton, aldonante anekdoton kiu originale tushas ne la edzinon sed alian homon, por pliigi tiun efekton.

Pri la amo al Mangada fare de liaj partianoj ne estas duboj. Oni povas tion kontroli che la legado de la gazeteto "Avance" (Antaueniro), eldonita dum la milito en la kolono Mangada, kaj en aliaj memorajhoj de, ni diru, simplaj homoj. La publiko dedichis al li shildojn en la stratoj de Madrido (ne nur tiun en Esperanto, kiun ni antaue aludis), kaj, post lia retiro, liaj trupoj rebaptis nomon de madrida vilago Santa María de la Alameda al Alameda de Mangada. Probable char la diferenco inter lia sinteno kaj tiu de la plimulto de profesiaj militistoj estis okulfrapa.

Eble la plej bona ekzemplo, per kiu ni finu tiujn chi konsiderojn, estas la chapitro en kiu oni rakontas pri li en la plej frua hispana libro pri la civila milito, tiu verkita tuj post ghia fino fare de la jhurnalisto kaj socialista politikisto Julián Zugazagoitia (admirinda homo, kiu baldau post tio estos arestita de la nazioj en Francio, transdonita al Franco kaj mortpafita en elmontro de absurda vengho). Li komencas lian portreton per la frazoj:

"Madrid estis transdoninta siajn afektojn al la dum kelka tempo fama kolono Mangada. Tiu chi militisto havis publikan historion de respublikana armeano. Estis li homo originala, amiko de krurlama muzo kiu lin versigis ech en esperanto, helpa lingvo de kiu li estis aktiva championo. Lia poezia produktado en la hispana suferis je la sama amuza originaleco. En la malferma framasonaro de la esperantistoj oni rakontadis amuzajn anekdotojn de tiu chi militisto, kun kiu mi ne havis la shancon fari amikecan rilaton. Liaj iroj tra sektoro de la montaroj de Guadaramo (Guadarrama) havis en la madridaj jhurnaloj ravan ditiramban resonon. Kun domicilo proksima al la mia, kiam la popola generalo, ke tiu chi estis la titolo kiun al li havigis liaj soldatoj, kaj de kiu li sin sentis tre fiera, atingis sian domon por kelkaj horoj, en meritita ripozo, la loghantoj de la strato, al kiuj asociighis la pasantoj, faradis al li eksterordinarajn aplaudadojn, tre plenigitaj je kontraufashistaj kaj personaj vivuoj. Liaj homoj sentis por li saman simplegan kaj naivan idolatrion. Ili kalkulis al li lian ribelon dum milita solenajho, dum kiu, prononcinte generalo Goded paroladon kun ambiguaj intencoj, li demetis sian tunikon antau siaj kunuloj, jhetis ghin surplanken kaj ghin surtretis furioze, kio havigis al li plursemajnan kaptitecon. La luktoj en kiujn li enmiksighis kun siaj homoj ne havis nek povis havi ion decidigan. Li avanciis ghis kie li povis, kaj lia progresado finighis en la limo kie la ribeluloj decidis, post la akumulado de elementoj, fortikighi. La stelo de la popola generalo tiam ekpalighis."

Kaj en la fino de la chapitro li finas per jenaj frazoj:

"[La venko super la komandanto Doval] havigis al li plian branchon de la popola lauro, kun kies pezo li estis retirota al ariera pozicio, kie li dedichis sin al la kultivado de sia krurlama muzo, al la havigo de receptoj por la fabrikado de sensoda sapo kaj al la malkovro de naftokampoj. Mi ne scias kiu estis la lasta destino de tiu chi generalo, sin perdinta en sia facileco por la beletro kaj en sia pasio por Esperanto. Se li estis mortpafita, lia lasta vivuo certe estis por la Respubliko, kiun li kore amadis kaj kiun li servis lau sia plejeblo. Liahonore povas brui la tamburoj kaj sonori la trumpetoj de tiuj liaj lastaj versajhoj: Tamtam'!. Trateratra'!. La madrida popolo, kiu ne havas alian metron ol tiun de sia emocio, lin amadis. Kaj ghi pravis en tiu amo."

Estas bedaurinde ke preskau chiuj citajhoj de tiu chi libro forgesas pri la lasta frazo, char ghi pli bone ol chiu ajn cetera priskribas la sintenon kiun vekis Mangada en siaj amikoj kaj samideanoj.

Toño del Barrio


Tiu chi teksto estas adapto de la prelego farita dum la Hispana E-Kongreso de la jaro 2003 (Valencio).
Memore al Jukio Hirai; kun danko al Antonio Marco Botella kaj Ulrich Lins.

Al la indekso
Al la versio kun supersignoj. Al resumo en la hispana.