Traducciones / tradukoj

MIRINDA KAZO DE KLARVIDO

(La mil kaj unu noktoj)

Oni rakontas pri riĉega homo el Bagdado, kiu vivis tre komforte. Sed riĉaĵoj elĉerpiĝis kaj li restis tiom senhava, ke nur per grandaj penoj li sukcesis pluvivi.

Iun nokton dum koŝmaro, li vidis homon, kiu alparolis lin tiel: "Via fortuno troviĝas en Kajro! Rapidu serĉi ĝin!"

Li ekvojaĝis al Kajro, alvenis tie je sunsubiro kaj iris dormi en moskeo. Proksime de la moskeo estis domo kaj Alaho (Ĝi estu laŭdata!) disponis, ke aro de banditoj eniru priŝteli ĝin. Liaj movoj vekis la domloĝantojn, kiuj komenciis krii. La provincestro kun siaj soldatoj venis helpi ilin. La banditoj forfuĝis. Sed la provincestro eniris la moskeon kaj trovis la dormantan bagdadanon, kiun li arestis kaj vipigis per tre doloraj batoj ĝis preskaŭa morto. Li malliberigis la kompatindulon dum tri tagoj. Poste la moŝtulo alvokis lin kaj demandis:

- El kiu lando vi venas?

- El Bagdado

- Kial vi venis al Kajro?

- Ĉar mi vidis dumsonĝe homon, kiu diris al mi: "Via fortuno troviĝas en Kajro! Iru!" Alveninte mi konstatis, ke tiu fortuno estas nur la batoj, kiujn vi ordonis doni al mi.

La prefekto ridegis montrante siajn maĉdentojn kaj diris:

- Malsaĝulo! Tri fojojn mi vidis dumsonĝe homon, kiu diris al mi: "En jena kvartalo de Bagdado troviĝas domo, kiu aspektas tia. Sub la fontano de ĝia korta ĝardeno kaŝiĝas granda trezoro. Iru tien kaj prenu ĝin". Mi ne ekagis malgraŭ la averto, sed vi, kreteno, survojiĝis de urbo al urbo pro vizio, kiun vi havis dum koŝmaro.

Poste la moŝtulo donis al li kelkajn dirhamojn kaj diris:

- Utiligu ilin por reveni al via urbo.

La homo prenis la monerojn kaj revenis al Bagdado, ĉar tiu domo priskribita de la prefekto estas ja lia propra domo. Rehejmiĝinte li fosis sub la fontano kaj trovis grandajn riĉaĵojn. Tiel Alaho havigis al li grandan trezoron. Jen do mirinda okazintaĵo.

(Traduk-adaptis el hispana versio, Ana Manero)
Rakontita dum la Maratono de la Rakontoj 2004 de Guadalaĥaro.