NOVAĴOJ 2003-2004

En tiu ĉi paĝo mi inkludis dum la jaroj 2003 kaj 2004 diversajn novaĵojn iel rilatajn al esperanto. La postajn vi povas trovi en formo de blogo.

En español

(Tiu ĉi paĝo uzas internacian kodiĝon. Por vidi ĝin kun surogata ho-kodo kliku tie ĉi)
(Esta página usa un alfabeto con unos acentos propios del esperanto. Para verlo bien, selecciona
codificación internacional UTF-8 en el navegador. Si no, puedes verlo con un código sin acentos pinchando aquí)


DECEMBRO 2004


Dum venonta 2005 oni kunmemoras la kvarcentjaran datrevenon de la unua publikigado de la verko "DonKiĥoto", kiu, kiel sciate, posedas version en Esperanto. La kompleta versio estis publikigita de Fundación Esperanto en 1977, kvankam estis antaŭe diversaj klopodoj, pri kiuj oni povas legi en jena artikolo (en la hispana). Oni povas legi du modelojn de tradukoj en tiu ĉi paĝaro.

Hispana Esperanto-Federacio programis diversajn agadojn, inter kiuj la kunvokon de internacia desegno-konkurso por infanoj. Ekzemploj de aliaj mencioj pri tiu eldono en la hispana gazetaro: informo pri ekspozicio en la kantabra urbo Santillana del Mar, kaj ĝenerala artikolo pri la traduko.


Ĉijare alvenis al diverslandaj kinejoj la filmo "Blade: Trinity", la tria de la serio Blade. Kurioze, la filmo enhavas plurajn elementojn en Esperanto, kun la celo montri dulingvan urbon: afiŝojn, konversadon kaj la aperon de televido elsendanta scenon de la filmo "Incubus", tute parolita en Esperanto. Tie ĉi estas trovebla artikolo en la hispana pri la rilato inter Esperanto kaj kino.


15-a de decembro: Internaciona Tago de la Libro en Esperanto. Ĉijare ĝi havas grandan intereson en Hispanio, pro la grava rikolto de publikigaĵoj eldonitaj: "El esperanto, lengua y cultura", de Antonio Valén, la traduko de "Suzana kaj la ĉasistoj de muŝoj", de la vaska verkisto Pío Baroja, la poemaroj de Jorge Camacho aŭ la publikigo en la kataluna kaj la hispana (krom Esperanto) de "Kun Esperanto en la tornistro", la kroniko de vojaĝo ĉirkaŭ la mondo uzante la internacian lingvon kiel baza rilatilo.


Dum tiu ĉi monato oni celebras la 50jaran datrevenon de la rezolucioj de Unesko favore al Esperanto, en la Asembleo okazinta en Urugvajo. Oni povas legi la tekstojn en la hispana lingvo en la retpaĝaroj de la meksika kaj hispana asocioj.


Publikigita retpaĝo pri la figuro de Francisco Azorín, frua pioniro de Esperanto en Hispanio. Arkitekto kaj socialista deputito dum la Dua Hispana Respubliko, li ekziliĝis por la interna milito kaj ekloĝis en Meksiko. Li verkis Universalan Terminaron de arkitekturo, kaj Ilustritan Vortaron de Esperanto, ne kompletigitan. Adreso de la paĝo: http://es.geocities.com/azorin_esperanto/index.html.


NOVEMBRO 2004


La asembleo de Indymedia en Barcelono ekuzis Esperanton kiel unu el la lingvoj de prezentado de siaj novaĵoj: http://barcelona.indymedia.org/?lang=eo_EO, danke al la klopodoj de Kataluna Esperanto-Asocio.

Indymedia estas asembleeca novaĵreto organizita malcentrigite, kiu havigas informojn malfacile troveblajn en aliaj regulaj medioj. Tiu barcelona estas la dua grupo de Indymedia enkondukinta Esperanton laŭ regula maniero: de kelkaj jaroj tion faras ankaŭ la brazila.


La Fondaĵo Esperanto denove havigis ekzempleron de la Granda Vortaro Hispana-Esperanto, ĉifoje al la Publika Biblioteko de Avilo (Ávila). Tie ĉi vi povas legi kronikon de la ceremonio, kaj jene alian informon.


OKTOBRO 2004


Plu kreskas la esperanta versio de la Wikipedia (Vikipedio).

Artikolo pri la ĝenerala projekto kaj la hispanlingva versio aperis en la faka kromkajero Ciberpaís, de la ĵurnalo "El País". La artikolo estas legebla en la retpaĝo de la ĵurnalisto, kaj ĝi entenis mencion al nia lingvo. En posta numero aperis letero de leganto kiu atentigis pri la traktado de nia versio kvazaŭ ekzotikaĵo, kvankam ĝi vere estas unu el la plej aktivaj el ĉiuj lingvokomunumoj kontribuantaj al la projekto.

Vidu sub http://eo.wikipedia.org/.


Dum la internacia filmfestivalo Seminci (Semana Internacional de Cine), kiu ĉiujare okazas en la urbo Valadolido, kaj kiu ĝuas grandan fakan prestiĝon, dum tiu ĉi monato oni povos spekti esperantlingvan sepminutan filmeton: "La eta knabino (aŭ kiel oni trovas ian helpon)". Ĝi estas svisa, kaj oni projekcios ĝin ĝuste ĉar la ĉijara festivalo havos sekcion dediĉitan al tiu lando.

La filmeton eblos spekti en la urbocentra kinejo Mantería. Oni dufoje dum la festivalo projekcios ĝin: la 25an de oktobro je la 12 atm kaj la 29an je 7:30 ptm. Noto pri tio aperas en la oficiala retpaĝo kaj en la teko Invitita Lando - Kurtaj Filmoj. Ĝi estas unu el la malmultaj ekzemploj de filmoj kun rilato al Esperanto.


SEPTEMBRO 2004


Nova partopreno de SATeH en la Festo de la Komunista Partio de Hispanio, kun informado pri Esperanto kaj pri la esperantista laborista movado.


Novaj libroj en Esperanto, ĉifoje poeziaj. Jorge Camacho publikigis samtempe du librojn de poemoj: Celakantoj, kolekton de lia poeziaĵoj dum la lastaj jaroj, kaj Saturno, dulingvan poemaron, hispane kaj esperante. Jorge, kiel estas jam sufiĉe sciate, estas unu el la plej talentaj verkistoj el la nuntempa literaturo en nia lingvo.


AŬGUSTO 2004


Du interesaj esperantistaj kunvenoj. Unue, la Kongreso de SAT en Bratislavo, Slovakio. Vi povas legi la aprobitan deklaracion, kune kun la interna rezolucio kaj alvoko kontraŭ la milito en Irako, tie ĉi.

Alia, la Eŭropa Kongreso en Bilbao, fine de aŭgusto. Inter la plurnombraj interesaj prelegoj, permesu ke mi menciu tiun dediĉitan al la figuro de Juan Gracia, elstara eŭska socialista politikisto, konsilanto pri Sociala Asistado en la unua aŭtonoma registaro dum la hispana civila milito, tre aktiva en la esperantista movado, speciale tiu ligita al la socialistaj grupoj.

En la kongreso de Bilbao prezentiĝis du interesaj libroj:

La kongreso de Bilbao estis tre atentata en la vaskaj amaskomunikiloj, kaj mi deziras speciale substreki la intervjuon en la ĵurnalo El Correo al nia veterana kaj tre aktiva samideano Eduardo Larrouy, sekretario de la kongreso.


Dum tiu ĉi jaro ni kunmemoras la 50an datrevenon de la rezolucio de Unesko en 1954, kiu agnoskis la gravecon de nia lingvo. Urugvaja Esperanto-Societo kaj UEA aranĝis specialan programon kies ĉefa agado estis la partopreno de la Societo ĉe la Internacia Libro Foiro en Montevideo de la 27a de aŭgusto ĝis 12a setembro 2004. Pluraj amaskomunikiloj raportis pri nia lingvo, cetere tre nekonata en tiu lando.


JULIO 2004


La 19an de tiu ĉi monato oni kunmemoris la 125an datrevenon de la naskiĝo de la kunfondinto kaj gvidinto de Sennacieca Asocio Tutmonda, SAT kaj ĉefa propagandinto de la sennaciismo.

Artikoleton pri li oni povas legi en la paĝaro de SAT-en-Hispanio. La originala versio de la artikolo estis hispanlingva. Por ekstera informo ankaŭ povas esti utila la angla versio.

En la reto estas troveblaj kelkaj liaj tekstoj: La Manifesto de la sennaciistoj diversaj artikoloj.


Dum la semajnfino de la 16a ĝis la 18a de julio okazis en la urbeto Alcalá la Real (andaluza provinco de Jaén) la festivalo Etnosur (Etnaj Trovaĵoj en la Suda Montaro). En ĝi havis lokon, inter aliaj aktivaĵoj, ateliero pri Esperanto, kune kun elmontrado de libroj, diskoj kaj alia materialo en tiu ĉi lingvo, organizita de la Esperanto-Asocio de Jaén kaj SAT-en-Hispanio.


Eldonita de SAT en 1983, la 496-paĝa libro "7000 tagoj en Siberio", de Karlo Ŝtajner, estis tradukita al la ĉina lingvo pere de la Esperanta versio. Ĝi estos prezentita dum la Universala ĉijara kongreso.

Tiu ĉi verko priskribas la 7000-tagan restadon (dudek-jaran) de senkulpa komunista jugoslava civitano, aŭstro-devena, en la plej aĉaj koncentrejoj de Siberio. Li estis arestita en Moskvo en 1936 dum li laboris de kvar jaroj en la balkana sekcio de Komintern. Karlo Ŝtajner (Vieno 1902-Zagreb 1992) publikigis unuafoje la libron "7000 tagoj en Siberio" en Zagrebo en la jaro 1971.

La tradukon de la originalo en la kroata (kun titolo "7000 Dana U Sibiru") al Esperanto faris Kreŝimir Barkoviĉ, Ĝenerala Sekretario de SAT, kun la persona aprobo de la verkinto. La tradukon de Esperanto al la ĉina faris ĉina samideano Ŝi Ĉengtai, kun la apogo de la aktiva (malgraŭ lia 93-jareco) kaj sindonema japana SAT-aktivulo, Kurisu Kei.

La unua ĉina eldono de la libro aperos en kvanto de 2000 ekzempleroj, kaj la antaŭparolon verkis Predrag Matvejeviĉ. Pri tiu eldonaĵo kunlaboris ankaŭ Kroata Esperanto-Ligo el Zagrebo.

La esperanta versio, kies ĉefpaĝon vi povas vidi en http://satenhispanio.eresmas.com/SATeo.htm, estas daŭre havebla en la libroservo de SATeH. Recenzo estas legebla en la Esperanto-versio de la multlingva libera enciklopedio Vikipedio.


JUNIO 2004


Dum la semajnfino de la 18a ĝis la 20a de junio okazis en la kastilia urbo de Guadalaĥaro (Guadalajara) la 13a Maratono de la Rakontoj. En la ĉijara maratono, dum ĉiu horo oni prezentis malsamajn versiojn de specifa rakonto de "La mil kaj unu noktoj". Unu el tiuj ĉi versioj estis rakontata en Esperanto, je la sabato la 19an, laŭ la versio kiun vi povas legi en aparta paĝo. Tuj poste ankaŭ havis lokon seminario pri la lingvo, kun enkonduka kurseto. Dum la tuta sabato ni starigis budon kie oni montris kaj vendis librojn en nia lingvo.

La Maratono de la Rakontoj fariĝas danke al la partopreno de la tuta urbo, kaj sub la iniciato de ties Publika Biblioteko, kie dum pasinta jaro ni unuafoje prezentis la eldonon de la Granda Vortaro Hispana-Esperanto al neesperantista publiko.


Nova prezentado de la Granda Vortaro Hispana-Esperanto. La 29an de junio, je la 19,30, Rafaela Urueña, Profesorino pri Internacia Juro en la Universitato de Valladolid kaj eksprezidantino de Hispana Esperanto-Federacio donacis ekzempleron de la vortaro kaj de aliaj libroj al la Publika Biblioteko de la malnovkastilia urbo Palencio (Palencia).


MAJO 2004


En la kadro de la Universala Forumo de la Kulturoj, kiu okazas dum tiu ĉi jaro en Barcelono, la NRO Instituto Linguapax organizis sian dekan kongreson pri "Dialogo pri la lingva diverseco, daŭripova evoluo kaj paco". En ĝia sino la kataluna verkisto Albert Montagut prelegis pri la temo "La kontribuo de la internacia lingvo Esperanto al la supervivo de la lingva diverseco", kies tekston (en la kataluna) vi povas legi tie ĉi (resumo kvinlingva tie ĉi). Pliajn informojn en la retejoj de UEA kaj Libera Folio.


Dum la lasta semajnfino de majo okazis la Kongreso de Valencia kaj Murcia Asocioj en Cheste.

Kaj jam akceliĝas la pretigo de la kongresoj de Esperanto kiuj okazos dum venonta somero. Estas jam anoncindaj:


APRILO 2004


Ĉiujn jarojn la Círculo de Bellas Artes ("Beletra Cirklo") de Madrido organizas publikan legadon de la verko "Don Kiĥoto", kunmemore de la datreveno de la morto de Cervantes. La ĝenerala legado komencis ĉijare la 22an de aprilo matene kaj finiĝis sabate la 24an matene.

Nun vi trovos novaĵon: la uzon de Esperanto en tiu agado. Ni partoprenis la 22an de aprilo, ĵaŭde, je la 19,00 horo, per la legado de tri pecoj, el la traduko de Fernando De Diego. Vidu raporton kaj fotojn tie ĉi.


En la kastilia urbo de Burgos, dum pasinta 2a de aprilo, vendredo, je la 7a vespere, Rafaela Urueña, Profesorino pri Internacia Juro en la Universitato de Valladolid kaj eksprezidantino de Hispana Esperanto-Federacio prelegis hispanlingve pri la temo "Esperanto, de sus orígenes al siglo XXI" ("el sia origino al la 21a jarcento"). La prelego okazis en salono de ŝparkaso Caja Burgos, Placo Santo Domingo de Guzman, kaj ĝi estis malfermita al la ĝenerala publiko.

Je la fino oni donacis al la direktorino de la Urba Biblioteko ekzempleron de la Granda Vortaro Hispana-Esperanto kaj aliajn librojn en Esperanto.


MARTO 2004


La terura amasatenco en Madrido okazigis ondon de solidareco inter la tutmondaj esperantistoj. Vidu kelkajn mesaĝojn en la retpaĝaro de Hispana E-Federacio.

Komunikojn kontraŭ tiu barbaraĵo publikigis la asocioj SAT kaj SAT-en-Hispanio.


Sub la iniciato de s-ano Antonio Sánchez, el Kanarioj (kaj la helpo de aliaj), oni kreis forumon kaj retpaĝon favora al la t.n. "skeptikismo". Per tiu vorto oni aludas movadon favoran al la racia pensado kaj celantan sin oponi al la pseŭdosciencoj kaj aliaj similaj tendencoj.

Tiun movadon konsistigas grupoj kiel la CSICOP en Usono, CICAP en Italio, ARP-SAPC en Hispanio (tiu ĉi lasta havas esperantan sinprezenton en sia retpaĝo) aŭ la franca "zetetika cirklo".

La esperanta retpaĝo estas alirebla en la adreso: http://es.geocities.com/skeptikismo/ ("La TTT-ejo en Esperanto pri racio, kritikema pensmaniero, edukado kaj scienca kulturo").

Diversaj skeptikaj tekstoj en Esperanto estas alireblaj en tiu ĉi mia retejo.


FEBRUARO 2004


La Valencia Biblioteko akceptos de la 23a de februaro ĝis la 30a de aprilo 2004 ekspozicion de afiŝoj, ilustraĵoj, desegnoj kaj pentraĵoj de la artisto Manuel Monleón Burgos, konsiderata kiel unu el la plej gravaj afiŝdesegnistoj de la hispana interna milito. Monleón estis tre engaĝita en la anarĥiisma esperanta movado, kiel estas substrekite en ĉiuj publikigitaj biografiaj profiloj pri lia figuro (vidu kompletan biografion en la hispana). En la ekspozicio estos inkludita portreto de  Dro. Zamenhof, de li pentrita, kiu ornamas la ĉefsalonon de la Grupo Esperantista de Valencio.


La esperantista movado partoprenas ankaŭ dum tiu ĉi jaro la festadon de la Internacia Tago de la Gepatra Lingvo, je la 21a de februaro. Vidu deklaron de Universala Esperanto-Asocio en la hispana lingvo.

Tiu ĉi Internacia Tago de la Gepatra Lingvo estas organizata de Unesko kaj ĝi estas festata de antaŭ kvin jaroj.


Eŭropa Esperanto-Unio daŭrigas sian kampanjon kontraŭ la lingvaj diskriminacioj en Eŭropaj organizaĵoj. Teknikaj agentejoj, ne-registaraj organizaĵoj (NROj) kaj privataj firmaoj, ĉiuj parte aŭ plene financataj de la Eŭropa Komisiono, dum la lastaj jaroj publikigis pli ol 700 anoncojn por postenoj je eŭropa nivelo, kiuj ekskluzive estas rezervitaj por kandidatoj kun "English mother tongue" kaj "native English speakers". En tiuj anoncoj oni ne serĉas personojn kun "bonegaj" aŭ "tre bonaj" scipovoj de la angla lingvo, sed eksplicite kaj ekskluzive personojn kun angla gepatra lingvo.

Kiel plej freŝa kaj frapa, la Delegitaro de la Eŭropa Komisiono en Rusio ĵus publikigis anoncon serĉante denaskan parolanton de la angla ("preferably of English mother tongue").

La esperantista movado denuncis antaŭ la eŭropuniaj aŭtoritatoj tiujn ĉi faktojn, kiuj montras neakcepteblan diskriminacion en la procezo de eŭropa konstruo.


La 3an de februaro oni okazigis en la grava kulturejo Ateneo de Madrid publikan prezentadon, organizitan de Hispana Esperanto-Federacio, ene de la kampanjo de celebrado de la 100a datreveno de la kreado de la unua hispana esperantista asocio. Dum tiu agado estis unuafoje prezentita en la hispana ĉefurbo la Granda Vortaro Hispana-Esperanto, eldonita dum la jaro 2003.


JANUARO 2004


La 9an de januaro ni kunmemoras la 125an datrevenon de la naskiĝo de Vicente Inglada Ors, pioniro de Esperanto en Hispanio, elstara sciencisto en la kampo de la sismologio, membro de la hispana Reĝa Akademio de Sciencoj kaj militisto. Li publikigis plurajn librojn por la lernado de la lingvo esperanto kaj multenombrajn tradukojn de hispanaj beletraj verkoj, inter kiuj granda kvanto da teatraĵoj de la nobelpremiito Jacinto Benavente.

Liaomaĝe vi povas aliri en tiu ĉi retpaĝaro al lia biografio, al unu el liaj tradukoj (la kataluna poemo "La blinda bovino" de Joan Maragall) kaj al bildkarto de li verkita kaj entenanta lian portreton.


Grupo de esperantistoj, ligitaj al la Barata movado partoprenis en la Monda Socia Forumo kiu okazis de la 15a al la 22a de januaro en Mumbajo (Bombajo). En la retpaĝaro de SAT-en-Hispanio vi povas trovi la tradukon de la Ĉarto de Principoj de la Monda Socia Forumo.


La anarkiisma Fondaĵo Anselmo Lorenzo publikigis en hispana lingvo la libron Memoroj de liberecano, verkitan de la kataluno, delonge ekzilitan en Francio, Alfons Martorell. La aŭtoro, jam forpasinta, krom esperantisto li mem, estas la patro de la konata Floréal Martorell, respondeculo de la muzikentrepreno Vinilkosmo


Je la 27a de januaro estis transdonita al la regiona Biblioteko de Kastilio-La Manĉo en la hispana urbo de Toledo ekzemplero de la Granda Vortaro Hispana-Esperanto, ene de la kampanjo de donacado de libroj en Esperanto al publikaj bibliotekoj, organizita de la Fondaĵo Esperanto danke al la helpo de malavara samideano. La donacado estis akompanata de publika prelego de prezentado de nia lingvo.


"Asocio Luca Coscioni por libero en scienca esplorado" okazigos sian 2an kongreson en Romo (Italio) de la 17 ĝis la 18 de januaro.

La laboroj estos interpretataj trilingve (inklude de esperanto). La retejo de la Asocio montras ankaŭ esperantan version.

Luca Coscioni estis trafita antaŭ ok jaroj de amiotrofa latera sklerozo, malsano kiu lin senmovigas kaj devigas lin komuniki per voĉsintezilo. La vizaĝo de Luca kaj la voĉo de lia komputilo enkarnigas hodiaŭ en Italio la batalon por libero en kuracado kaj en scienca esplorado, por laika ŝtato, kapabla ne kapitulaci al religiaj etikoj.

Asocio Luca Coscioni batalas por aprobigi novan italan leĝon - jam prezentitan ĉe la Parlamentaj Ĉambroj - por reglamentado de kurac-cela klonado kaj de kurace asistata fekundigo.


Kiel anoncite, de la 18a de januaro oni povas jam spekti en la hispanaj kinejoj filmon, en kiu Esperanto havas rolon: La pedalaŭto ("El coche de pedales"), reĝisorita de Ramón Barea kaj kun la partopreno de la aktoro Álex Angulo. En ĝi kelkaj roluloj estas anoj de esperantista klubo.

Krome, dum tiu ĉi monato oni elsendas en la hispana privata televidĉeno Canal + (nur por abonintoj), la restaŭritan version de "La granda diktatoro", de Chaplin. Memoru ke en ĝi kelkaj ŝildoj de la juda kvartalo estas skribitaj en (foje intence fuŝa) Esperanto.

Memoru ke oni povas legi eseeton pri la rilato de Esperanto al la kinarto (en la hispana) tie ĉi.


DECEMBRO 2003


Dum lasta 15a de decembro, la Fondaĵo Esperanto prezentis en la hispana urbo de Guadalaĥaro (Guadalajara), unuafoje por neesperantista publiko la eldonon de la Granda Vortaro Hispana-Esperanto. Tio okazis en la Publika Biblioteko de tiu urbo, antaŭ la lokaj kaj regionaj amaskomunikiloj. La okazaĵo havis grandan informan sukceson, ĉar aperis novaĵoj pri tio ankaŭ en tuthispanaj gazetoj kaj radioj.

La elekto de Guadalaĥaro fariĝis omaĝo al la pioniroj de la lingvo, ene de la celebrado de la 100 jaroj de la hispane organizita esperantista movado, ĉar en tiu urbo ekzistis grupo de defendantoj de la helplingvoj, kiel sekvo de la klopodoj de Francisco Fernández Iparraguirre, enkondukinto en Hispanujon de Volapuko.

Kompreneble, la dato estis elektita por koincidi kun la Tago de la Esperanta Libro.


La projekto SAT-Kulturo, kiu kunigas diversan materialon kulturan, kongruan kun la celoj kaj agadkampo de SAT, havas nun novan adreson: vizitu ĝin en www.satkulturo.de.


Dum lastaj semajnoj oni multe parolis pri la financisto kaj filantropo George Soros, pro lia opono al la politiko de George Bush kaj la publikigo de lia libro "Globaligado".

Ni profitu la okazon por memori lian patron Tivadar Soros aŭ Teodoro Ŝvarc, meritplena kuneldonisto de Literatura Mondo en la 20aj jaroj, kaj ankaŭ lian kuraĝan eskapon elde la buĉado de hungaraj judoj, kiun li priskribis en la libro verkita en Esperanto, "Maskerado ĉirkaŭ la morto", unuafoje eldonita en Hispanio, fare de la kanaria profesoro Juan Régulo Pérez.

La libro estis antaŭnelonge tradukita al la angla, hungara kaj germana. Ankoraŭ ne al la hispana, sed ni neniam perdas la esperojn.


NOVEMBRO 2003


Plifirmiĝas la fenomeno de la loglibroj (taglibroj, blogoj) en Esperanto. Krom la jam anoncitan de Gonçalo, kiu nun translokiĝis al http://gxangalo.com/blogaro/modules/weblog/index.php?user_id=7 (atentu!), oni menciu:

Kelkajn gastigas la portalo Ĝangalo en http://gxangalo.com/blogaro/modules/weblog/ 

Vidu kolekton de adresoj en: http://www.kunteksto.com/taglibroj/index.php 


Kiel anoncite, kelkaj esperantaj asocioj, inter kiuj SAT, partoprenis Eŭropan Socian Forumon en Parizo kaj ĉirkaŭaĵoj, dum la monato de novembro.

Oni povas trovi ampleksan raporton, en la paĝo de SAT-Amikaro. Fotojn de la manifestacio, kun SATanoj, en paĝo de SAT.

Oni organizis aron da prelegoj. Tiu de Jakvo Schram, la Prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT, estas trovebla en jena paĝo.

Kromajn dokumentojn en la paĝoj de SATeH, Esperante kaj hispane, kun informoj pri la novaĵoj aperintaj en la hispana gazetaro.


Memortabulo al Julio Mangada Rosenörn en Kubo

La hispana pioniro de Esperanto, Julio Mangada Rosenörn naskiĝis en la urbo Sancti Spiritus, en Kubo, kaj tie loĝis de 1877 al 1889. De antaŭ kelka tempo, la Provinca E-Filio en Sancti Spiritus planis alfiksi memortabulon ĉe lia naskiĝdomo.

La loka artisto Félix Madrigal havis la kontraktan respondecon pretigi la memortabulon, kiun la 16an de novembro 2003 estis fiksita sur la muro de la domo numero 22 en la strato Plácido.

Pliaj legindaĵoj pri li kaj fotoj de la memortabulo troveblas en la oficiala paĝaro de la Filio.


Eldoniĝis en Japanio dua libro memore al nia japana samideano Jukio Hirai, nun en Esperanto. Ĝi entenas liajn artikolojn pri diversaj temoj kun rilato al Hispanio, al Katalunio kaj al nia antikva samideano Julio Mangada, sekve de lia plurjara restado en Barcelono. Oni antaŭe estis eldoninta libron en la japana, kiel omaĝo post lia forpaso en la jaro 2002. Vidu ilin tie ĉi.


En novembro 2003 oni elmontras novan hispanan filmon, en kiu Esperanto havas rolon: la protagonistoj parolas nian lingvon dum kelkaj momentoj; temas pri "La pedalaŭto" ("El coche de pedales"), reĝisorita de la ankaŭ aktoro Ramón Barea. La premiero okazis en la Filmfestivalo de Huelva.

Vi povas legi eseeton pri la rilato de Esperanto al la kinarto (en la hispana) tie ĉi.


OKTOBRO 2003


Dum monato oktobro okazis kunveno de la Fondaĵo Esperanto. En ĝi oni konfirmis la enoficigon de nova Direktoro (divenu!). Sed ĉefe oni decidis novajn agadojn por fortigi la financan flankon de la hispana esperantista movado, per la peto de novaj subvencioj, la kontakto kun aliaj organizaĵoj kaj la lanĉo de kampanjo por la peto de helpo al la hispana esperantistaro.

Vi povas skribi al la Fondaĵo al la nova retadreso fundacion()esperanto-es.net.


La majorka historiisto Xavier Margais ĵus malkovris afiŝon eldonitan en la komenco de la Hispana Respubliko (1931), en kiu aperas la esperanta flago.

Ne temas pri esperantista sed pri laborista hispanlingva reklamilo, kun tre naiva progresema enhavo. Ĝi apartenis al la sidejo de la “Centro Obrero de Bunyola” (Laborista Renkontiĝejo de Bunjolo, Majorko) kiu estis fermita de la ribelintoj en julio 1936. Iu bunjolano metis ĝin sub doma tegmento, tio estis la kaŭzo ke ĝi suferis, iomete rompiĝis, kaj estis manĝata de insektoj. Ĝis nun.


La verkisto Gonçalo Neves enretigis personan blogon: http://periskope.blogspot.com/

Kaj li sendis jenan mesaĝon: "Ĉar temas pri blogo, ĝi estos ofte ĝisdatigata - minimume unufoje ĉiusemajne - kaj tial mi sugestas, ke vi de nun regule vizitadu ĝin (se vin interesos la temoj kaj la stilo, evidente)".

Mi mem tion faros, volonte. La temoj verŝajne estos interesaj; la stilo, certe.


SEPTEMBRO 2003


La asocio SATeH kunmemoras dum tiu ĉi monato la datreveno de la forpaso de la ĉilia eks-prezidento Salvador Allende. Interalie, oni jam povas ĝui la tradukon kompletan al Esperanto de la lastaj alvokoj de Salvador Allende, tiu majstraĵo de elmontro de lojaleco, honesteco kaj degno. Kaj la tradukon de la kanto "Venceremos", himno de la Popola Unuiĝo.

La tekstoj estas troveblaj en la paĝaro de SAT-en-Hispanio.

Oni povas legi artikolojn pri tiuj okazaĵoj en la paĝoj de la revuo "Le Monde Diplomatique" en Esperanto.


Ĵus aperis la dua volumo de la biografio de Blas Infante, konsiderata kiel la patro de la andaluzia patrujo, verkita de la eminenta historiisto Pastro Enrique Iniesta Cano. Ene de ĉi tiu dua volumo oni mencias, ke Blas Infante estis ankaŭ esperantisto kaj eĉ aperas la fotografaĵo de la UEA-membrokarto de Blas Infante de la jaro 1923. Oni krome mencias ene de la libro la ĉi-sencajn studojn ellaboritajn de Juan de Dios Montoto, konata sevila esperantisto.

La 20an de septembro malfermiĝis en Dar-al-Farah (Vilao Ĝojeco), la kampara domo apartenanta al Blas Infante, kaj hodiaŭ sidejo de fondaĵo, renkontiĝo pri Blas Infante. Dum ĝi Juan de Dios Montoto prelegos pri la temo "Koincidoj inter la penso de Blas Infante kaj Esperanto".

Pri tiu temo oni povos legi pli abunde en la numero 72a de "Gazeto Andaluzia", kiu aperos en decembro.


SAT-en-Hispanio partoprenis dum pasintaj 12, 13 kaj 14 de septembro en la tradicia festo de la Hispana Komunista Partio, kie ĝi starigis propran budon, kun materialo pri Esperanto kaj pri la laborista E-movado. Vidu fotojn en la retpa ĝaro de SATeH.


AŬGUSTO 2003


Dum la Hispana Kongreso de Esperanto kiu okazis en julio en Valencio, oni omaĝis la verkiston, eldoniston, aktivulon kaj multe pli Miguel Gutiérrez Adúriz, ankaŭ konata sub la nomo Liven Dek. Temis pri iom speciala omaĝo, unue ĉar ĝi estis sekreta ĝis la lasta momento, kaj due ĉar ĝia konsekvenco estis eldono de elektronika libro dediĉita al Miguel. Vi nun povas ĝui la libron, nomatan "La deka logo", ĉar ĝi estas jam elŝutebla el la eLibrejo.


Eldoniĝis en Japanio libro memore al nia samideano Jukio Hirai, japano kiu esploris en Barcelona pri diversaj temoj kun rilato al Hispanio, al Katalunio kaj al nia antikva samideano Julio Mangada, kaj kiu forpasis en septembro de la jaro 2002. La libro aperis jam en la japana lingvo, kaj baldaŭ ĝi aperos, pli komplete, en Esperanto, kun la titolo "Taglibro de Barcelono". En la ĉefpaĝo aperas foto de manifestacio en Barcelona, kun afiŝo kaj flagoj de la sindikato CNT; vidu ĝin tie ĉi.


Sekve de la preskampanjo rilate la centjaran datrevenon de la hispana Esperanto-movado, tri samideanoj estis intervjuataj en la programo "La Insula Barataria" de la tutnacia radio-ĉeno "Onda Cero". Vi povas aŭskulti la programon en la retpaĝo de tiu ĉeno: selektu per la serĉilo la programon "La Insula Barataria" kaj enmetu la vorton "Esperanto".

Alia intervjuo okazis en la ankaŭ tuthispana ĉeno COPE (katolika radio- elsendaro).


JULIO 2003


En grava ekspozicio kiu nun videblas en grava madrida artinstitucio Círculo de Bellas Artes, pri la Internaciaj Brigadoj kiuj partoprenis la hispanan civilan militon, troviĝas en la fako "Propagando", granda, nepretervidebla afiŝo kiun eldonis en Esperanto la Kataluna Registaro. Vidu ĝin tie ĉi.

Menciinda estas ankaŭ la apero de du fotoj, unu en la ekspozicio mem kaj la alia en la eldonita kunmemora libro, de la germana verkisto kaj esperantisto Ludwig Renn, kiu estis komandanto en la Internaciaj Brigadoj.


La asocio kiu instigas la skeptikismon, ĉefe pri ĉio rilata al pseŭdosciencoj, en Hispanio, ARP-SAPC (Racia Alternativo al la Pseŭdosciencoj - Societo por la Antaŭenigo de la Kritika Pensado), publikigis en sia retpaĝo prezentadon de si mem, tradukitan al Esperanto .


Dum la jaro 2003 oni kunmemoras la 100jaran datrevenon de la fondaĵo de la unua tuthispana asocio kuniganta la esperantistojn, la Hispana Societo por Propagando de Esperanto. Kun tiu motivo, en la Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Valencio estis aprobita agadplano por celebri la okazaĵon. Ni baldaŭ informados pri la programataj agadoj.


En la Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Valencio prezentiĝis la longe atendata Granda Vortaro Hispana-Esperanto. Ĝi estis redaktita de la grava verkisto kaj tradukisto Fernando de Diego, kun posta kunlaboro redakta, revizia kaj eldona de Antonio Valén kaj Miguel Gutiérrez Adúriz, kaj ĝi certe fariĝos referenca verko ne nur ĉe la hispanparolanta komunumo.


Julio estas la monato de la esperantaj kongresoj, la ununuraj okazoj kiam centoj aŭ eĉ miloj da diverslingvaj personoj parolas sen komunikproblemoj, sen interpretistoj kaj en egaleco.

Citindaj estas kiel ekzemplo:


JUNIO 2003


Fine de la jaro 2002 okazis ekologia katastrofo ĉe la galegaj strandoj post la rompo de la petrolŝipo Prestige. El tie fontis laŭta krio “¡Nunca máis!” (Neniam plu!), kiu poste fariĝis la nomo de asocio batalanta kontraŭ la sekvoj de la nigra tajdo.

Inter la agadoj de la asocio troviĝas la kunvoko de manifestacio por la 14a de junio en Bruselo, por kio ĝi verkis alvokon al la eŭropaj civitanoj. La manifesto estis tradukita al pluraj lingvoj, interalie al Esperanto, kaj estas legebla en la retpaĝo de la asocio. La esperanta versio troviĝas ĉe la fino de aparta paĝo. La teksto uzas ho-kodon. La originalan tekston (kun ĉapelitaj literoj) vi povas legi en la paĝoj de la asocio “SAT-en-Hispanio” (rubriko Kampanjoj)


MAJO 2003


Publikiĝis la retpaĝo de la asocio “SATEH (SAT-en-Hispanio)”, kie vi povas trovi informojn pri tiu ĉi asocio, kaj pri ĝiaj agadoj.


La retversio de Le Monde Diplomatique en Esperanto jam havas sian oficialan paĝon kadre de la oficiala paĝaro de la gazeto:

Rigardu ĝin en: http://eo.mondediplo.com/ 


APRILO 2003


Novaj artikoloj pri Esperanto aperas en la numero 10 de “Aerogaceta”, oficiala bulteno de la Fondaĵo Emilio Herrera. En elstara loko aperas du paĝoj rilate nian lingvon.

Longa artikolo “Un idioma verdaderamente internacional en la Navegación aérea: el esperanto” (“Vere internacia lingvo en aernavigado: Esperanto”), en kiu mi informas pri la avantaĝoj kiujn havus la elekto de tiu ĉi lingvo kompare al la nuna elekto, la angla. Oni profitas ke Herrera mem verkis ĉirilatan artikolon en la 20aj jaroj. Ankaŭ aperas du kromaj pli malgrandaj eroj: informo pri la aperigo de novaĵoj rilate nian antikvan samideanon Herrera en la esperantista gazetaro (interalie en Esperanto kaj Boletín) kaj transkribo de la malneto de letero aŭtografa de Herrera en Esperanto, kiu aperis en la arkivo de la Fondaĵo, kun traduko en la hispanan.

Oni inkludis ankaŭ foton de Zamenhof, esperantan flagon, bildo de stampo en esperanto kaj bildon kun la menciita letero, kaj la tuto estas sufiĉe alloga.


Sennacieca Asocio Tutmonda kaj kelkaj aliaj esperantaj asocioj decidis partopreni la Eŭropan Socian Forumon kiu okazos dum novembro 2003. 


MARTO 2003


Ekis la milito! Kaj denove esperantistoj manifestacias kontraŭ la agadoj de la usona, brita, hispana kaj aliaj registaroj.

Post la manifestacio okazinta la 15an de marto en Madrido, la portugala verkisto José Saramago legis manifeston, kies esperantan tradukon vi jam povas legi (en traduko de Gonçalo Neves). 


Dum marto 2003 disvolviĝis "Toreskevedaj tagoj" ("Jornadas Torresquevedianas") por festi la 150an datrevenon de la naskiĝo de la hispana inĝeniero kaj sciencisto Leonardo Torres Quevedo. Ilin organizis la ŝtata Societo pri Kulturaj Kunmemoroj, la Kolegio de Konstruaj Inĝenieroj kaj la Supera Konsilantaro por Sciencaj Esploroj. La kunmemoro konsistis el serio da prelegoj pri diversaj flankoj de lia agado.

Inter ili, ni havis la okazon prelegi pri la rilato de Torres Quevedo kun la lingvo Esperanto, la 20an de marto.

Pliaj informoj kaj ĝenerala programo (en la hispana) estas troveblaj en la retpaĝo de tiu ŝtata Societo.


Inter la 20a kaj la 23a de marto okazis ekspozicio "Expolingua" en la Komerca Foirejo de la Parko Casa de Campo de Madrido. Paralele oni organizis kongreson pri lingvaj temoj. En la Foiro partoprenis Hispana Esperanto-Federacio, per propra budo. Pliaj informoj en la retpaĝo de la organizantoj.


FEBRUARO 2003


Grupo da esperantaj amikoj manifestaciis dimanĉe la 23an de februaro matene en Madrido por protesti kontraŭ la agado de la hispana kaj galega registaroj pri la ekologia katastrofo kaŭzita de la petrolŝipo "Prestige". Oni alportis kelkajn afiŝojn kun:

Oni eĉ kantis (iom mallaŭte) krom la ĝeneralan sloganon "Neniam plu" ankaŭ la "konatan" frazon "Merdas la maro pro merda registaro".


Sennacieca Asocio Tutmonda entreprenis kampanjon kontraŭ la minacanta milito organizita de la imperio kontraŭ nigra ŝafo Irako. Tie ĉi povas trovi la manifeston de SAT kaj ties tradukon en la hispana.

Aro da hispanaj SATanoj partoprenis la manifestaciojn okazintajn dum la 15a de februaro.

Vi povas protesti kontraŭ la milito ĉe http://snisikaw.hp.infoseek.co.jp/s/s.htm


JANUARO 2003


Hispana Esperanto-Federacio kaj Madrida E-Liceo petis la Madridan Urbestraron, ke tiu ĉi omaĝu la memoron de historia esperantisto, Julio Mangada Rosenörn, la popola generalo, per la starigo de kunmemora tabulo en la domo kie li loĝis dum la 30aj jaroj, profitante la 125an datrevenon de lia naskiĝo, okazintan la 30an de junio de 2002.

Informojn pri tiu ĉi elstara esperantisto, la plej konata de la intermilita periodo en Hispanio, oni povas legi en tiu ĉi paĝo (en la hispana lingvo).


Strato en Madrido portos la nomon de esperantisto. Temas pri strato dediĉita al la urbestro de Madrido dum la hispana intercivitana milito, Cayetano Redondo Aceña mortpafita tuj post ties fino.

Cayetano Redondo estis direktoro de la ĉefa socialista ĵurnalo “El Socialista” kaj deputito en la Konstituanta Parlamento de la Hispana Dua Respubliko. Li tre rilatis kun la esperanta movado, ĉefe inter la socialistaj kaj progresemaj medioj. Post lia mortpafo li estis preskaŭ forgesita, kaj nur ĵuse oni ekfaras justecon rilate lin.

La hispana esperantista movado memoris ĵus lin per la publikigo de malgranda biografio pri li en la “Boletín” de Hispana Esperanto-Federacio.


Kreita la asocio “Izquierda y Esperanto SATEH (SAT-en-Hispanio)”. Ĝi grupigas aron da membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en Hispanio kaj da personoj proksima al idearo de tiu ĉi grupo.

Ĝia celo estas uzi Esperanton en progresemaj medioj, kaj disvastigi la lingvon en medioj emaj al la ideoj de egaleco kaj justeco.


Redaktas Tonyo del Barrio
Iri al la indekso en esperanto
Iri al la versio en la hispana
Ankaŭ versio kun ho-surogato)