Eseo

La normala lingvo

Venas kaj revenadas la taksoj pri Esperanto. Ĉu ĝi estas artefarita, ĉu ni ĝin konsideru “dua lingvo”, eventuale por ĉiuj. Kaj kia ĝi estu: ĉu ĝi estu simpla, ĉu ni faru ĝin esprimiva. La demandoj pri Esperanto, pri kia ĝi estas, troveblas en ĉiuj niaj klopodoj por informi la t.n. eksteran publikon, sed ĝi estas unu el la plej konsiderataj ankaŭ ene de la esperantista movado, kiu ne laciĝas debati pri la ecoj de la lingvo mem. Mi deziras defendi tezon kiu povus aspekti tre simpla, eble banala, kaj kiu tamen, se ni konsideras la longecon de la diskutoj pri la lingvo, fariĝas preskaŭ revolucia: ke Esperanto estas, kaj ke ni ĝin tiel konsideru, kaj ni devas tiel ĝin prezenti publike, simple lingvo normala.

Mi unue konsideros tion ĉi rilate al specifa debato, kiu disvolviĝas interne de la komunumo de parolantoj, kaj do povas aspekti ne tre grava el objektiva vidpunkto, sed kiu tamen estas ofte diskutata, ĝis la punkto ke ĝi povas okupi longan spacon en publikaj forumoj, kaj ĝi estis la temo de specifaj libroj, broŝuroj kaj artikoloj: la uzado de neologismoj kaj la evoluo de la lingvo. Kaj poste mi dezirus pritrakti similajn konsiderojn pri nia ekstera bildo kaj pri la ecoj de nia movado aŭ kolektivo mem.

Unu el la plej furoraj libroj de la lastaj jaroj en la Esperanto-eldonado estis tiu de Claude Piron, La bona lingvo. Ĝi defendas verve, pasie kaj konvinke unu specifan manieron uzi nian lingvon: ĝi estu klara, kun maksimuma ekspluato de la bazaj ecoj de la klasika lingvo, la fundamentaj radikoj, kaj la kombinoj de la prefiksoj kaj sufiksoj, por krei ĉiujn necesajn nuancojn de la skriba kaj la parola lingvaĵo. Probable, ĝia sukceso montras la emon de granda fluo de la parolantoj, kiuj petas simplecon, kaj ne ŝatas la daŭran uzon de vortaroj kaj glosaroj al kiu ilin devigas kelkaj niaj aŭtoroj.

La plej brilan rebaton al la libro de Piron donis Jorge Camacho, en sia artikolo La mava lingvo, aperinta en la kolektiva libro Lingva arto. Jam en la titolo Camacho montras la lingvouzon kiun li sentas sin devigita defendi kontraŭ la tezo de Piron: ni uzu ĉiujn vortojn kiujn la jam longa historio de Esperanto donis al ni, kaj specife tiujn kies jam delonga apero igas sensence ke oni nomu ilin neologismoj. Ni eĉ ne timu krei novajn terminojn, kiam ni konsideras ke la nun ekzistantaj ne plenumas la postulojn de esprimriĉeco kiun nia lingvo bezonas.

La du tekstoj, tiu de Piron kaj tiu de Camacho, estas brilaj, altnivelaj, konvinkaj, kaj mi nur bedaŭras ke mi tro multe simpligis ilin. Ili estas la plej altaj pintoj de argumentado de polemiko kiu re kaj re venas. Nur por doni ne foran ekzemplon, mi nun memoras la malferman sesion de la Akademio en la Universala Kongreso de Florenco, en kiu la plej polemika afero montriĝis ĝuste la demando pri la uzo de la neologismoj. Ke la debato oponigis du akademianojn kiuj iam okupis la postenon de prezidanto de UEA, igis la spektaklon des pli amuza.

La argumentoj de ambaŭ partioj, de Piron kaj de Camacho, de Corsetti kaj Tonkin, estas naturaj kaj logikaj, kaj ili bone respondas al demando: kiun lingvon oni uzu. Mi deziras argumenti ke ĉiuj kvar pravas, eĉ se ili defendas ŝajne kontraŭdirajn tezojn. Ni uzu kaj la bonan lingvon kaj la mavan.

La motivo defendi ambaŭ respondojn ne estas ŝajne troa modereco aŭ emo trovi mezan punkton en la argumentadoj, sed mia konvinko ke la problemo kuŝas ne en tio ke la respondoj bonas, sed ke malbonas la demando. Tiu ĉi ne devus teksti: kiun lingvon ni uzu? La ĝusta demando jenas: kiam ni uzu la malsamajn stilojn de nia lingvo? La debato ne estu: ĉu ni diru “malsupreniri” aŭ “descendi”?, sed: kiam ni uzu ĉiun el ambaŭ vortoj?

Ĉiuj lingvoj havas diversajn registrojn, tiel ke homo ne parolas same al la panjo, al bebo, al sia ĉefo, al instruisto, en la televido, kaj ĉiu parola stilo malsamas al skribado de intima letero, de burokrata peto aŭ de beletra eseo. Edukado en denaska lingvo devus lernigi la studantojn pri la neceso koni la diversajn stilojn, kaj kapabli uzi ĉiujn en la adekvataj momentoj. Ankaŭ en mia lingvo, la hispana, ekzistas du vortoj por la agado iri en malsupran lokon: “bajar” kaj “descender”. Mi ne memoras iam esti uzinta la vorton “descender” kiam mi parolas kun miaj gepatroj, sed mi tre ofte kaj nature uzas ĝin en iom pli formalaj cirkonstancoj aŭ por pli abstraktaj nuancoj.

Tiaj paroj de vortoj, unu pli ĉiutaga kaj alia pli formala, la unua ĝenerale devenanta de la praa historio de la lingvo kaj la alia enkondukata de la kleruloj en pli malfruaj stadioj, tre abundas en la hispana, kaj, kiom mi scias, ankaŭ en aliaj lingvoj. Kelkaj el la novaĵoj trovis oponon, kaj en la hispana literaturo estas tre konata la polemiko inter du gravaj aŭtoroj de ties t.n. Ora Epoko, Francisco de Quevedo kaj Luis de Góngora, pri la, laŭ la unua, troa uzo de neologismoj fare de tiu ĉi lasta. Estas fama en Hispanio la poemo de Quevedo en kiu li moke uzas neologismajn vortojn, por ataki sian rivalon. La plej amuza estas ke la plimulto de la uzataj vortoj, tiam novaj kaj ekstravagancaj, fariĝis tute kutimaj nun, sed aliflanke ili estas ĉefe uzataj en kleraj kuntekstoj. Krome, la novaj vortoj ĝenerale akiris specialan signifon, ofte pli abstraktan, tiel ke ne estas sama “redondo” kiel “rotundo”, “estrecho” kiel “estricto”.

Pardonu ke mi uzis ekzemplon de mia propra lingvo, sed mi deziris lumigi tiun jam deklaritan tezon: Esperanto estu, ankaŭ tiuaspekte, normala lingvo.

Ni uzu ĉiujn vortojn, sed ni zorgu kiam ni elektas kiun el ili. Certe, ne signifas la samon “mallarĝa” kiel “strikta” aŭ “streta”: la unua neniam malaperos en Esperanto, la dua jam sufiĉe enradikiĝis, sed ĝi prenis kaj firmigis alian signifon, dum la lasta trovos alian nuancon, tiel ke ĝi ne plu estos la anstataŭanto de la unua.

Lasta ekzemplo por montri kion mi celas. Mi, kaj ne nur mi, taksas malbona uzado de Esperanto la komencon de la traduko, fare de Fernando de Diego, de La familio de Pascual Duarte, de Camilo José Cela: «Mi, sinjoro, ne mavas, kvankam ne mankis al mi motivoj por mavadi». Sed ne ĉar mi principe kontraŭas la uzon de “mava”, kiu certe trovos sian lokon en nia lingvo. Mia argumento estas ke Pascual Duarte estis marĝena kamparano, analfabeta. Se li parolus en Esperanto, li neniam uzus la vorton “mavi”, kaj tial mi taksas tiun komencon grava stila miselekto. Ne temas pri bona aŭ mava lingvo, sed pri mava uzo de bona lingvo.

Rilata al la demando pri neologismoj troviĝas la ankoraŭ pli diskutata temo de la evoluo kaj la reformado de la lingvo.

Neniu dubas ke lingvo devas evolui, kaj probable ankaŭ la plimulto konsentas ke ne eblas radikalaj reformoj, sed la grado de ŝanĝebleco de nia lingvo estas denove objekto de polemiko. Mia vidpunkto sekvas denove la regulon jam antaŭanoncitan: Esperanto ŝanĝiĝu tute kiel alia normala lingvo.

Mi ne tuŝos nun la ĝeneralan evoluon ŝulditan al la paso de la tempo kaj al la bezono uzi novajn vortojn aŭ esprimojn por novaj realaĵoj. Pri tio apenaŭ ekzistas malkonsento, krom en la detaloj. Mi parolas pri pli drastaj aferoj, en kiuj enmiksiĝas la danĝero pri reformoj.

En tiu ĉi kazo ekzistas denove du ekstremaj sintenoj, kiujn mi simpligu: parto de la parolantaro defendas la plej klasikan uzon, kaj oponas aŭ almenaŭ malfidas la enkondukon de modifoj, inklude de sufiksoj aŭ vortuzoj kiuj malproksimiĝas de la pure zamenhofa modelo. Aliaj dezirus solvi la supozatajn mankojn de la nuna uzo, kaj pretus akcepti deviojn disde la Fundamento. La unuaj timas la disrompiĝon de la unueco de la lingvo. La aliaj vidas la danĝeron de ŝtoniĝo.

Klasikaj disputoj fariĝis tiuj pri la nomoj de la landoj, la ĉapelitaj literoj, la seksismo de la lingvo, por citi la plej disvastigatajn kaj plej ofte revenantajn temojn.

Mi ne deziras trakti unuope tiujn diskutojn. Pri kelkaj el ili mi esprimiĝis diversloke, kaj pri la problemo de la seksismo mi publikigis specifan artikolon. Sed mi deziras doni konsilon al la homoj kiuj iam troviĝus en tia diskuto: sekvu la kriteriojn kiujn vi uzus rilate al via denaska lingvo, se tiu ne estas Esperanto mem.

Se vi konsideras vian lingvon seksisma, kaj vi pretas modifi vian lingvouzon por eviti la trajtojn igantajn ĝin tia, tiam ne hezitu agi same en Esperanto, kaj en la sama grado. Tio estas, se vi ne plu uzas “he” aŭ “él” por paroli pri homo, ne specifante la sekson, kaj do vi ekzemple uzas “they” aŭ “él o ella”, ankaŭ en Esperanto evitu la elekton de “li” por tiaj okazoj en kiuj inoj estas ankaŭ inkluzivataj. Se vi pretas uzi novan aŭ nekutiman pronomon, agu same en nia lingvo. Se tamen vi preferas pli klasikajn uzojn en via propra lingvo, aŭ se vi konsideras ke tiu afero ne sufiĉe gravas por modifi parolmanierojn jam malnovajn, ne uzu alian kriterion en Esperanto.

Se vi pretas modifi la ortografion aŭ la alfabeton de via lingvo, vi estas tutcerte rajtigita defendi la modifon de la esperanta ortografio. Se vi preferas respekti la multjaran tradicion de via lingvo, memoru ke jam Esperanto havas siajn proprajn historion kaj tradicion.

Tre ofte oni havas la impreson ke homoj ne konsideras Esperanton serioze kaj tro frivole emas ludi per ĝi. Aliflanke, la krizo de Ido kaj aliaj reformemoj tiel vakcinis nian movadon ke eĉ la plej sendamaĝaj evoluoj estas rigardataj kiel danĝeraj herezoj. Sed Esperanto estas matura: ni traktu ĝin kiel normalan lingvon.

Eble se ni komencas konsideri la lingvon normala en siaj ecoj, ni ankaŭ prezentos ĝin tia al la publiko.

Neesperantistoj emas konsideri nian lingvon nenormala: ĝi konsistigas senvivan kodon, sen historio kaj literaturo. Okazas ofte ke ni devas dekomence atentigi ke tio ĉi ne veras, kaj ke tiurilate Esperanto estas plene normala, kaj nur en kelkaj trajtoj ĝi povas malsami, ĉefe pro la plia juneco de la lingvo mem aŭ pro la relative malalta nombro de uzantoj.

Sed ne pri tio mi deziras insisti, ĉar mi supozas ke ĉiuj kiuj iam engaĝiĝis en ekstera informado aŭ kiuj devis respondi al la demandoj de siaj konatoj pri Esperanto jam pli-malpli uzis tiujn argumentojn.

Mi preferas trakti pri nia rilato kun la lingvo, fronte al la publiko mem. Kaj por tio, anstataŭ paroli pri ĝeneralaĵoj, mi preferas uzi konkretan anekdoton: Antaŭ dekkelkaj jaroj, iu leganto de la revuo Esperanto skribis ke li hezitis ĉu enmeti sian konon de Esperanto en sian laborprotokolon, inter siaj aliaj hobioj. Li timis ke tio povus aspekti kiel ŝatokupo de strangulo kaj ke ĝi povas damaĝi liajn ŝancojn en la serĉado de laboro. Mi memoras ke mi miris, leginte pri tiuj skrupuloj; mi ne havis dubojn pri tio: Esperanto troviĝis en mia laborprotokolo, en la fako lingvokonoj, kune kun la ceteraj lingvoj kiujn mi, eble iom troige, asertis koni. Miaj dungantoj ne montris surprizon pri tio, kaj neniam mi trovis forpuŝon aŭ ajnan negativan sintenon.

Estus bone ke la normalaj esperantistoj (ni ĉiuj, ĉu ne?) faru pedagogion, kaj konvinku nin mem kaj la ceterajn ke ankaŭ nia lingvo estas normala.

Mi konscias ke tiu ĉi estas la aspekto plej malfacile defendebla el la aliroj pritraktataj en tiu ĉi eseo. Koncerne Esperanton, malsamas la kialoj lerni la lingvon, la procezo ĝin akiri kaj ensorbi, kaj la rilato kun aliaj parolantoj. Sed en tiu ĉi kazo, la komparo devas fariĝi ne kun la maturaj pli establitaj literaturaj lingvoj. Stompiĝas la diferencoj kiam ni komparas la rilaton kiun havas parolantoj de historiaj dialektoj kun ties norma lingvo, kiam tiu ĉi estas sufiĉe juna aŭ evidente apartiĝas disde la konkreta parolvarianto.

Kaj tiuj diferencoj definitive malgraviĝas kiam la komparo fariĝas kun la lingvoj kiujn oni lernas kiel fremdajn. Tiam, oni povas ja diri ke, sendube, Esperanto estas normala dua lingvo.

Tio ĉi kondukas min al la pritrakto de la parolantaro de Esperanto, tio kion ni povus nomi movado, komunumo aŭ ĝenerala lingvanaro. Ĉiujn samajn konsiderojn kiujn mi ĝis nun traktis rilate al la lingvo, ni povas fari pri la movado mem. Ĝi estas normala anaro.

Tiu aserto povas esti siavice konsiderata kiel normala en si mem, kaj do iuj probable miros ke mi elmetas tiun ĉi evidentaĵon. Sed mi tiel ofte trovis misjuĝojn pri nia movado, ĉu pro trotaksado, ĉu pro minuskomplekso, fare de la parolantoj mem, ke mi ne povas rezisti iom konsideri tiun ĉi aspekton.

Mi supozas ke ĉiu komprenas kion mi aludas kiam mi parolas pri memtrotaksado: la supozata rolo de Esperanto kiel solvilo de ĉiuj konfliktoj estas jam sufiĉe diskreditigita, por ke mi insistu pri ĝi. Ankaŭ la antaŭsupozoj pri la speciala karaktero de la esperantistoj, kiuj estus ĉiuj pacaj idealistoj, pretaj je memofero kaj tutkore inklinaj al la internacia amikeco, estas bildo ankoraŭ ofte ekzistanta inter la simpatiantoj aŭ la novuloj, kiun eĉ mallongtempa partopreno en esperantistaj aktivadoj baldaŭ forviŝas. Esperantujo logas ĉiaspecajn homojn, kaj mi nur emfazu ke estas bone pri tio averti la novulojn, por ke ili ne ricevu elrevigajn surprizojn kiuj povus ilin forpuŝi post malmulte da tempo.

Tamen ne pri tiu mistakso mi deziras insisti, ĉar tion jam kritikis aliaj antaŭe, sed ĝuste pri la malo. Eble la kritikoj akiris pendolan movon, sed mi trovas pli ofte la mistaksadon en la alia direkto. Laŭ mia opinio, de iom da tempo, Esperanton hantas la minuskomplekso kaj la masoĥismo.

Svarmas la kritikoj kaj la mokoj al la supozata strangeco de la esperantistoj, eĉ, kio estas des pli surpriza, fare de la esperantistoj mem. Laŭ tiuj supozoj, ni estus sekto de neadaptitoj kaj sociaj marĝenuloj, revantaj renversi la mondon per la svingado de flagoj kaj la elmontrado de verdaj steloj. Nu, eble mi iom troigis, sed la direkton de la epitetoj vi certe rekonis.

Mi suspektas ke tiu memmistraktado jam ekzistis en malnovaj tempoj, sed mi kredas ke ĝi intensiĝis en la lastaj jaroj, ĉefe danke al la sukceso de la libro Esperanto sen mitoj de Ziko Sikosek. Tiu pro diversaj kialoj dankinda verko havis la flankan efikon ke ĝi tro forte puŝis la konsciencon pri la mankoj de nia komunumo en ekstrema direkto, tiel ke oni nun devas senmitigi ĉion rilatan al Esperantujo se oni deziras agi laŭmode, kvazaŭ ĉiuj niaj agadoj kaj streboj estas senkondiĉe kondamnitaj al fuŝado.

Kaj tamen mi pensas ke ni, la esperantistoj, estas tre normalaj.

Eble mi nun devas prezicigi: normalaj rilate al kio? Normalaj en komparo kun ĉiu alia grupo de homoj kiuj interesiĝas pri specifa socia aŭ kultura agado.

Certe ekzistas stranguloj, ja, kaj ankaŭ revuloj, probable eĉ en pli granda proporcio ol tiu trovata en la ĝenerala socio (kvankam lastatempe eĉ tion mi dubas kiam mi spektas la programojn furorantajn en la monda televido, kiuj supozate bildigas la realon kaj eĉ nomiĝas realecaj). Sed kiam ni konsideras tiun apartan kolektivon de homoj kiuj engaĝiĝas en socia agado, kiuj formas organizitajn grupojn, kiuj interesiĝas pri aktiva kultura movado, kaj ne nur pri konsumado, tiam Esperantujo estas tre tipa.

Eĉ la citita Esperanto sen mitoj tion agnoskas: “Ankaŭ aliaj movadoj aŭ grupoj havas sektajn trajtojn aŭ principe estas leĝeraj rilate al la vero. Sed la konstato, ke misagoj ekzistas aliloke, ankoraŭ ne ŝanĝas la situacion al bono, sed facile servas eĉ al sinpravigo” (paĝo 46 de la eldono de 2003). Certe kaj trafe, kaj mi ne deziras pravigi la fuŝojn kaj silentigi la kritikojn, sed mi ŝatus ke kiam ni renkontas erarojn kaj ekscesojn, la komento ne plu estu la senkuraĝiga “Ba, tipa fuŝo de esperantistoj”, sed atako al la konkreta mispaŝo.

Mi havis la okazon dum mia vivo aliĝi al politika partio, al studenta asocio, al diversaj kulturaj grupoj, al profesiaj organizaĵoj, mi sufiĉe konas religiajn kolektivojn aŭ naciistajn grupoj, mi partoprenas diverstipajn rondojn. Kaj mi tie vidis la samajn trajtojn pri kiuj ni emas kulpigi la esperantan movadon.

Oni povus rakonti multajn spertojn kaj anekdotojn, sed mi uzu nur unu ekzemplon: iam mi relegis grandan parton de Esperanto sen mitoj komparante la tie aperantan diagnozon al majoritata politika partio de mia lando, la Socialista Partio PSOE, do al tute tipa, tre grava kaj influa kolektivo, kaj mi trovis multajn paralelaĵojn. Ankaŭ en tiu kazo temas pri movado kiu deziras ŝanĝi la socion, kies bazaj principoj tamen devas adaptiĝi al pli realismaj postuloj, kies intermembraj rilatoj foje havas sektecajn trajtojn, kies bazaj aktivuloj estas ĉu tre junaj ĉu maljunaj, dum la gvidantoj troviĝas pleje en la mezaĝo.

kolekto de eseo Tamen ĝi moviĝasAnkaŭ ili svingas flagojn en siaj komunaj agadoj, foje kantas himnojn, beligas sian historion, troigas la nombron de siaj anoj, kaj estas “leĝeraj rilate al la vero” kiam ili parolas pri si mem. Eĉ la adoron al la fondinto aŭ iniciatoro de la partio (kiun ili nomas “la Avo” aŭ eĉ “la Majstro”) ni trovas!

Mi konsentas do kun Sikosek ke tiu konstato ne ŝanĝas la situacion al bono, kaj ne devas servi al sinpravigo, sed almenaŭ ne devus konduki al malespero nek al masoĥismo.

Ĉar masoĥismo estas kion ni trovas kiam ĉe la kritikoj al esperanta Vikipedio oni atribuas al nia lingvo mankojn trovatajn en ĉiuj mezgrandaj versioj, aŭ eĉ proprajn al la koncepto Vikipedio mem. Aŭ kiam fermiĝas esperanta firmao kaj oni eltiras konkludojn pri la lingvo, dum en la cetera mondo entreprenoj kreiĝas kaj mortas ĉiutage.

Kaj definite masoĥisma estas nia uzo de la vorto “kabei”. En ĉiuj movadoj estas tute normale ke homoj ilin forlasas, pro tre diversaj kaŭzoj: de senrevigo ĝis okupiteco, de kverelado kun aliaj anoj al ŝanĝiĝo de personaj cirkonstancoj. Sed nur ĉe ni oni uzas por tio la nomon de unu el la pioniroj plej prestiĝaj el la movado, tiel ke la tento forlasi ĝin havas kvazaŭ pozitivajn kromsignifojn. Kaj tamen la eblo senĝene kaj senbedaŭre eksesperantiĝi, ĉu tio ne estas la plej bona pruvo ke ni ne konsistigas sekton?

Ni definitive estas normala movado.

BIBLIOGRAFIO:

Toño del Barrio (2007)
Tiu ĉi verko gajnis la trian premion en la kategorio "Eseo" de la Belartaj Konkursoj de UEA en 2007.
La tekto estis publikigita, unue en la reto en Libera Folio.
En papera versio ĝi aperis unue en Beletra Almanako, numero 1, kaj poste en la libro "Tamen ĝi moviĝas!", kiu enhavas diversajn premiitajn eseojn pri la Esperanto-movado.