NOVAĴOJ PRI ESPERANTO

JARO 2003

En español
Lastaj novaĵoj


DECEMBRO 2003


Dum lasta 15a de decembro, la Fondaĵo Esperanto prezentis en la hispana urbo de Guadalaĥaro (Guadalajara), unuafoje por neesperantista publiko la eldonon de la Granda Vortaro Hispana-Esperanto. Tio okazis en la Publika Biblioteko de tiu urbo, antaŭ la lokaj kaj regionaj amaskomunikiloj. La okazaĵo havis grandan informan sukceson, ĉar aperis novaĵoj pri tio ankaŭ en tuthispanaj gazetoj kaj radioj.

La elekto de Guadalaĥaro fariĝis omaĝo al la pioniroj de la lingvo, ene de la celebrado de la 100 jaroj de la hispane organizita esperantista movado, ĉar en tiu urbo ekzistis grupo de defendantoj de la helplingvoj, kiel sekvo de la klopodoj de Francisco Fernández Iparraguirre, enkondukinto en Hispanujon de Volapuko.

Kompreneble, la dato estis elektita por koincidi kun la Tago de la Esperanta Libro.


La projekto SAT-Kulturo, kiu kunigas diversan materialon kulturan, kongruan kun la celoj kaj agadkampo de SAT, havas nun novan adreson: vizitu ĝin en www.satkulturo.de.


Dum lastaj semajnoj oni multe parolis pri la financisto kaj filantropo George Soros, pro lia opono al la politiko de George Bush kaj la publikigo de lia libro "Globaligado".

Ni profitu la okazon por memori lian patron Tivadar Soros aŭ Teodoro Ŝvarc, meritplena kuneldonisto de Literatura Mondo en la 20aj jaroj, kaj ankaŭ lian kuraĝan eskapon elde la buĉado de hungaraj judoj, kiun li priskribis en la libro verkita en Esperanto, "Maskerado ĉirkaŭ la morto", unuafoje eldonita en Hispanio, fare de la kanaria profesoro Juan Régulo Pérez.

La libro estis antaŭnelonge tradukita al la angla, hungara kaj germana. Ankoraŭ ne al la hispana, sed ni neniam perdas la esperojn.


NOVEMBRO 2003


Plifirmiĝas la fenomeno de la loglibroj (taglibroj, blogoj) en Esperanto. Krom la jam anoncitan de Gonçalo, kiu nun translokiĝis al http://gxangalo.com/blogaro/modules/weblog/index.php?user_id=7 (atentu!), oni menciu:

Kelkajn gastigas la portalo Ĝangalo en http://gxangalo.com/blogaro/modules/weblog/ 

Vidu kolekton de adresoj en: http://www.kunteksto.com/taglibroj/index.php 


Kiel anoncite, kelkaj esperantaj asocioj, inter kiuj SAT, partoprenis Eŭropan Socian Forumon en Parizo kaj ĉirkaŭaĵoj, dum la monato de novembro.

Oni povas trovi ampleksan raporton, en la paĝo de SAT-Amikaro. Fotojn de la manifestacio, kun SATanoj, en paĝo de SAT.

Oni organizis aron da prelegoj. Tiu de Jakvo Schram, la Prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT, estas trovebla en jena paĝo.

Kromajn dokumentojn en la paĝoj de SATeH, Esperante kaj hispane, kun informoj pri la novaĵoj aperintaj en la hispana gazetaro.


Memortabulo al Julio Mangada Rosenörn en Kubo

La hispana pioniro de Esperanto, Julio Mangada Rosenörn naskiĝis en la urbo Sancti Spiritus, en Kubo, kaj tie loĝis de 1877 al 1889. De antaŭ kelka tempo, la Provinca E-Filio en Sancti Spiritus planis alfiksi memortabulon ĉe lia naskiĝdomo.

La loka artisto Félix Madrigal havis la kontraktan respondecon pretigi la memortabulon, kiun la 16an de novembro 2003 estis fiksita sur la muro de la domo numero 22 en la strato Plácido.

Pliaj legindaĵoj pri li kaj fotoj de la memortabulo troveblas en la oficiala paĝaro de la Filio.


Eldoniĝis en Japanio dua libro memore al nia japana samideano Jukio Hirai, nun en Esperanto. Ĝi entenas liajn artikolojn pri diversaj temoj kun rilato al Hispanio, al Katalunio kaj al nia antikva samideano Julio Mangada, sekve de lia plurjara restado en Barcelono. Oni antaŭe estis eldoninta libron en la japana, kiel omaĝo post lia forpaso en la jaro 2002. Vidu ilin tie ĉi.


En novembro 2003 oni elmontras novan hispanan filmon, en kiu Esperanto havas rolon: la protagonistoj parolas nian lingvon dum kelkaj momentoj; temas pri "La pedalaŭto" ("El coche de pedales"), reĝisorita de la ankaŭ aktoro Ramón Barea. La premiero okazis en la Filmfestivalo de Huelva.

Vi povas legi eseeton pri la rilato de Esperanto al la kinarto (en la hispana) tie ĉi.


OKTOBRO 2003


Dum monato oktobro okazis kunveno de la Fondaĵo Esperanto. En ĝi oni konfirmis la enoficigon de nova Direktoro (divenu!). Sed ĉefe oni decidis novajn agadojn por fortigi la financan flankon de la hispana esperantista movado, per la peto de novaj subvencioj, la kontakto kun aliaj organizaĵoj kaj la lanĉo de kampanjo por la peto de helpo al la hispana esperantistaro.

Vi povas skribi al la Fondaĵo al la nova retadreso fundacion()esperanto-es.net.


La majorka historiisto Xavier Margais ĵus malkovris afiŝon eldonitan en la komenco de la Hispana Respubliko (1931), en kiu aperas la esperanta flago.

Ne temas pri esperantista sed pri laborista hispanlingva reklamilo, kun tre naiva progresema enhavo. Ĝi apartenis al la sidejo de la “Centro Obrero de Bunyola” (Laborista Renkontiĝejo de Bunjolo, Majorko) kiu estis fermita de la ribelintoj en julio 1936. Iu bunjolano metis ĝin sub doma tegmento, tio estis la kaŭzo ke ĝi suferis, iomete rompiĝis, kaj estis manĝata de insektoj. Ĝis nun.


La verkisto Gonçalo Neves enretigis personan blogon: http://periskope.blogspot.com/

Kaj li sendis jenan mesaĝon: "Ĉar temas pri blogo, ĝi estos ofte ĝisdatigata - minimume unufoje ĉiusemajne - kaj tial mi sugestas, ke vi de nun regule vizitadu ĝin (se vin interesos la temoj kaj la stilo, evidente)".

Mi mem tion faros, volonte. La temoj verŝajne estos interesaj; la stilo, certe.


SEPTEMBRO 2003


La asocio SATeH kunmemoras dum tiu ĉi monato la datreveno de la forpaso de la ĉilia eks-prezidento Salvador Allende. Interalie, oni jam povas ĝui la tradukon kompletan al Esperanto de la lastaj alvokoj de Salvador Allende, tiu majstraĵo de elmontro de lojaleco, honesteco kaj degno. Kaj la tradukon de la kanto "Venceremos", himno de la Popola Unuiĝo.

La tekstoj estas troveblaj en la paĝaro de SAT-en-Hispanio.

Oni povas legi artikolojn pri tiuj okazaĵoj en la paĝoj de la revuo "Le Monde Diplomatique" en Esperanto.


Ĵus aperis la dua volumo de la biografio de Blas Infante, konsiderata kiel la patro de la andaluzia patrujo, verkita de la eminenta historiisto Pastro Enrique Iniesta Cano. Ene de ĉi tiu dua volumo oni mencias, ke Blas Infante estis ankaŭ esperantisto kaj eĉ aperas la fotografaĵo de la UEA-membrokarto de Blas Infante de la jaro 1923. Oni krome mencias ene de la libro la ĉi-sencajn studojn ellaboritajn de Juan de Dios Montoto, konata sevila esperantisto.

La 20an de septembro malfermiĝis en Dar-al-Farah (Vilao Ĝojeco), la kampara domo apartenanta al Blas Infante, kaj hodiaŭ sidejo de fondaĵo, renkontiĝo pri Blas Infante. Dum ĝi Juan de Dios Montoto prelegos pri la temo "Koincidoj inter la penso de Blas Infante kaj Esperanto".

Pri tiu temo oni povos legi pli abunde en la numero 72a de "Gazeto Andaluzia", kiu aperos en decembro.


SAT-en-Hispanio partoprenis dum pasintaj 12, 13 kaj 14 de septembro en la tradicia festo de la Hispana Komunista Partio, kie ĝi starigis propran budon, kun materialo pri Esperanto kaj pri la laborista E-movado. Vidu fotojn en la retpa ĝaro de SATeH.


AŬGUSTO 2003


Dum la Hispana Kongreso de Esperanto kiu okazis en julio en Valencio, oni omaĝis la verkiston, eldoniston, aktivulon kaj multe pli Miguel Gutiérrez Adúriz, ankaŭ konata sub la nomo Liven Dek. Temis pri iom speciala omaĝo, unue ĉar ĝi estis sekreta ĝis la lasta momento, kaj due ĉar ĝia konsekvenco estis eldono de elektronika libro dediĉita al Miguel. Vi nun povas ĝui la libron, nomatan "La deka logo", ĉar ĝi estas jam elŝutebla el la eLibrejo.


Eldoniĝis en Japanio libro memore al nia samideano Jukio Hirai, japano kiu esploris en Barcelona pri diversaj temoj kun rilato al Hispanio, al Katalunio kaj al nia antikva samideano Julio Mangada, kaj kiu forpasis en septembro de la jaro 2002. La libro aperis jam en la japana lingvo, kaj baldaŭ ĝi aperos, pli komplete, en Esperanto, kun la titolo "Taglibro de Barcelono". En la ĉefpaĝo aperas foto de manifestacio en Barcelona, kun afiŝo kaj flagoj de la sindikato CNT; vidu ĝin tie ĉi.


Sekve de la preskampanjo rilate la centjaran datrevenon de la hispana Esperanto-movado, tri samideanoj estis intervjuataj en la programo "La Insula Barataria" de la tutnacia radio-ĉeno "Onda Cero". Vi povas aŭskulti la programon en la retpaĝo de tiu ĉeno: selektu per la serĉilo la programon "La Insula Barataria" kaj enmetu la vorton "Esperanto".

Alia intervjuo okazis en la ankaŭ tuthispana ĉeno COPE (katolika radio- elsendaro).


JULIO 2003


En grava ekspozicio kiu nun videblas en grava madrida artinstitucio Círculo de Bellas Artes, pri la Internaciaj Brigadoj kiuj partoprenis la hispanan civilan militon, troviĝas en la fako "Propagando", granda, nepretervidebla afiŝo kiun eldonis en Esperanto la Kataluna Registaro. Vidu ĝin tie ĉi.

Menciinda estas ankaŭ la apero de du fotoj, unu en la ekspozicio mem kaj la alia en la eldonita kunmemora libro, de la germana verkisto kaj esperantisto Ludwig Renn, kiu estis komandanto en la Internaciaj Brigadoj.


La asocio kiu instigas la skeptikismon, ĉefe pri ĉio rilata al pseŭdosciencoj, en Hispanio, ARP-SAPC (Racia Alternativo al la Pseŭdosciencoj - Societo por la Antaŭenigo de la Kritika Pensado), publikigis en sia retpaĝo prezentadon de si mem, tradukitan al Esperanto .


Dum la jaro 2003 oni kunmemoras la 100jaran datrevenon de la fondaĵo de la unua tuthispana asocio kuniganta la esperantistojn, la Hispana Societo por Propagando de Esperanto. Kun tiu motivo, en la Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Valencio estis aprobita agadplano por celebri la okazaĵon. Ni baldaŭ informados pri la programataj agadoj.


En la Hispana Kongreso de Esperanto okazinta en Valencio prezentiĝis la longe atendata Granda Vortaro Hispana-Esperanto. Ĝi estis redaktita de la grava verkisto kaj tradukisto Fernando de Diego, kun posta kunlaboro redakta, revizia kaj eldona de Antonio Valén kaj Miguel Gutiérrez Adúriz, kaj ĝi certe fariĝos referenca verko ne nur ĉe la hispanparolanta komunumo.


Julio estas la monato de la esperantaj kongresoj, la ununuraj okazoj kiam centoj aŭ eĉ miloj da diverslingvaj personoj parolas sen komunikproblemoj, sen interpretistoj kaj en egaleco.

Citindaj estas kiel ekzemplo:


JUNIO 2003


Fine de la jaro 2002 okazis ekologia katastrofo ĉe la galegaj strandoj post la rompo de la petrolŝipo Prestige. El tie fontis laŭta krio “¡Nunca máis!” (Neniam plu!), kiu poste fariĝis la nomo de asocio batalanta kontraŭ la sekvoj de la nigra tajdo.

Inter la agadoj de la asocio troviĝas la kunvoko de manifestacio por la 14a de junio en Bruselo, por kio ĝi verkis alvokon al la eŭropaj civitanoj. La manifesto estis tradukita al pluraj lingvoj, interalie al Esperanto, kaj estas legebla en la retpaĝo de la asocio. La esperanta versio troviĝas ĉe la fino de aparta paĝo. La teksto uzas ho-kodon. La originalan tekston (kun ĉapelitaj literoj) vi povas legi en la paĝoj de la asocio “SAT-en-Hispanio” (rubriko Kampanjoj)


MAJO 2003


Publikiĝis la retpaĝo de la asocio “SATEH (SAT-en-Hispanio)”, kie vi povas trovi informojn pri tiu ĉi asocio, kaj pri ĝiaj agadoj.


La retversio de Le Monde Diplomatique en Esperanto jam havas sian oficialan paĝon kadre de la oficiala paĝaro de la gazeto:

Rigardu ĝin en: http://eo.mondediplo.com/ 


APRILO 2003


Novaj artikoloj pri Esperanto aperas en la numero 10 de “Aerogaceta”, oficiala bulteno de la Fondaĵo Emilio Herrera. En elstara loko aperas du paĝoj rilate nian lingvon.

Longa artikolo “Un idioma verdaderamente internacional en la Navegación aérea: el esperanto” (“Vere internacia lingvo en aernavigado: Esperanto”), en kiu mi informas pri la avantaĝoj kiujn havus la elekto de tiu ĉi lingvo kompare al la nuna elekto, la angla. Oni profitas ke Herrera mem verkis ĉirilatan artikolon en la 20aj jaroj. Ankaŭ aperas du kromaj pli malgrandaj eroj: informo pri la aperigo de novaĵoj rilate nian antikvan samideanon Herrera en la esperantista gazetaro (interalie en Esperanto kaj Boletín) kaj transkribo de la malneto de letero aŭtografa de Herrera en Esperanto, kiu aperis en la arkivo de la Fondajho, kun traduko en la hispanan.

Oni inkludis ankaŭ foton de Zamenhof, esperantan flagon, bildo de stampo en esperanto kaj bildon kun la menciita letero, kaj la tuto estas sufiĉe alloga.


Sennacieca Asocio Tutmonda kaj kelkaj aliaj esperantaj asocioj decidis partopreni la Eŭropan Socian Forumon kiu okazos dum novembro 2003. 


MARTO 2003


Ekis la milito! Kaj denove esperantistoj manifestacias kontraŭ la agadoj de la usona, brita, hispana kaj aliaj registaroj.

Post la manifestacio okazinta la 15an de marto en Madrido, la portugala verkisto José Saramago legis manifeston, kies esperantan tradukon vi jam povas legi (en traduko de Gonçalo Neves). 


Dum marto 2003 disvolviĝis “Toreskevedaj tagoj” (“Jornadas Torresquevedianas”) por festi la 150an datrevenon de la naskiĝo de la hispana inĝeniero kaj sciencisto Leonardo Torres Quevedo. Ilin organizis la Ŝtata Societo pri Kulturaj Kunmemoroj, la Kolegio de Konstruaj Inĝenieroj kaj la Supera Konsilantaro por Sciencaj Esploroj. La kunmemoro konsistis el serio da prelegoj pri diversaj flankoj de lia agado.

Inter ili, ni havis la okazon prelegi pri la rilato de Torres Quevedo kun la lingvo Esperanto, la 20an de marto.

Pliaj informoj kaj ĝenerala programo (en la hispana) estas troveblaj en la retpaĝo de tiu Ŝtata Societo.


Inter la 20a kaj la 23a de marto okazis ekspozicio “Expolingua” en la Komerca Foirejo de la Parko "Casa de Campo" de Madrido. Paralele oni organizis kongreson pri lingvaj temoj. En la Foiro partoprenis Hispana Esperanto-Federacio, per propra budo. Pliaj informoj en la retpaĝo de la organizantoj.


FEBRUARO 2003


Grupo da esperantaj amikoj manifestaciis dimanĉe la 23an de februaro matene en Madrido por protesti kontraŭ la agado de la hispana kaj galega registaroj pri la ekologia katastrofo kaŭzita de la petrolŝipo "Prestige". Oni alportis kelkajn afiŝojn kun:

Oni eĉ kantis (iom mallaŭte) krom la ĝeneralan sloganon "Neniam plu" ankaŭ la "konatan" frazon "Merdas la maro pro merda registaro".


Sennacieca Asocio Tutmonda entreprenis kampanjon kontraŭ la minacanta milito organizita de la imperio kontraŭ nigra ŝafo Irako. Tie ĉi povas trovi la manifeston de SAT kaj ties tradukon en la hispana.

Aro da hispanaj SATanoj partoprenis la manifestaciojn okazintajn dum la 15a de februaro.

Vi povas protesti kontraŭ la milito ĉe http://snisikaw.hp.infoseek.co.jp/s/s.htm


ANTAŬAJ


Hispana Esperanto-Federacio kaj Madrida E-Liceo petis la Madridan Urbestraron, ke tiu ĉi omaĝu la memoron de historia esperantisto, Julio Mangada Rosenörn, la popola generalo, per la starigo de kunmemora tabulo en la domo kie li loĝis dum la 30aj jaroj, profitante la 125an datrevenon de lia naskiĝo, okazintan la 30an de junio de 2002.

Informojn pri tiu ĉi elstara esperantisto, la plej konata de la intermilita periodo en Hispanio, oni povas legi en tiu ĉi paĝo (en la hispana lingvo).


Strato en Madrido portos la nomon de esperantisto. Temas pri strato dediĉita al la urbestro de Madrido dum la hispana intercivitana milito, Cayetano Redondo Aceña mortpafita tuj post ties fino.

Cayetano Redondo estis direktoro de la ĉefa socialista ĵurnalo “El Socialista” kaj deputito en la Konstituanta Parlamento de la Hispana Dua Respubliko. Li tre rilatis kun la esperanta movado, ĉefe inter la socialistaj kaj progresemaj medioj. Post lia mortpafo li estis preskaŭ forgesita, kaj nur ĵuse oni ekfaras justecon rilate lin.

La hispana esperantista movado memoris ĵus lin per la publikigo de malgranda biografio pri li en la “Boletín” de Hispana Esperanto-Federacio.


Kreita la asocio “Izquierda y Esperanto SATEH (SAT-en-Hispanio)”. Ĝi grupigas aron da membroj de Sennacieca Asocio Tutmonda (SAT) en Hispanio kaj da personoj proksima al idearo de tiu ĉi grupo.

Ĝia celo estas uzi Esperanton en progresemaj medioj, kaj disvastigi la lingvon en medioj emaj al la ideoj de egaleco kaj justeco.


Redaktas Tonyo del Barrio
Iri al la
indekso en esperanto
Iri al la
versio en la hispana
Ankaŭ versio
kun ho-surogato)