ALIA UNIVERSALISMO EBLAS

En la lastaj tempoj, diversaj mondaj eventoj montris ŝanĝojn en la maniero kiel la homoj aliras la problemojn de la tutmondiĝo, kaj evidentigis ke pluraj trajtoj de la organizado de la mondaj rilatoj ne kontentigas la bezonojn de normalaj homoj. La solvoj en iuj kazoj kondukis al la kresko de naciismoj kaj interpopolaj streĉitecoj. La mondo ŝajnas direktiĝi al kresko de malamo kaj netoleremo.

Eble iuj povas pensi ke la problemo estas la tutmondiĝo mem, sed tamen, mi kaj multaj aliaj opinias ke la kulpo venas el la maniero kiel oni organizis la internaciajn rilatojn, pere de la hegemonio de unu kulturo, unu nacio, unu geografia areo, kaj, kiel evidenta simbolo de tiu altrudo de hegemonio, ankaŭ la superdominado de unu sola lingvo kiel bazo de la tutmondiĝo.

Tamen, alia tutmondiĝo eblas, unu en kiu la homoj povas senti sin egalaj kaj egalrajtaj, en kiu la respektivaj grandaj potencoj ne altrudas siajn kulturojn al la ceteraj. La universalismo kaj la deziro alproksimiĝi al la homaro, sen limoj kaj barieroj, devas supervivi tiun ĉi krizon, ĉar ne ili kulpas pri la malbonoj kaŭzitaj de la nuna procezo.

Bona ekzemplo de tio ke alia solvo eblas, estas la pluekzisto kaj vigleco de la lingvo internacia Esperanto. Ĝi montriĝis dum multaj jaroj kiel efika ilo de komunikado inter la homoj de la tuta mondo, sen neceso forlasi sian propran lingvon, kaj sen tiu sento kiun ni ĉiuj spertas, kiam ni parolas la lingvojn de aliaj popoloj, ke nia situacio estas malsupera. Kiam ni parolas Esperanton kun aliaj homoj, ni sentas ke ni havas komunan grundon, ke ni estas egalaj, kaj samtempe ke ni povas sperti sentojn de amikeco super la limoj kiuj nin disigas.

Esperanto estas perfekta elmontro ke eblas alia maniero rilati al la tuta mondo, kaj ke la universalismo kaj sento de komuneco inter la homoj de la planedo plu estas validaj, sed ke ni devas serĉi alian manieron ĝin organizi. Ne estas la momento krei pluajn murojn, ni nur devas trovi aliajn vojojn transsalti la aktualajn.

Toño del Barrio.
La originala teksto unuafoje aperis en papera formo (en Esperanto!) en la ĵurnalo Diario de Teruel. Unuafoje publikigita rete en Libera Folio)
Samtempe verkita versio en la hispana lingvo.
Postaj versioj en la angla kaj germana lingvoj.