Tekstoj / Tradukoj

Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto

Originala retejo

Sesdek ok jarojn post la fino de la Dua Mondmilito kaj la malvenko de faŝismo kaj naziismo, ni ĉeestas preskaŭ ĉie en Eŭropo la supreniron de la ekstrema dekstro. Sed, kaj tio estas eĉ pli timiga fenomeno, ni konstatas la aperon kaj kreskadon, je la dekstro de tiu ĉi ekstrema dekstro, de klare nov-naziaj fortoj kiuj, en iuj kazoj (Grekio, Hungario, ...) enradikiĝas en la socio konstruante vere amaspopolajn movadojn, radikalajn, rasismajn, ultra-perfortajn kaj pogromemajn. Ilia deklarita celo estas detrui ĉiujn sindikatajn, politikajn kaj kulturajn organizojn de la laborista klaso, disbati ajnan civitanan reziston, nei la rajton je malsameco kaj ekstermi, eĉ fizike, tiujn kiuj estas "malsamaj" kaj tiujn plej vundeblajn.

Same kiel en la 20-aj kaj 30-aj jaroj, la fina kaŭzo de tiu ekstremdekstra kaj nov-faŝisma minaco estas la profunda ekonomia, socia, politika kaj eĉ morala kaj ekologia krizo de l' kapitalismo kiu, pretekste de l' ŝuldokrizo, kondukas al senprecedenca atako kontraŭ la vivnivelo, la liberecoj kaj rajtoj de la laboristoj, de ĉiuj troviĝantaj malsupre de l' socio!

Ekspluatante la timojn de l' povuloj je la riskoj de socia eksplodo, la radikaliĝon de mezklasuloj minacataj de la krizo kaj la drakonaj mezuroj de alĝustigo, kaj ankaŭ la malesperon de marĝenitaj kaj malriĉiĝintaj senlaboruloj, la ekstremdekstraj kaj precipe novnaziaj kaj novfaŝismaj fortoj kreskas ĉie en Eŭropo. Ili gajnas amasinfluon en la plej malriĉaj tavoloj de la socio, kaj direktas tiun influon sisteme tiel kontraŭ tradiciaj kaj novaj propekaj kaproj (enmigrintoj, islamanoj, judoj, gejoj, handikapuloj,...) kiel kontraŭ la sociaj movadoj, la maldekstremaj organizaĵoj kaj la laboristaj sindikatoj.

Veras ke la influo kaj radikalismo de tiu ĉi ekstrema dekstro ne estas la sama en la tuta Eŭropo. Tamen, la ĝenerala aplikado de severaj politikoj de alĝustiĝo kaŭzas ke la leviĝo de la ekstrema dekstro fariĝas preskaŭ ĝenerala fenomeno. La konkludo klaras: la fakto ke la spontana supreniro de la ekstrema dekstro kaj la apero de la amasa ultra-perforta novfaŝismo ne plu estas escepto al la eŭropa regulo, nun pelas la antifaŝistojn de tiu ĉi kontinento alfronti ĉi tiun problemon en ĝia reala dimensio, tio estas, kiel tuteŭropa problemo!

Tamen, aserti tion ĉi ne sufiĉas, se ni ne aldonas ke la lukto kontraŭ ekstrema dekstro kaj nov-naziismo estas absolute urĝa. Fakte, la nov-faŝisma minaco en multaj eŭropaj landoj estas jam tiel rekta kaj tuja, ke ĝi igis la kontraŭfaŝisman lukton unuaranga prioritato, batalo pri vivo kaj morto, en kiu troviĝas en risko la maldekstraj kaj laboristaj organizaĵoj, la libereco kaj la demokratiaj rajtoj, la valoroj de solidareco kaj toleremo kaj la rajto je malsameco. Aserti ke ni estas engaĝitaj en vetkurado kontraŭ rasisma kaj novfaŝisma barbareco korespondas al realo konfirmita ĉiutage en la stratoj de niaj eŭropaj urboj...

Konsiderante la profundon de la krizo kaj la grandecon de l' sociaj damaĝoj kiujn ĝi produktas, la intensecon de politika dispolusado, la decidemon kaj agresemon de la regantaj klasoj, la historian gravecon de la defioj en la nuna konflikto kaj la amplekson de la supreniĝo de la ekstrema dekstro, estas memevidente ke la kontraŭfaŝisma lukto fariĝas strategia elekto postulanta organizan planon kaj longperspektivajn politikajn kaj aktivulajn investojn. Sekve, la kontraŭfaŝisma lukto devas esti strikte ligita al ĉiutaga batalo kontraŭ la alĝustigaj mezuroj kaj la sistemo ilin generanta.

Por esti efikaj kaj plenumi la esperojn de la loĝantaro, la kontraŭfaŝisma lukto devas organiziĝi en maniero unuiga kaj demokratia kaj esti kreita de la popolaj amasoj mem. Tiucele, la civitanoj devas mem organizi sian kontraŭfaŝisman lukton kaj sian memdefendon. Samtempe, kaj por esti efika, tiu batalo devas esti tutmonda, alfrontante la ekstreman dekstron kaj la novfaŝismon ĉie, kie manifestiĝas la veneno de rasismo kaj ksenofobio, ŝovinismo kaj militarismo, de la kulto de blinda perforto kaj la neado de gaskameraoj kaj eĉ de Aŭŝvico mem. Mallonge, por esti efika longperspektive, la kontraŭfaŝisma lukto devas proponi en sia agado alternativan vizion de la socio, diametre kontraŭan al tiu proponita de la ekstrema dekstro. Tio estas, socio fondita sur solidareco, toleremo kaj frateco, malakcepto de masklismo, malakcepto de virina subpremado kaj respekto al la rajto je malsameco, internaciismo kaj skrupula protekto de la naturo, defendo de demokratiaj kaj humanismaj valoroj.

Ĉi tiu eŭropa kontraŭfaŝisma movado devas esti la heredanto de la grandaj kontraŭfaŝismaj tradicioj de nia kontinento! Tiucele ĝi devas provizi la bazojn de socia movado kun stabilaj strukturoj kaj ĉiutagaj aktivadoj, penetrante la tutan socion, organizante la kontraŭfaŝismajn civitanojn en retoj laŭ ilia profesio, loĝloko kaj inklino, efektivigante la lukton en ĉiuj kampoj de l' homa agado kaj plene alprenante la taskon protekti, eĉ fizike, la plej vundeblajn kuncivitanojn, la enmigrintojn, la ciganojn, la naciajn kaj etnajn minoritatojn, la islamanojn, la judojn aŭ la gejojn, ĉiujn, kiuj fariĝas la sistemaj viktimoj de la ŝtata rasismo kaj la faŝisma banditaro.

Tial ke la bezono por kontraŭfaŝisma mobilizado sur eŭropa skalo fariĝas tagon post tago pli prema, la subskribantoj de tiu ĉi manifesto, alvokas por la starigo de amasa, unuigita kaj demokratia Eŭropa Kontraŭfaŝisma Movado, kapabla alfronti kaj venki la brunan peston kiu denove levas sian kapon sur nia kontinento. Ni faros ĉion eblan por ke la fonda kongreso de ĉi tiu Eŭropa Kontraŭfaŝisma Movado, kies bezonon ni tiel forte sentas, okazu en Ateno en la printempo de 2013 kombinite kun granda eŭropa kontraŭfaŝisma manifestacio en la stratoj de la greka ĉefurbo.

Ĉi-foje, historio devas ne ripetiĝi!

ILI NE PASOS!

Aliĝu al la Eŭropa Kontraŭfaŝisma Manifesto

En français
In English
En español.
Aliaj lingvoj.