Tekstoj / Tradukoj

MANIFESTO: Kune alfronti la novan totalismon

Post la venko super faŝismo, naziismo kaj stalinismo, la mondo alfrontas novan tutmondan totalisman minacon: islamismon.

Ni, verkistoj, ĵurnalistoj, intelektuloj, alvokas reziston al religi-devena totalismo, kaj antaŭenigon de libereco, egaleco de ŝancoj kaj laikeco por ĉiuj.

La lastatempaj eventoj kiuj okazis post la publikigo de la karikaturoj de Mohameto en eŭropaj ĵurnaloj montras la neceson de la lukto por tiuj universalaj valoroj. En ĉi tiu lukto oni ne venkos pere de armiloj, sed sur la tereno de la ideoj. Ne temas pri ŝoko de civilizacioj aŭ pri antagonismo inter Okcidentio kaj Orientio, sed pri tutmonda lukto inter la demokratuloj kaj la teokratuloj.

Samkiel ĉiuj totalismoj, Islamismo nutriĝas de la timo kaj la frustro. La predikantoj de la malamo vetas je tiuj sentoj por starigi batalionojn celantajn trudi liberecmortigan kaj malegalan mondon.

Sed ni klare kaj firme deklaras: nenio, eĉ ne la malespero, pravigas la elekton de obskurantismo, totalismo kaj malamo. Islamismo estas reakcia ideologio kiu mortigas egalecon, liberecon kaj laikecon tie, kie ĝi ekzistas. Ĝia sukceso kondukus nur al mondo de maljustaĵoj kaj dominado: dominado de virinoj fare de viroj, kaj dominado de ĉiuj aliaj fare de integristoj. Por rebati tion ĉi, ni devas certigi la aliron al universalaj rajtoj al opresitaj kaj diskriminaciitaj popoloj.

Ni rifuzas la "kulturan relativismon", kiu konsistas en la akceptado ke islamkulturaj homoj estu senigitaj je la rajtoj al egaleco, libereco kaj laikaj valoroj nome de respekto al kulturoj kaj tradicioj.

Ni rifuzas rezigni la kritikan spiriton pro la timo ke oni nin akuzas pro "islamofobio", bedaŭrinda nocio kiu konfuzas la kritikadon de Islamo kiel religio kun la stigmatizado de ĝiaj kredantoj.

Ni advokatas la universaligon de esprim-libereco, por ke kritika spirito sin ekzercu ĉiukontinente, kontraŭ ĉiuj ekspluatadoj kaj ĉiuj dogmoj.

Ni sendas alvokon al la demokratoj kaj liberpensuloj de ĉiuj landoj por ke la nuna jarcento estu tiu de Klerismo, ne de Obskurismo.

Subskribantoj: Ayaan Hirsi Ali, Chahla Chafiq, Caroline Fourest, Bernard-Henri Lévy, Irshad Manji, Mehdi Mozaffari, Maryam Namazie, Taslima Nasrin, Salman Rushdie, Antoine Sfeir, Philippe Val, Ibn Warraq

En la franca, en la angla, en la hispana.