23.1.06

 

Nek nacioj nek nacioj de nacioj

Dum la lastaj monatoj, en Hispanio oni nur parolas pri la nacio. Ĉu Hispanio estas nacio? Ĉu nur Katalunio tio estas? Aŭ ĉu ambaŭ, kaj oni do povas paroli pri nacio de nacioj? Kiam oni povis pensi ke tiaj diskutoj jam estis nur historiaj, kaj ke gravis nur la diskuto pri civilizacioj aŭ kulturoj, la debatado pri la reformo de la Statuto de Aŭtonomio de Katalunio kaj ebla modifo de la hispana Konstitucio portis ĉiujn hispaniajn civitanojn al akraj kaj absurdaj disputoj pri esencoj kaj difinoj.

Mi deziras proponi koncepton kiu ne estas fremda al esperantistoj, sed kiu apenaŭ trovas lokon en la malhela atmosfero de la ĉiutaga politiko en la hispana regno: ke ne ekzistas nacioj.

Tre ofte la disputo devenas el miskompreno pri la signifo de la vorto nacio. Ne estas mirinde: ĝi havas (almenaŭ) du familiojn da signifoj, kiuj devenas de malsamaj politikaj tradicioj. Mi memoras ke la libro de la angla historiisto Eric Hobsbawm "Nacioj kaj naciismo el 1780", pri kiu mi scias ke ekzistas tradukoj en plurajn eŭropajn landojn, sed ne en Esperanton, kaj kiun mi tre rekomendas por tiaj diskutoj, komencas per pritrakto de la historia evoluo de la vorto "nacio" kaj de la malsamaj signifoj kiujn ĝi havas en malsamaj lingvoj. La unua paragrafo mencias studon pri la evoluo de la signifo en la oficiala vortaro de la hispana lingvo, tiu de la Reĝa Akademio de la Lingvo. Do, mi direktis mian rigardon al la nuna difino, kaj trovis:

nacio (de la Latina natĭo, -ōnis).
1. Aro de loĝantoj de lando regata de la sama registaro.
2. Teritorio de tiu lando.
3. Aro de personoj de la sama origino kaj kiuj ĝenerale parolas la saman idiomon kaj havas komunan tradicion.

La difinoj 1 kaj 2 montras la koncepton kiun ni povus nomi francan version de la nacio: estas la ŝtato kiu kras la nacion. La plej klaran formuladon oni atribuas al pola marŝalo Piłsudski, “estas la ŝtato kiu faras la nacion, kaj ne la nacio la ŝtaton”. Kaj la plej influa, tiu kiun disvolvis Ernest Renan en sia “Qu'est-ce qu'une nation?”, kaj sia teorio de la permanenta plebiscito. Tie povus trovi sian lokon la nocio ke Hispanio estas nacio.

La difino 3 estas evidente malsama, kaj rilatas al tio kion ni povus nomi la germanan version de la koncepto, kiu sin apogas ĉefe sur la lingvo. La insisto en la lingvo ŝuldas multon al la germana filozofo Herder, kaj preskaŭ tute anstataŭis la rason, kiu iam havis tioman gravecon, ĝis la punkto ke la parenca koncepto de etno estis reorientigita al la kulturaj kaj lingvaj aspektoj. Post sia apogeo en la epoko de la Romantikismo, ĝi nun taŭgas kiel apogo al la etnistaj movadoj. Kun tiu vidpunkto, oni konkludus ke Katalunio estas nacio, kvankam restas ia dubo pri la difino mem de Katalunio, laŭ tiuj kriterioj.

Se oni kombinas ambaŭ kriteriojn, ne plu ŝajnas tute nelogika la esprimo nacio de nacioj se oni ĝin komprenas kiel nacio1-2 de nacioj3.

Sed oni povas pli longdistance rigardi en la difinoj de la vortaro. Se oni deziras profundigi en la konceptojn, por scii kio ĝuste estas lando aŭ idiomo, oni trovas en tiu sama hispanlingva vortaro:

Lando: Nacio, regiono, provinco aŭ teritorio
Idiomo: Lingvo de popolo aŭ nacio, aŭ komuna al pluraj.

En la unua kazo, ni havas tipan kazon de ronda difino, kiu resendas al antaŭscio (aŭ antaŭjuĝo), kaj ne taŭgas por scii kiu teritorio formas nacion. Same okazas pri la dua: la idiomo difinas la nacion kaj la nacio la idiomon. Denove la nekohero.

Mi certas ke la sama konfuzo ekzistas en aliaj lingvoj. Do, ni revenu al Esperanto.

Se vi rigardas la difinon de nacio en la Plena Vortaro, oni legas: “organizita formo de popolo, konsistanta el tuto de la homoj loĝantaj en difinita teritorio kaj kunigitaj per komuneco de lingvo, kutimoj, tradicioj, ekonomiaj interesoj kaj regado”.

Nu, tio jam aspektas kiel multe pli konkreta vortumo. Antaŭ iom da tempo mi faris la ekzercon apliki ĝin al mi mem, kaj mi trovis ke mi havas multon komunan kun multaj personoj, sed ne homogene kun difinita grupo. Por limigi min al la elementoj de P.V., mi havas komunaj:

Ekzistas do neniu fermita kolektivo kun kiu mi kunhavas ĉiujn elementojn, kaj tre probable neniu fermita grupo de homoj kiuj kunhavas ĉiujn ĉi trajtojn inter si.

Sekve, mi alvenis al la konkludo ke mi ne havas nacion. Kaj ke probable neniu, krom loĝanto en malgranda insulo aŭ ano de tribeto, povas pruvi ke ĝia estas objektiva fakto.

La nacio, mi timas, estas afero de volonteco. Konsistigas nacion tiuj dezirantaj konsistigi nacion. Kaj deziras konsistigi nacion tiuj kredantaj konsistigi nacion. Neeblas rompi tiun diablan cirklon.

Do, mi proponas malsaman alternativon: la nacioj ne ekzistas. Nur ekzistas la volon de diversaj grupoj de personoj kontroli iun teritorion.

Aspektas kvazaŭ ne plu modas stimuli la kosmopolitismon, sed la veran, ne tiun taŭgan kiel alibion por pravigi hontemajn naciismojn. Aŭ, por pli bone sin esprimi kaj eviti konfuzojn, la sennaciismon. Tiu kiun defendis Eŭgeno Lanti kaj tiom da aliaj personoj por kiu la rompo de landlimoj multe pli gravas ol la debato kien ili meti.


Komentoj:
Tre interesa blogaĵo kaj inteligentaj vortoj. Mi tute samopinias.
Seneko diris: "Mi ne naskiĝis por ununura loko, nek kiel arbo. Mia patrujo estas la tuta mondo..."

Salutojn!
 
Eble la debato ne estas cxu nacioj ekzistas aux ne ekzistas; eble la debato estas kial iuj homgrupoj sin sentas superaj al aliaj pro iuj ajn kauxzoj kaj submetas, tiukaze kulture, lingve, ktp. la aliajn? Se cxiuj homoj konsiderus la aliajn egalaj, samrajtaj, samgravaj, ktp. ne ekzistus tiu debato. Tamen unuj ne komprenas la aliajn kaj inverse. Pro tio vi diras kion vi diras kaj Fatima samopinias. Se ekzistus egaleco, samrajteco, samgraveco, vi ne bezonintus lerni tiom pri la vorto nacio. Nu, kion fari? Ha, mia patrujo estas la DIVERSECO!

Esperante, Joan Inglada
 
Mi kunsentas pri tio, kion Tonjo diras. Ankaŭ pri tio, kion Fatimo diras. Tamen, pri tio, kion Inglada diras, ke


>eble la debato estas kial iuj homgrupoj sin sentas superaj al aliaj pro iuj
> ajn kauxzoj kaj submetas, tiukaze kulture, lingve, ktp. la aliajn? Se cxiuj

Submeto kaj supereco ĉiam ekzistos, bedaŭrinde. La truko konsistas el ne permesi, ke oni submitigu onin. Oni atingas tion per memlerteco kaj memkulturigado. Tamen, oni konsciu pri tio, ke grupoj da homoj estas nenio, ĉar ili portas nenian rajtojn. Nur individuoj, eĉ konsideritaj are, portas rajtojn.

> vi diras kaj Fatima samopinias. Se ekzistus egaleco, samrajteco, samgraveco,
> vi ne bezonintus lerni tiom pri la vorto nacio. Nu, kion fari? Ha, mia
> patrujo estas la DIVERSECO!

Se ne ekzistas egaleco, samrajteco kaj samgraveco, tio ŝuldiĝas larĝe al ni mem. Kion ni faras por atingi tiujn rajtojn?

Rilate al tio, ke patrujo estu diverseco, je la komenco de la dudek unua jarcento, la plej bona patrio estas tiu, kiu ne plu ekzistas. Nia sola nacio estu la tuta mondo. Ni ne permesu ke aro da homoj havu pli da rajtoj ol aliaj homoj.
 
Saluton!

Mi skribis pri tre simila temo en mia unua esperanta teksto de mia blogo.

Esperantistoj kutime parolas pri "naciaj lingvoj", sed mi kredas ke oni ne devus nomi lingvojn "naciaj lingvoj".

http://bits.quintanasegui.com/arxius/2006/04/03/naciaj-lingvoj/

Pere Quintana
http://pere.quintanasegui.com
http://bits.quintanasegui.com
 
Interesa vidpunkto, verdire...
Antaux nemulte, mi sentis iomete sola en mia sennaciismo. Post mia esperantigxo, mi vidas ke mi neniam estis sola :-)
 
Nenio aldonenda al via majstra ekzponado. Vi science prezentis la aferon: mi ja suspektis ke mi ne havas nacion, sed ne eblis konkrete klarigi kial. Jen la respondo (aplaŭdon...)

Kontrolu la ligilon al PV ĉe SAT-retejo; ĝi enhavas neoportunan ĉapelon ;-)
 
Dankon pro viaj komentoj, kiujn mi atente legis.

Joan, ŝajnas al mi ke ni ne tiom malsamopinias. Nur ke nenio estas plej malamika al la diverseco ol la insito pri nacioj.

Amike al ĉiuj!
 
Multaj aferoj ne difineblas per listo de trajtoj, ekzemple cxapelo kontraste al cxapo, pelvo kontraste al vazo, ktp. (Fakte oni faris faman studon pri la hispana vorto 'olla' kiel uzata en Meksiko.)

Sed tio ne signifas, ke cxapeloj, vazoj ktp. ne ekzistas. Anstatauxe, oni proponis novajn difinomanierojn. Ekzemple Wittgenstein proponis la koncepton "familia simileco" ktp.

Ken
 
Oni bv legi la pli detalan komenton de Ken Miner en lia blogo:

http://www.sunflower.com/~miner/TAGLIBRO_package/taglibro.html

Amike,

Jorge
 
Mi respondas la komentojn de Ken, ne nur ĉitieajn, sed ankaŭ disvolvitajn en lia blogo, de 15-a de aŭgusto 2008. Mia problemo pri la vorto "nacio" ne troviĝas ĉefe en tio ke ĝi ne estas facile difinebla, ĉar mi konscias ke tio estas ĝenerala trajto de ĉiuj sociaj nocioj. La punkto estas ke ĝuste tiu malfacila difinibleco kondukas al konfliktoj, pro unu specifa trajto de tiu preciza vorto: la postulo ke ĝi estas ununura, kaj memevidenta.

Mi eksplikos kion mi volas diri per unu ekzemplo: kiel Ken mencias en la blogo, estas foje malfacile difini kio estas onia familio, kaj tamen evidentas ke ja ekzistas familioj, kaj ke tiu nocio forte influas ĉies vivojn. Eĉ pli, la malsamaj signifoj de familio ne malofte kondukas al konfliktoj. Kion fari se mia panjo kaj mia edzinjo kverelas? (kaj mi permesas ridetojn en tiu ĉi punkto...) Kiaj estu la relativaj lojalecoj al mia boonklo respektive al mia (hipoteza) nepo? Sed neniu kontestas ke ili ĉiuj estas familioj, neniu (nu, preskaŭ neniu) malpermesas montri lojalecon al ĉiuj, eĉ se en malsama grado, kvante kaj kvalite.

Ne okazos la samon rilate al la nacio. Ĉiuj naciistoj kiujn mi konas ne vidas problemon de difino en la vorto nacio. Ĉiu homo havas unu kaj nur unu nacion. Se vi havas pli ol unun, vi estas mallojala; se vi havas neniun, vi estas mensogema, kaj nur deziras kaŝi vian lojalecon al "la alia" nacio. Kaj krome, via nacio estas klara; almenaŭ klara por mi, laŭ la kriterio kiun mi uzas, eĉ se vi ne deziras.

Se paroli matematike, nacio estas ekvivalentklaso. Ĝi dividas la mondon en apartajn neintermikseblajn arojn.

Kaj tion mi pleje kontestas. Mi ne suferus grandan problemon agnoski ke mi kundividas apartajn trajtojn kun malsamaj grupoj de homoj, al kiuj mi pli interrilatas, kaj al iuj el kiuj mi pretas montri pli da lojaleco ol al la ceteraj, depende de la specifaj cirkonstancoj. Sed postuli ke tiu klaso de homoj estas ununura, objektive difinita, trudita de ekstere, kaj ne intermiksebla, t. e. ke temas pri "nacio", nu, tion mi tute ne akceptas.
 
Tonyo,

Ehe, nun mi komprenas. Ankaŭ mi malakceptus nacion en tiu senco, laŭ kiu vi priskribas ĝin. (Eble pro mia usoneco mi eĉ ne pensis pri io tia.)

Esence vi diras do ke la koncepto de absoluta kaj ekskluziva nabo de sinidentigado ne havas sencon. Ŝajne ni do estas en akordo.

Ken
 
Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.