7.3.06

 

Kulmina juvelo

Mi jam estis pritraktinta diversokaze la Projekton Don Kiĥoto parolas Esperanton, per kiu la hispanaj esperantistoj kunmemoris dum 2005 la jarcentrevenon de la publikigo de tiu ĉi verko, jam tradukita al nia lingvo.

Eble nun estas la momento fermi tiun ĉi ĉapitron, kaj plej bone estas komenti la kulminan juvelon de la projekto; la eldonadon de libro tiutema, la dulingva “Donkiĥoto parolas Esperanton / Don Quijote habla esperanto”, eldonita de Hispana Esperanto-Federacio.

La libro speciale entenas la desegnojn de la internacia konkurso por infanoj kiun oni organizis pri tiu temo. Krome, ĝi entenas diversajn artikolojn rilatajn al la projekto de kunmemoro, kelkaj el kiuj estis prelegoj prezentitaj en la Hispana Esperanto-Kongreso, kiu tiujare okazis en la naskiĝurbo de Cervanto, Alcalá de Henares.

La libro estas tre altira. Mi ne estas objektiva, ĉar mi estas unu el la patroj, ne nur metafore, sed mi diras tion sincere, ĉar oni povas tre kontenti pri la fina rezulto. La mikso de desegnoj kaj tekstoj ja kongruas harmonie, tiamaniere ke ĝi povas fariĝi bela allogaĵo por prezentadoj de la lingvo, ekstere, kaj ankaŭ por elmontroj de hispana kulturo diversloke. Eĉ se la desegnoj kaj parto de la artikoloj (inkluzive de la mia) estas rete atingeblaj, la papera eldono estas degne havinda.

La ceteraj artikoloj kiujn entenas la publikigaĵo estas:

Kaj fine, mi ne forgesas tiujn zorgantajn pri la cetera laboro, kiu ofte estas la malplej elstarata (organizado, eldono, grafika aranĝo, ĉefpaĝa bildo, traduko, korektado): Ana, Lupe, Cristóbal, Jose, Antonio, Miguel, Darío kaj Alejandro, interalie. Oni faris bonan laboron.
Komentoj: Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.