3.12.06

 

Samtempaj kongresoj

Dum tiu ĉi pasinta semajno mi ree sentis la streson ĉeesti du samtempajn kongresojn... kaj ĉifoje ne temis pri esperantaj!

Jes, okazis du gravaj kongresoj en mia urbo, kiujn mi devis nepre ĉeesti. Unu estis profesia, kaj pri ĝi mi preferas ne rakonti tie ĉi. La alia tamen ja havis rilaton kun Esperanto.

Temis pri kongreso pri la hispana intercivitana milito. Ĝi estis organizita de la Ministerio pri Kulturo, kun la kunlaboro de la Universitato de Edukado je Distanco (UNED), kiel akademia pinto de la kunmemoroj de la 70-a datreveno de la komenco de la milito, kiu igis la hispanan Parlamenton deklari tiun ĉi la Jaro de la Historia Memoro. Pri tio ĉi mi jam skribis por kelkaj komunikiloj, kaj mi esperas ke baldaŭ mi povos montri ligon al pli longa klarigo.

Kiu estas la menciata rilato de tiu ĉi kongreso kun nia lingvo? Temas pri tio, ke la kongreso enhavis diversajn sciencajn sesiojn, en kiuj oni pritraktis diversajn aspektojn rilatajn al la milito. Por unu el tiuj ĉi, mi mem kaj Ulrich Lins proponis studon pri La utiligado de Esperanto dum la hispana intercivitana milito. Ĝi estis ekzamenita de la scienca komitato, kaj akceptita por publika prezentado. Tiu ĉi prezentado okazis pasintan mardon, la 28-an de novembro, ene de la fako Propagando kaj ĵurnalismo.

Lins kaj miPri la marŝo de la prezentado, vi povas legi raporton en Libera Folio, verkitan de Manolo Pancorbo. Tie vi povas trovi ankaŭ la tekston de la artikolo, tradukitan esperanten. Mi deziras aldoni ke mi estis tre kontenta ĝui la ĉeeston de Ulrich Lins mem, kiu havis la okazon vojaĝi al Madrido, danke al stipendio aljuĝita de la organizantoj. Estis granda plezuro kunhavi tiujn ĉi momentojn kun li.

Ankaŭ la prezentado havis kromajn rezulton interesajn por ni. Unue, ke la akademia medio sciu pri ni, kio ĝis nun apenaŭ okazis en la hispanlingva teritorio (ja io estas legebla en Katalunio kaj Balearoj kaj en Galegio). Mi havis la okazon plurfoje aŭskulti la tipan komenton: ho, kiel interese, ĉu tio plu ekzistas? Krome, mi faris kelkajn kontaktojn kun specifaj historiistoj interesitaj en tiu periodo. Ekzemple, kun organizanto de ekspozicio pri la liberecana movado, kie troviĝis panelo pri Esperanto, kaj kiun mi ne konis antaŭe. Ankaŭ kun familiano de sciencisto de komenco de pasinta jarcento, Luis Calandre, kiu rezultis esti pionira esperantisto. Nu, ni vidos kion ĉio ĉi rezultigas en la estonto.

La plej kortuŝan okazintaĵon dum la kongreso, kiun mi sukcesis partopreni, konsistigis la omaĝo al maljunaj historiistoj, kiuj antaŭ jardekoj ekverkis pri la periodo de la hispana respubliko kaj la milito. Pro la cirkonstancoj de la lando, nome, la diktatoreco tiam reganta, la historio dum la jaroj 40-aj kaj 50-aj estis ĉefe propagando. Nur aro de ĉefe eksterlandaj esploristoj kapablis kaj sukcesis en postaj jaroj ekkrei la sciencan historion. Nun tio ne plu estas la problemo, ĉar jam hispanaj profesiuloj pritraktas tiun periodon science kaj laŭfakte, sed dum longa periodo, se oni deziris koni la veron pri tiuj okazintaĵoj (en kaj ekster Hispanio), ne restis alia ebleco ol legi verkojn de ĉefe anglosaksaj profesoroj.

Historiaj historiistojLa omaĝo estis do meritita, kaj dum tiu vespero ni sukcesis ĝui la ĉeeston de (de maldekstre en la foto) Stanley G. Payne, Edward Malefakis, Gabriel Jackson, Ronald Fraser kaj Maryse Bertrand de Muñoz, kaj krome salutis aliaj ne povantaj ĉeesti, kiel Hugh Thomas, Bartolomé Bennassar kaj Raymond Carr.

Aparte de la danko kaj la kortuŝo, mi speciale deziras reliefigi kelkajn vortojn de la prezentanto de la omaĝo, la hispana profesoro José Álvarez Junco, kiu en sia dankesprimo speciale substrekis ke tiuj ĉi historiistoj inaŭguris ankaŭ alian manieron vidi Hispanion. En antaŭaj momentoj, la eksterlandaj vizitantoj vidis Hispanion, jen kiel la regnon de la obskurismo, la landon de la Inkvizicio kaj la nigraj roboj, la modelon de la religia fanatikeco, jen kiel la teritorion de la tipismo, de la toreadoroj kaj la montaraj banditoj, de la malpuraj gastejoj, tamen altiraj pro la elvoko pri praaj puraj tempoj. La novaj (jam ne tiel novaj) esploristoj kreis novan tradicion: la hispanismon kiel scienca metodo, kiu traktas tiun ĉi landon kiel ajnan alian, kiun oni devas studi sen antaŭjuĝoj.

Mi deziras tion apliki al Esperanto, ĉar mi vidas tre ofte ke en la nova retoriko kiu ŝajne majoritatas en la aktuala movado, oni multfoje emfazas la apartajn trajtojn de la landoj, nacioj kaj kulturoj, en maniero tre simila al tiu kiun uzis la romantikaj vizitantoj en Hispanion. Tiuj ĉi, el Prosper Mérimée aŭ Washington Irving, ĝis Ernest Hemingway, sukcesis krei bildon de Hispanio kiun eble oni ne devus taksi kiel intence negativa, sed kiun mi profunde malŝatas, ĉar ĝi estis la alibio kiun uzis tiuj tradiciaj tavoloj kies intereso estis konservi la malprogreson kaj la povorilatojn.

Mi timas ke por multaj defendantoj de la apartaj kulturoj, pli gravas la praaj bildoj kaj la tipismo ol la aspiroj de la lokanoj. En tiu senco, la citita profesoro (aŭtoro de rimarkinda historio pri la naskiĝo de la hispana naciismo en la 19-a jarcento) deklaris ke "tiuj ĉi grandaj hispanistoj faris grandan favoron al la historio de Hispanio, deŝirante pecon de historio el la kliŝoj". Estus paradokse se la adeptoj de movado por la proksimigo de la homoj preferu konservi la barierojn kaj la antaŭjuĝojn.


Komentoj: Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.