1.2.07

 

Esperanta "Le Diplo"

Unu el la plej seriozaj klopodoj entreprenitaj en la lastaj tagoj en ĵurnalismorilataj aferoj en nia lingvo estas la eldono de la versio de la konata franca revuo "Le Monde Diplomatique". Mi supozas ke vi jam konas ĝin, sed mi volonte rekomendas la legadon de la reta versio, kiun malgranda grupo sukcesas publikigi ĉiun monaton. Nu, por esti preciza, la baza instiganto estas nia nelacigebla kamarado Vilhelmo Lutermano, kies laboro estas certe publike agnoskinda.

Mi nun havis la eblon unuafoje kunlabori, per la traduko de peco originale hispanlingva. Temas pri artikolo de la ĉilia verkisto Luis Sepúlveda, pri la figuro de la ĵus forpasinta diktatoro Augusto Pinochet, kaj kiu estas legebla en jena paĝo (por kompare, la hispana versio troveblas tie ĉi, en retpaĝo kolektanta diversajn artikolojn de Sepúlveda).

Ne ekzistas multaj eblecoj legi profundajn politikajn analizojn en Esperanto, kaj eĉ se oni ne konsentas kun multaj artikoloj (aŭ ĝuste pro tio), estas ĝoje ke ni povas trovi aliajn vidpunktojn pri la aktualaĵoj, profundajn kaj pripensidajn. La eldono povas havi ankaŭ varbajn efikojn. Ne nur oni povas montri la retpaĝon, sed de tempo al tempo oni eldonas paperajn versiojn uzeblajn en renkontiĝoj aŭ ekspozicioj. Vi povas trovi printeblan ekzempleron en la paĝaro de Monda Asembleo Socia.

Mi esperas plu partopreni, kaj mi deziras fari alvokon al la tradukemuloj, speciale al la franclingvaj (sed ne nur, ĉar ankaŭ troviĝas originaloj alilingvaj), por helpi en la daŭrigo de tiu projekto. Se iu el la legantoj interesiĝas, oni povas peti aliĝon al la retforumo http://groups.yahoo.com/group/unesko-grupo/, aŭ skribu al mi kaj mi volonte perus la sinproponojn.


Komentoj: Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.