3.7.07

 

Du blogaj juveloj

En blogoj troveblas plej diverskvalita materialo, kaj ne ĉiam bona, por diri milde. Sed jen kaj jen kaŝiĝas juveloj. Mi ŝuldas ligojn al multaj bonaj blogoj en Esperanto, kelkajn el kiuj mi regule vizitas, kaj certe mi baldaŭ pagos tiun ŝuldon. Sed nun mi deziras atentigi pri nur du el ili. Pro du kialoj: unu cirkonstanca, ĉar ili antaŭnelonge (nelge, dirus iuj) dediĉis atenton al hispanlingva literaturo. La alia, ĉar temas pri du homoj kies aliaj retejoj troviĝas inter la plej klerigaj, informigaj kaj ĝuigaj el la esperanta retpanoramo.

Ralph Dumain enretigis tekstojn de Borges tradukitajn al Esperanto.
Ralph havas unu el la plej kompletan retpaĝon de kulturtema Esperanto: http://www.autodidactproject.org/.

Cezar havas diversloke tradukaĵojn de hispanlingvaj poetoj. Sed nun mi atentigas pri tri poemoj, tre diversaj, pri Donkiĥoto.
Cezar, kaj la klubo Kaparaco, havas aliajn retejojn, kun multege da bona poezio. Ekzemple:

Kiel dirite, multaj aliaj meritas mencion, sed tiuj ĉi du estas ĝenerale nemalhaveblaj.


Komentoj:
Kara Tonyo,

dankon pro la kmaradeca atentigo al niaj blogoj. Se tia prudenta ulo kiel vi donas tian komplimenton, mi rigardas tion kiel veran rekonon de nia blogo, tiaj komentoj estas cxe ni maloftaj. Pri via blogo mi diris jam, ke gxi estas bonega, malmultaj blogoj estas tiom interesaj kiel via, tute serioze... precipe plaĉas al mi, ke vi havas politikan opinion neoprtunisman, tio estas ankoraux pli malofta:)

Kamaradece, Cez!
 
Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.