2.9.07

 

Por esti bona patrioto, pli bone esti eksterlandano

Dum la lastaj monatoj koincidis en la ĵurnaloj du temoj, kiuj multe daŭris kaj kiuj, malgraŭ la tre malsamaj ĉefroluloj, havas unu komunan trajton: la rolon de eksterlandanoj kiel ardaj defandantoj de la patriotismo.

La unua estis la elekto de Nicolas Sarkozy kiel nova prezidento de la Franca Respubliko. La flanko kiu nun interesas min estas lia rilato al la franca nacieco. Kiel sciate, parto de lia kampanjo tre baziĝis pri la rolo de la eksterlandanoj en Francio, kaj ne mankis en multaj kazoj esprimoj ksenofobiaj celantaj flati la ekstremdekstrajn balotantojn. Sed ni ankaŭ memoru ke li mem havas fortajn eksterlandajn radikojn. Lia paĉjo naskiĝis en Hungario, kaj nur jam juna translokiĝis al Francio. La familio de lia panjo ankaŭ havas radikojn alilandajn, inter kiuj sefardajn (jud-hispanajn) el Saloniko. La edzino de Sarkozy, Cécilia, iam publike vantis ke ŝi havas eĉ ne unu guton da franca sango; interalie, ŝia praavo estas la hispana komponisto Isaac Albéniz, kaj do ŝi estas duaranga kuzo de la nuna madrida urbestro, Alberto Ruiz-Gallardón. Do, oni dekomence ne supozus ke Sarkozy estas la homo kiu farus tiajn deklarojn pri eksterlandanoj.

Alia kazo: dum pluraj semajnoj okupis ĉiujn ĉefpaĝojn de hispanaj gazetoj, kaj foje ankaŭ de alilandaj, la kazo de membro de la terorista organizaĵo ETA, kiu faris malsatstrikon por ke oni liberigu lin el malliberejo, dum la pafĉeso de ETA. Estis teĥnikaĵoj rilataj al la plenumo de la karcerkondamno, kaj li per tiu ago deziris rapidigi la procezon de liberigo kaj eble iel influi la intertraktojn inter lia bando kaj la hispana registaro. Finfine, li estis portempe enhospitaligita (eble iuj el vi vidis la foton en kiu montriĝis lia ekstrema maldikeco), sed post la rearmado de la bando kaj rekupero de sia sano, li estis reenkarcerigita. José Ignacio (Iñaki) de Juana Chaos estas unu el la plej konataj ETA-anoj, unu el la plej sangavidaj, kaj samtempe klaŭnecaj. Sed li havas ankoraŭ unu trajton: lia persona historio. Li naskiĝis en familio tute malproksima de la vaska naciismo (falangista paĉjo, panja familio plena de militistoj, fratino edzigita al filo de militisto murdita de ETA), kiuj nur post geedziĝo ekloĝis en Eŭskio. Liaj familinomoj perfekte montras fremdan devenon. Kaj li ne estas la nura: pluraj aliaj el la plejaj gvidantoj de ETA havas familiajn radikojn tute malproksimajn de Vaskio.

Estas multaj aliaj ĵusaj okazaĵoj similaj al tiuj ĉi. Jen la kazo de la venkinto de la belgaj balotoj, Yves Leterme, kiu triumfis danke al la ekspluatado de la flandaj naciistaj sentoj, sed kies patro estas valono kaj kies denaska lingvo estas la franca. La nuna ĉefgvidanto de la kataluna sendependismo estas laŭdevene aragonano. Antaŭ kelkaj jaroj pluraj elstaraj gvidantoj de la hispana plej dekstra partio portis ĝermanajn familinomojn. Kaj multaj aliaj ekzemploj abundas.

Eble iuj vidas en tio kontraŭdiron, sed ĝi perfekte kongruas kun la tezo kiun mi antaŭ iom de tempo tie ĉi eksponis: nome, ke la nacio ne estas io objektive ekzistanta, kaj ke oni perfekte povas elekti sian naciecon. Por naciistoj plej gravas havi unu (kaj nur unu) patrion; kiu estu ĝi, estas sekondara afero.

Sed tion plej bone ekplikis alia jam antaŭ kelkaj jaroj:

Kiam en mia junaĝo mi rimarkis, ke Napoleono estis efektive ne franco, sed korsikano, mi diris: kurioze. Poste, kiam mi konstatis, ke Hitler estis ne germano sed aŭstro, mi murmuris: interese. Kaj kiam aperis, ke la nacia poeto de Polujo, Adam Mickiewicz, estis ne polo, sed propre litovo aŭ “litvano”, mi kriis “Hja!” kaj tuj formulis mian teorion. Kaj mia teorio staris jene: Ĉiuj grandaj patriotoj estas fremduloj en la lando, kiun ili proklamas.(...)

Mi do esploris. Kaj mi trovis, ke Sandor Petőfi, la juna, flama poeto, kiu mortis batalante por la libereco de Hungarujo, estis fakte ne hungaro, sed serbo. Roberto Bruce (Brus), skota patrioto kaj reĝo, kiu frakasis la anglajn kohortojn apud Bannockburn en 1314, devenis mem de angla nobel-familio. La irlanda prezidanto De Valera, kiu bataladis arde kontraŭ la angloj kaj apenaŭ evitis ekzekuton, havis hispanan patron (kion afiŝas lia nomo) kaj irlandan patrinon, kaj naskiĝis en Novjorko: perfekta recepto por irlanda patrioto! Kaj la albana heroo Skanderbeg estis simila mikso, de serbo kaj islamano, kiu renegis ambaŭ aliĝojn por iri liberigi Albanujon de la turkoj - aŭ ĉu li ne venis de eĉ pli fore, nome el Skandinavio, kun nomo propre Skandeberg? (...)

Sed kio kaŭzis tiun fenomenon, ke ĉi bravaj patriotoj tute ne estis indiĝenoj de la koncernaj landoj? Vidu, miaj karaj, afero simpla de psikologio. La enmigrinto nome sentas sin nesekura en la nova medio, tial li volas alforĝi sin al la gastiga lando kun aparte firma fideleco. Kaj sekve li fariĝas eĉ pli arda kaj laŭta ol la ennaskitoj.

La citaĵo devenas el artikolo de Reto Rossetti, “Patriotismo” (represata en “Arto kaj naturo”, Hungara Esperanto-Asocio, Budapest, 1989).

Tamen, la figuro de Reto Rossetti, italsvisdevena anglo, pruvas ke la regulo havas esceptojn. Bonŝance.


Komentoj:
Iom parenteze en via tre interesa temo, pri familiaj kontrastoj: unu amiko mia (malfeliĉe mortinta nun) estis el italdevena nobela familio politike tre dekstrula, lia praonklo estis eĉ faŝista militkrimulo, kiu estris la musolinan armeon senditan en la hispanan internan militon de 1936! Sed li mem estis triamondisto kaj trockisto, kaj loĝis en eta ĉambra apartamento en malriĉa kvartalo de Parizo (sed plu havis bonajn rilatojn kun sia familio, kaj li viumis sian patrinon, mi aŭdis, kiel oni faras en bonedukitaj nobelaj familioj.

Pri la negermaneco de Hitlero. Mi foje legis, ke lia patro (unue, devus nomiĝi Hidler, Hitler rezultas de oficista miskribo!) estis eksteredza filo de junulino, kiu estis servistino ĉe iu juda kuracisto, la infano maskiĝis iom paste ke ŝi forlasis la postenon... Oni povas imagi aferojn! Estus, se eblas diri, komika.
 
Pri Sarkozi (kies vera nomo estu Sarköszi de Nagy-Bosca), kompreneble la manifestantaj senlegitimaĵaj enmigrintoj ne mankas rememori al li, ke li iom rapide forgesis esti li mem enmigrinto, kaj ke se Francio estus tiam tia, kia li volas ĝin nun, li neniam povintus resti ĉi tie!
Aŭ ĉu eble nur la malriĉulaj li ,kaj la similuloj, volas trakti tiel? ... (lia familio estis nobela) fakte la riĉaj Saudiaj emiroj ne estas malakceptitaj!
Ĉu tiu ksenofobia politoko de fortresa fermado de Europo malnataŭ nove Fer-Kurteno ne estas fakte forma de tiu malnova kaj bone konata "Klasbatalo"?
Ĉi tie franclingva artikolo pri tio:
http://deconstruire.babylone.over-blog.org/article-12506381.html
Les sans-papiers et l'évolution totalitariste du controle social -
 
Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.