21.10.07

 

Ipernity en Esperanto

Mi supozas ke en tiu ĉi momento jam ĉiuj pli-malpli legis aŭ alimaniere eksciis pri Ipernity. Temas pri socia reto, lanĉita de eŭropanoj, iom simila al aliaj retoj kiel Myspace, Facebook o Flickr (ĉefe al tiu ĉi lasta, kaj kelkaj ĝin nomas ties ĉi klono), kiuj venas el Usono.

La novaĵo estas ke oni nun lanĉis kelkajn lingvajn versiojn de la reto, kaj inter ili troviĝas en Esperanto. Jes, vi povas konstati ke ĉio estas en nia lingvo!

Tion reliefigis en Hispanio diversaj specialigitaj retoj kaj blogoj. Ekzemple, dosbit.com, softhoy.compcportal.info.

La reto de esperantistoj fulmrapide kreskis, kaj probable ĝi jam superpasis tiujn de la aliaj retoj kiujn mi antaŭe menciis.

Mi mem jam kreis mian paĝon. Ne estas multe tie, sed eble vin interesos kelkaj fotoj, iuj ĵusaj (bierumado de madridaj samideanoj), aliaj de antaŭ du monatoj (kun kelkaj pli konataj movadanoj, eĉ se la kvalito de la fotoj ne estas tiom bona), kaj fine du historiaj.

Nu, probable bona loko por trovi interesan grafikan materialon, kaj eble por renkontiĝi virtuale kun malproksimaj amikoj. Ni atendu la evoluon.


Komentoj:
Kiel oni plej facile trovu aliajn esperantistojn en Ipernity?
 
Vi povas vidi liston kaj metodojn en la paĝo de Paul Peeraerts
http://www.ipernity.com/home/14343

Ankaŭ rigardu en tiu ĉi grupo:
http://www.ipernity.com/group/esperantujo/network

Toño
 
Klarigoj por trovi Esperanto-parolantojn en Ipernity:
Kie estas tiuj Esperanto-parolantoj?
 
Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.