20.12.07

 

Kvazaŭ recenzo

Koincidis en la lastaj tagoj en la esperantaj libroservoj du libroj tre malsimilaj, kiujn mi volas rekomendi. Ili havas nur unu trajton komunan: ke iliaj aŭtoroj havas hispanan nomon, sed neniu estas hispano (aŭ ne ĉefe hispanoj: mi havas dubojn pri ilia ŝtataneco). Ambaŭ loĝas ekster Hispanio, kaj en ambaŭ kazoj tio ŝuldiĝas al la ŝtormo de la interna milito, eĉ se ilia vivo estas tute malsimila.

Mi traktos la du librojn tute aparte, ne nur pro la kompleta malsameco, sed ankaŭ ĉar alie la artikolo rezultiĝus tro longa, kaj mi jam diris en antaŭa mesaĝo ke estas fakto pruvita ke longajn blogojn malmultaj legas.

Mi komencu do per Alberto Fernández. Pri Rubén Gallegos, la alia aŭtoro, eble morgaŭ (se antaŭferiaj preparoj tion ne malhelpas)

Kalejdoskopa rememoro

Kiam mi lernis Esperanton, antaŭ preskaŭ 30 jaroj, tiam mi studis Fizikon, kaj tute nature interesiĝis pri libroj sciencaj verkitaj en la internacia lingvo. Mi trovis dezertan panoramon: apenaŭ ekzistis sciencaj verkoj, kaj des malpli sciencdisvastigaj libroj, tio, kion oni en kelkaj landoj nomas populara scienco (la situacio bedaŭrinde apenaŭ pliboniĝis poste).

Pri Fiziko nur unu libron mi trovis: “Senĝenaj dialogoj”, kaj la nomon de la aŭtoro tuj kaptis mian atenton: Alberto Fernández, tipe hispana nomo. Tamen, neniu el la pli veteranaj membroj de la valadolida klubo konis lin. La misteron parte solvis la postkovrilo de la libro (por esti pli preciza, la oreloj): lin la hispana milito portis al Belgio. Kiel mi poste sciis, li estis unu el la t.n. infanoj de la milito, evakuitaj dum la interbuĉado, kaj ne plu revenintaj al la naskiĝlando; unu el la plej frapaj kaj dramaj rezultoj de la batalo.

La libro estis superba. Alta klerigado, rakontata en flua lingvo. La nivelo povas esti iom tro alta por nesciencemuloj, kaj la dialoga formo ne al ĉiuj plaĉos, sed mi tre ŝatis ĝin. La volumo jam aĝas tridek ses jarojn, sed ankoraŭ estas trovebla en Libroservoj, kaj ĝia legado plu valoras la penon.

Nenion plian mi sciis pri Alberto dum multaj jaroj, ĝis kiam mi revigligis mian esperantumadon, inter alie en la SATeca movado. Tie mi trovis sub la sama subskribo de iu Alberto Fernández, interesegan artikolon kiu baldaŭ disvastiĝis en diversaj medioj: “La ideologia stumblo inter socialismo kaj (la) internacia lingvo”. Mi tradukis ĝin en la hispanan kaj pere de nia komuna amiko Jakvo Ŝram mi komencis mian rilaton kun li, kaj mi malkovris viglan homon kun ampleksaj interesiĝoj.

Mi ankaŭ havis tiel la okazon legi aliajn liajn kontribuojn, ĉefe la tradukojn Esperanten de diversaj artikoloj de la pacista belga revuo “Vrede”. Li sendis por la retejo de SAT-en-Hispanio artikolon “Kiam du kanajloj intertraktas...” (kaj mi esperas ke baldaŭ alvenos pliaj)

Kalejdoskopa rememoroĈiujn ĉi tekstojn, kaj kelkajn aliajn, ĉefe sciencajn kaj socie progresemajn, sed ankaŭ poeziajn, ni povas trovi nun en la ĵus aperinta libro. Ĝia nomo estas “Kalejdoskopa rememoro”, kaj ĝin eldonis Flandra Esperanto-Ligo (tamen kun kelkaj misoj).

La sciencaj artikoloj estas jam malnovaj, sed plu interesaj: unuj ĉar ili permesas rigardi kiel avancis la kono de la homaro. Aliaj gapige antaŭvidas jen multajn trajtojn de la nuna interreta kaj komputa aktualeco (“La komputila socio”, en 1971!), jen tendencojn de la genetiko (en la posta jaro), dum la revoj pri fuzio restas preskaŭ en la sama stato. Aliflanke, kun la politikaj artikoloj ne ĉiuj konsentos, sed mi certigas ke neniu ilin taksos frivolaj aŭ subnivelaj.

Aparte de fikciaj kaj priesperantaj libroj, restas kompare malmultaj libroj en nia lingvo kiuj pritraktas profundajn ne banalajn temojn en serioza maniero. Tiu ĉi estas samtempe altnivela kaj facile legebla. Mi varme ĝin rekomendas.


Komentoj:
Tre interesa blogero. Mi tre sxatas legi tiun libron. Cetere ne timu skribi longajn blogerojn. Mi legas ilin!
 
Mi legis la Dialogojn. Mi ne cxion komprenis, cxar mi ne estas scienculo, kaj konstatis, ke temas pri jam iom eksmodigita libro, sed sxatis la lingvon kaj la bazajn konojn kiujn mi povis lerni. Mi multe sxatis gxin. Ankaux mi rekomendas gxin ankoraux.
Kani.
 
Dankon pro la komentoj. Mia blogo pri Gallegos iom prokrastiĝos. Mi nun komencas miajn julajn feriojn, kaj probable ne trovos facilan aliron al reto (ĉu feliĉe?).

Do, mi profitas por deziri al ĉiuj feliĉan novan jaron! (eĉ se via kalendaro estas malsama)
 
¡Hola Toño!
Sólo desearte lo mejor para este año que recién hemos estrenado, he buscado como se escribía Feliz Año en esperanto,Gajan Kristnaskon,
pero creo que esto es feliz Navidad y Feliz año al tiempo, bueno no importa, mis mejores deseos para ti y tu familia, y que el esperanto vaya en aumento, y que donde no alcance tu lenguaje alcance el mío (el tango), lo importante es que la gente esté llena de buenos deseos y entendimiento.
Un abrazo. Campanita de Barzaires.
 
Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.