3.12.07

 

Nobel-premio por paco

Probable vi jam scias ke du svisaj parlamentanoj, Gisèle Ory kaj Francine John-Calame, proponis UEA-n kiel kandidaton por Nobel-Premio. Gratulon al la svisaj kolegoj kiuj tiel bone laboris por atingi tiun (ankoraŭ nur partan) sukceson.

Vi povas nun legi la novaĵon ankaŭ en la hispana kaj en pluraj aliaj lingvoj. Notu ke mankas pluraj gravaj lingvoj. Vi ankaŭ povas kontribui en la disvastigo de la novaĵo klakante en Meneame.net.

Ankaŭ konsulteblas artikoloj de Libera Folio pri tiu ĉi kaj antaŭaj provoj.

Nu, mi dubas ke la norvegaj parlamentanoj por asocio tiom malmulte reprezentata en amaskomunikiloj. Sed ni meritas tion multe pli ol aliaj iamaj premiitoj.


Komentoj:
Saluton, Tonyo!
Mi copiis kaj algluis en mia blogo vian interesan artikolon, ĉefe rilate al utilaj kunligoj. Krome mi tradukis en itala viajn vortojn kaj metis vian foton. Mi esperas ke vi ne estas kontraŭa, kaj mi pardonpetas ke mi faris tion sen via permeso.
Mi esperas ankaŭ ke miaj italaj geamikoj legus kaj esprimus ilian aprobon por tiu belega kaj gravega iniciativo. Dankon!
Amike,
Irnerio
http://fortikajxuloesperantablogo.blogspot.com/
 
Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.