4.12.07

 

Sennaciulo cenzurita, sed ne pro politiko

Sennaciulo originala"Sennaciulo", la gazeto de Sennacieca Asocio Tutmonda, dediĉis sian oktobran numeron al personoj kun handikapoj. Aperis interalie artikolo pri la blinduloj en Hispanio, redaktita de Pedro Zurita, esperantisto kiu havis gravajn postenojn en la internacia blindula (neesperantista) movado. Kaj ankaŭ alia pri junulino paralizita pro veturakcidento, kaj ŝia persona superiĝemo. Ŝi, en foto tre beleta, estis elektita por la frontpaĝo.

Sennaciulo en IránKaj vidu kiel ĝi alvenis al nia amiko amiko Reza, en Irano, iom ŝanĝite.

Mi pli-malpli sekvas la blogojn de diversaj iranaj amikoj: Beĉjo, Kontenta, Lumina, Fifio, Mahmud, kaj kelkaj pliaj en Ipernity, kaj estas konstateble ke la aferoj tie ne marŝas en bonan direkton.


Komentoj:
Mi memoras ke en Greklando, en 1971 (do dum la kolonela diktaturo), numero de la konata germana revuo Stern, en kies interno (NE sur la kovrilpaĝo!) aperis foto de viro nuda kun peniso videbla, estis aĉetebla kun blanka glubendo almetita por kovri la maldecaĵon. Mi tre scivolas pri tio, KIU ulo kaj en kia profesia funkcio malfermis ĉiun unuopan ekzempleron importitan en Greklandon, serĉis la koncernan paĝon kaj almetis la glubendon!
 
Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.