5.1.08

 

Blanko sur nigro

Antaŭ ses aŭ sep jaroj, mi iom hazarde trafis teledokumentan filmon, kiu neeviteble ŝokis kaj kortuŝis la aŭskultantojn (aŭ almenaŭ min). Ĝi pritraktis la vivovojon de rusa civitano, kun hispana deveno, kiu supervivis plenon de malfacilaĵoj. Severe handikapita, tiel ke li kapablis apenaŭ moviĝi pro cerba paralizo, li tamen montris elstaran inteligenton, kaj frapan humursenton. Forlasita en izolitaj orfejoj, foje en teruraj kondiĉoj, li tamen sukcesis elteni, disvolvi siajn kapablojn, kaj fine eskapi sian destinon por alfronti la eksteran mondon.

Lia nomo estis Rubén Gallego, kaj lia historio interesas per si mem. Post lia naskiĝo en Rusio, filo de hispanino kaj venezuela civitano, kaj konsiderante lian handikapon, la aŭtoritatoj kredigis la panjon ke li mortis, kaj oni lin sendis al speciala institucio. Sed li transvivis, kaj post dudek jaroj, en la ĝenerala malordo kaŭzita de la perestrojko, li forlasis la instituciojn, kaj danke al hispana televidprogramo, li sukcesis retrovi sian panjon, kiu tiam loĝis en Prago.foto de Rubén Gallego

Al la ĝeneralaj cirkonstancoj, unu detalo frapis min speciale: la rolo de la avo de Rubén. Tiu estis unu el la historiaj gvidantoj de la hispana Komunista Partio, Ignacio Gallego. Li estas sufiĉe konata en Hispanio inter homoj de mia generacio kaj de la antaŭa, ĉar li okupis gravajn postenojn en tiu partio, kiam tiu ĉi estis la piliero de la kontrŭfrankisma lukto (sed ne ĝenerala sekretario, kiel kelkaj referencoj en la reto informas). Li estis deputito en la unuaj demokratiaj balotoj post sia reveno el la rusia ekzilo, sed kelkajn jarojn poste li estris la tendencon de la partio pli kontraŭan al la tiama eŭrokomunismo, kaj pli favoran al la sovetaj regantoj; fine, en 1983 li skismis kaj prezidis novan partion, favoratan de la antaŭperestrojka soveta registaro. Tiun ĉi epizodo mi proksime vivis, kvankam en la alia parto de la tendaro. Mi eĉ memoras ke mi havis kontakton kun kultura asocio ligita al la partio, en kiu mi komencis lerni la rusan lingvon; tamen, la etoso de la grupo ne multe plaĉis al mi, kaj la spuroj de tiu epizodo limiĝas apenaŭ al la kono de la rusa alfabeto kaj de la frazo “Кто это?”.

Ignacio Gallego, la avo, estis reprezentanto de tiu generacio de malnovaj batalantoj, je kiu tre abundis la malnova komunista partio, kaj kiun tiam mi tre respektis. Elirintaj el tre modestaj familioj, foje analfabetaj, ili sukcesis leviĝi persone, akiri kulturon danke al propraj peno kaj iniciato, kaj obstine kontraŭbatali danĝeran politikan etoson defende al siaj idealoj. En la vojo, kelkaj el ili hardiĝis ĝis la punkto perdi parton de sia humaneco, kiel evidentiĝas en la kazo tie ĉi prezentita. Sed mi ne povas ne konsideri la personajn pasintajn cirkonstancojn kiam mi devas juĝi lian sintenon al la nepo, kaj tial des pli frapis min la elsendo de la filmo (kiu estis kontraste tiel homeca ke, ekzemple, ĝi taktoplene ne montris la finan personan renkonton inter Rubén kaj lia panjo).

La historion mi poste forgesis, kiel tiom ofte okazas, en tiu ĉi supersaturita mondo de novaĵoj kaj okazintaĵoj. Sed antaŭ unu jaro ĝin realvenigis al mia memoro artikolo en Esperanto: Kalle Kniivilä skribis en sia blogo pri libro verkita de Rubén en la rusa lingvo, rakontis pri sia volonto traduki ĝin en Esperanton, kaj aperigis la unuajn ĉapitrojn. Mi denove estis ravita, sekvis kaj kuraĝigis la klopodojn de Kalle, kaj dume faris ion pli praktikan: legis la libron mem en la hispana.

Blanko sur nigroLa verko titoliĝas “Blanko sur nigro", kaj en karakteriza stilo, literature brila kaj enhave sincera, bildigas liajn suferojn kaj liajn klopodojn. Sed ne plorige nek malespere. Kontraŭe, ĝi montras tiel grandan alkroĉiĝon al la vivo, tian teneran elmontron, kun humursento kaj sen leciondonado, ke ĝi fariĝas des pli efika alvoko al vivoĝuo. Tiun sintenon mi legis ankaŭ en aliaj libroj traktantaj aliajn terurajn aferojn, kiel la Holokaŭston, kaj ankoraŭ impresas min.

Feliĉe la klopodoj de Kalle sukcesis, kaj nun la traduko estas publikigita en Esperanto, fare de Mondial kaj aĉetebla en la kutimaj libroservoj. Mi ankoraŭ ne legis ĝin en la esperanta traduko, kaj tial ne atendu konvencian recenzon, sed leginte la hispanan version kaj la unuan ĉapitron de la esperanta, mi certas ke la aĉetantoj ne seniluziiĝos, kaj trafos libron kiu igos ilin plivalorigi sian propran vivon.


Komentoj: Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.