31.1.08

 

Kiam la nekrologon faras amiko

Kiaj tagoj! Jam finiĝas januaro, kaj ni esperu ke tiel haltu la mortiga efiko de tiuj ĉi lastaj tagoj: Claude Piron, Don Harlow. Mi mem iom korespondis kun ambaŭ, kaj tre aprezas ilin kaj ilian verkon. Oni povas viziti la retajn memorlokojn starigitajn por ili omaĝi: 1 kaj 2.

Mi mem faris mian malgrandan omaĝeton al ambaŭ: 1, 2, 3 kaj 4.

Kaj ni jam komencis trovi merititajn nekrologojn en diversaj revuoj.

Permesu tamen ke mi konduku vian atenton al alia nekrologo, kiu aperis en la decembra numero de “Esperanto” (se vi ne havas aliron al la gazeto, aŭskultu la tekston en la aŭstralia radio 3ZZZ). Temas pri artikolo de István Ertl pri Marvin Stanley. Ne temas pri la kutima nekrologo en la malantaŭaj paĝoj de la revuo, nek pri longa omaĝo al gravulo, sed pri persona memoraĵo farita de amiko.

Mi aparte ĝojas ke la celato estis homo modesta kaj laborema, ĉar ankaŭ pri tio mi konsentas kun István ke pri homoj kun multaj postenoj (kiaj mi...) oni sufiĉe skribas, kaj dume estas aliaj kiuj faras multe pli modestan kaj malbruan laboron, kaj kies nomon eble ni forgesas.

Kaj leginte tiun ĉi nekrologon, kaj la unuajn respondojn en la memortabuloj de Claude kaj Don, min kaptis la sento kiun mi jam unufoje spertis ĉe aliaj similaj okazoj: ke la memoro kiun vi postlasas ĉe la viaj jam pravigas la vivon. Kaj ke ne necesas Ĉielo se amiko verkas pri vi sinceran nekrologon.


Komentoj:
Legante nekrologon mi ofte demandas min ĉu la mortinto dum sia vivo perceptis la estimon, amikecon aŭ amon esprimatan en la nekrologo?

Maria Sandelin
 
Maria: Kiel trafa kaj malfacilan demandon vi levis! Kiel malĝoje estas resti kun la penso: "Mi estus devinta esprimi tion kiam li/ŝi ankoraŭ vivis"
 
Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.