29.2.08

 

Ĉu ne ĉiuj parolas mian lingvon?

Amuza okazaĵo, kiu denove pruvas ke parolantoj de grandaj lingvoj (ne nur la angla) tre ofte eĉ ne konscias ke ilia lingvo ne estas senpere komprenebla, ke ekzistas lingvaj baroj, kaj ke oni ne povas esperi ke la ceteraj nepre adaptiĝos al iliaj bezonoj.

Aliĝanto al malavara movado, kiu celas alternativan vivmanieron, senmonan, decidas fari vojaĝon el Britio al Hindujo, sen logistika helpo, konfidante en la helpo de la loĝantoj de la trapasataj landoj.

Kaj ĵus post la forlaso de la lando li devas ĉesi la aventuron, ĉar oni ne komprenas lin!

Se la rakonto ne aperus en la BBC, oni eĉ povus pensi pri urblegendo. Se ne, ŝajnas ke li eĉ ne pensis ke tio povus okazi.

Sed, bonvole, vi estus povinta elturniĝi per Esperanto (en la tornistro)!


Komentoj:
Post unu jaro kiam li estos rondirinta brition kaj la francan parolos, kaj denove provos; kiu okazos kiam li atingos svislandon kaj germanion?
 
Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.