13.5.08

 

Traduki sciencon

Mi jam prenis la decidon: mi ne plu legos tradukitajn verkojn pri scienco, se mi eĉ nur proksimume kapablas legi la originalan lingvon kaj sukcesas akiri la originalan verkon.

Mi jam laciĝis legi malbonajn tradukojn, kaj preferas fari miajn proprajn erarojn. Mi precizigas ke mi parolas pri la verkoj tradukitaj en mian lingvon, la hispanan, kaj pri fakaj tekstoj, ne nur pri pura scienco, sed ankaŭ pri historio, sociologio aŭ similaj fakoj.

Re kaj re oni trovas la saman problemon: vi povas tuj diveni kiun specialiĝon havas la tradukisto. Povas okazi jen ke la tradukon faris profesiulo filologia, do bona tradukanto, kiu nenion scias pri la specifa scienca fako kiun li versias. Aŭ oni taskis tion al scienculo kiu faras travideblajn lingvajn erarojn.

Por montri ekzemplojn de la unua kazo, mi ne malofte trovas bizarajn tradukojn de io tiel komuna kiel la ĥemiaj elementoj, inter kiuj foje eĉ amuze videblas konfuzo inter silicio kaj silikono. La duan kazon oni vidas kiam oni legas la vortojn “actual” aŭ “eventual” en la senco anglalingva, kiu tute ne koincidas kun la hispana aŭ la esperanta.

En mia hispanlingva blogo mi donis kelkajn pliajn ekzemplojn, kaj specife mi koncentriĝis en unu kiu igis min preni la supre menciitan decidon, kaj kiu eble surprizigos vin: la eraroj en la traduko de nombroj.

Traduki nombrojn

Jes, foje necesas traduki nombrojn. Ne nur konverti ilin, kiam temas pri malsamaj unuoj, sed adapti la rezulton al la kutimoj de la celita lingvo. Por denove montri ekzemplon: oni povas diveni la lingvon en kiu estis unue verkita la lasta libro pri esplorado de la profesoro Felipe Fernández-Armesto. Malgraŭ la nomo de la aŭtoro, ne temas pri la hispana, sed pri la angla. Kaj tio ĉar en la hispana versio aperas tre ofte esprimoj kiel “li trairis 16.000 kilometrojn”, aŭ “li mezuris preskaŭ 3.200 kilometrojn da marbordo”, aŭ ili “antaŭeniris en fronto ĉirkaŭ 160 kilometrojn larĝa”. Neniu iam parolas pri “ĉirkaŭ 160 kilometroj”. La konverto de “100 mejloj” ja estas “160 kilometroj”, sed la vera traduko de “ĉirkaŭ 100 mejloj” pli proksimas al “ĉirkaŭ 150 kilometroj”.

Tion ĉi malofte konscias beletraj tradukistoj, kiuj pli emas al la adorado de la ekzaktaj ciferoj, dum sciencistoj pli konscias ke tro da decimaloj povas riveli misgvidan precizecon. Fakte, mi rekomendas atenti la troan ĉeeston de obloj de la nombro 1,6 en ĵurnalistaj tekstoj, kiel spuro ke la fonto de la informo estas anglosaksa (ekzemple, la usonaj trupoj en milita novaĵo).

Atentu: mi ne deziras kulpigi la tradukistojn, kiuj plejofte estas bonaj profesiuloj en sia kampo. La kulpon en tiu ĉi kazo devas surporti la eldonejoj, kiuj ne konscias ke por traduki fakajn verkojn, kontraste al beletraj, necesas du lertecoj, tre malofte troveblaj en la sama persono: la filologia kaj la fakscienca. Do, necesus almenaŭ du profesiuloj, unu por traduki kaj alia por revizii.

Mi ja multe spertis la malfacilaĵojn en la tradukado, kiam mi mem klopodis praktiki tiun ĉi arton. Eĉ pli, kiam mi verkas tiujn ĉi tekstojn en du lingvoj en miaj du blogoj, mi ofte pensas ke bona observanto kapablus diveni kiu estis la unua versio kaj kiu estis la adaptita. Pro tio tiom necesas fari postan reviziadon en la esperantaj tradukoj. Kaj tie ĉi mi jam ne parolas nur pri faksciencaj libroj.

Mia plejŝatata traduka eraro

La tragedia de la luna, de AsimovMi volas fini per mia favorita traduka eraro, kiu ja venas el libro pri scienco, sed kiu havas alian tute malsimilan karakteron: ĝi forgesis la oran regulon, ke oni ne tradukas vortojn sed ideojn. Kaj tio kondukas al eraro ne de vorto aŭ frazo, sed de tuta artikolo.

Temas pri malnova traduko en la hispanan de libro de Isaac Asimov, “La tragedio de la luno” kaj specife de unu ĝia artikolo: “Perdita en la ne-tradukado”. En ĝi Asimov traktas la biblian libron de Rut, kaj asertas ke la nunaj legantoj apenaŭ vere komprenas ĝin, ĉar en la Biblio oni mencias ke Rut estis moabidino, kio nun nenio signifas por ni. Same okazas en la parabolo pri la bona samariano: ni jam supozas ke ĉiuj samarianoj estis bonaj kaj helpemaj. Tial, Asimov sugestas ke oni traduku moabidon aŭ samarianon per nigrulo, kaj nur tiel oni povos kapti la veran signifon de la bibliaj rakontoj.

Nu, por la hispanoj de la 70-aj jaroj, kiam la libro estis tradukita, la vorto nigrulo surportis preskaŭ la saman efekton kiel moabidosamariano (nuntempe mi ne estas same certa). Tamen, se oni estus uzinta la vorton cigano, oni certe komprenus pli bone la vortojn de Asimov. La tradukisto ne komprenis la sencon, kaj la kerno de la artikolo perdiĝis en la ne-tradukado!


Komentoj:
Kio estas la principo en la hispana? Ĉu ke oni rondigas la nombron ĝis la plej proksima duoncento?

Tio interesis min, do mi enketis rete kaj trovis ekzemplojn kiel "aproximadamente 135 kilómetros", "470 aproximadamente kilómetros", "aproximadamente 15 kilómetros"...

Kion mi pretervidas?

Ken
 
Responde al Ken:

Ne temas pri ia malsama principo pri rond-nombrado en la hispana. Mi klopodos klarigi.

Kiam oni diras "proksimume je 135 km-oj" ǵia implicita minuma precizeco estas pli-malpli 5 km-oj, ĉar oni penis diri ĝis la 3a cifero, kiu krome estas "5". Do, se la vera distanco estus 137 km-oj neniu povus aserti ke la dirinto minustroigis. Se la vera distanco estus 120 km-oj, la aserto estas iomete troiga ĉar ĝi superverŝas la atendatan suban limon.

Kiam oni diras "ĉirkaŭ 100 mejloj" la implicita precizeco estas pli vasta kaj, krome, necerta; depende de la propra kulturo, oni fiksus la precizecon de la nombro. Ni diru ke pli-malpli 50 mejloj estas precizeco kiujn multaj subkomprenos.

Do, se oni tradukas "ĉirkaŭ 100 mejloj" al "ĉirkaŭ 160 km-oj", jes la leganto subkomprenas malprecizan nombron je... 10 km-oj (pluse aŭ minuse) da akurateco! Tial, multe pli preciza ol la originalo.

Se estus skribita poste la vera cifero (ekz., alia rolulo diras "jes, li iras ĉiusemajne, per sia ŝipo, la 71 mejlojn inter la insulo Kostemulta kaj la insulo Barataria"), la originalo estus kongrua. Sed la traduko ("114 km-ojn") estus sub la nombro kiun la leganto atendas (minumume 150 km-oj, kaj maksimume 170 km-oj).

Tio êc povus havi implicojn en la dramo: ekz., se la ĉefrolulo, kiu eldiras "ĉirkaŭ 100 mejloj", estas suspektata je mensogulo, tiu posta eldiro de alia rolulo povas firmigi tiun impreson al la legando de la traduko, sed ne al la leganto de la originalo.

Tamen la propono de Tonyo estas same malpreciza kiel la originalo: per "ĉirkaŭ 150 km-oj" oni subkomprenas distancon pli longan ol 100 km-oj kaj pli mallongan ol 200 km-oj, tute kongrue kun la originalo.
 
Mi nenion aldonu al la komento de Manolo. Perfekte! :-)

Eble estas aparta trajto de fizikistoj ke oni enkapigis al ni la neceson ĉiam mencii la neprecizecon de la ciferoj donataj en sciencaj tekstoj. Tio havas la sekvon, ne ĉiam kompreneblan por nesciencistoj, ke ni multe pli bone taksas la asertojn en kiuj oni emfazas la malprecizecon de la mezurado, ol tiuj en kiuj la precizeco aspektas granda sed ne estas pruvita.

Tio alportas paradokson: homoj emas kredi ke "se la scienco diras ion, tio estas ĝusta kaj ekzakta", dum sciencistoj pli emas konscii ke se io estas prezentata kiel tute ĝusta kaj ekzakta, tre probable temas pri ĵurnalista misprezentado aŭ simple pri pseŭdoscienco.

(Eble mi iom tro simpligis, kaj tio bezonus pli longan argumentadon, sed eble en iu estonta blogo)
 
Ne ekzistas "la" traduko de "ĉirkaŭ 100 mejloj". Necesas eltrovi la veran precizecon, konsultante la aŭtoron, aliajn fontojn, ktp. Eble la aŭtoro sciis, ke la vera distanco estis inter 98,9 kaj 99,7 mejloj. En tiu okazo, la traduko "ĉirkaŭ 160 km" estus tute bona.

Cetere, vi certe jam scias, ke ekzistas almenaŭ tri specoj de mejlo uzataj en la hodiaŭa mondo: unu estas precize 1609344 mm, unu estas proksimume 1609347 mm, kaj unu estas la marmejlo, precize 1852 m.

Bonŝance la metro estas bone difinita, malkiel la kilogramo, kies valoro mezureble ŝanĝiĝis lastatempe, kio estas tre konfuza. Aŭ ĉu oni jam solvis tiun problemon?
 
Kion vi opinias pri jena frazo, el la Esperanta Vikipedio, kapvorto Aŭstroj: “Pli precize etne aŭstroj en Aŭstrio estas ĉirkaŭ 91.1% tio estas ĉirkaŭ 7,463,714 en la jaro 2000.”? (Oni povas certe diskuti la uzon de komoj kaj punktoj kaj la nocion “etna aŭstro”, sed mi celas tiun “ĉirkaŭ 7,463,714”.)
 
Por Mustelo:

Estas du ebloj:

1a) La ĵurnalisto prenis sian diplomiĝon per lotumado. Tiel ke, li/ŝi prenis la ciferon 91,1% el iu ajn fonto sed, ne fidante de la fonto, li/ŝi preferis ne "riski" uzante la vorton "ĉirkaŭ", kiu estas tute fuŝa se uzata por tiu celo.

2a) La ĵurnalisto vere celis diri "ĉirkaŭ 91,1%". Do temas pri kvanto nedifinita inter 91,05% kaj 91,15%. Kiam li/ŝi transformas al vera loĝantaro, li/ŝi ne "rajtas" doni numeron kun pli da precizeco ol la procento.

Do, la ĝusta numero por la loĝantaro implikita en la novaĵo estas "ĉirkaŭ 7,463,500", kiu implicite enhavas saman precizecon ol 91,1%.

En tiu 2a supozo, la ĵurnalisto kondutis kiel science malklera homo, samkiel la tradukisto pri kiu parolis Tonyo.
 
Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.