2.7.08

 

Profesieco (dua parto)

Kiel daŭrigo de la antaŭhieraŭa artikolo, mi volas pritrakti du pliajn aspektojn kiuj ja diferencas la esperantan movadon disde la entreprenoj. Tiujn ĉi du ni ja devus pli atenti, kaj ni devus lerni, se ni volas esti profesiecaj.

(Mi klarigu tuj en la komenco ke mi ne intencas doni lecionojn, ĉar mi diras tion ĉi ankaŭ al mi mem: kiel mi diris en la antaŭa teksto, mi laboras en privata entrepreno, sed mi ne konsideras min bona mastrumanto)

La unua trajto de profesieca aktivado estas la respondeco. En la entreprenoj ekzistas hierarkioj, kaj aŭtoritato. La eco de tiuj ĉi du konceptoj ŝanĝiĝadis en la lastaj tempoj, kaj en multaj nuntempaj firmaoj la aŭtoritato ne montriĝas en la trudo kaj ordono. Sed klaras ĉiukaze kiu devas decidi en kazo de konflikto aŭ malkonkordo. En nia movado tio ne okazas, neniam okazos kaj probable eĉ ne devas okazi.

Sed tio ne signifas ke ni ne devus strebi al la fiksado de respondecoj. Kiu devas zorgi pri kio, kaj kiu devas ekspliki kion oni faris kaj kion ne, kiuj estis la atingoj kaj la eraroj. Kiu kunordigas difinitan agadon, kiu faru kion, kun kiuj rimedoj kaj en kioma tempo.

Ni estas anarĥiema movado, kun manko de skipa spirito, kaj timo doni kaj ricevi organizajn respondecojn.

Tio probable neeviteblas: ni estas ĉefe volontula movado, sen klara hierarkio, formita el homoj kun multaj aliaj devoj, profesiaj kaj familiaj. Sed kiam oni parolas pri manko de profesieco, tiu estas la plej grava punkto kiun ni devus atenti. Mi ripetas: tio eble estas neevitebla, sed se iam vi plendas pro manko de profesieco, demandu al vi mem ĉu vi pretas subiĝi al la disciplino de skipa laboro.

La dua trajto de profesieca laboro kiu mankas ĉe ni estas la mezurado de celoj. La plenumado de la celo de entrepreno baziĝas sur objektivaj nombroj. Oni malofte taksas vian agadon per eteraj konceptoj kiel “mi faris kion mi povis”, aŭ “mi semis kaj iam alvenos la rikolto”.

Ŝajnas al mi ke la esperanta movado nun ne plu havas klarajn celojn, kaj krome ne scias kiel mezuri ilin. Kaj ankaŭ en la pli konkretaj aktivadoj ni tre malofte mezuras ilian efikon. Ni ne scias kioman interesiĝon per iu agado ni sukcesis atingi, aŭ kiomajn lernantojn ni altiris, aŭ kiomajn esperantistojn (mezurite per objektiva kriterio) ni kreis.

Por doni pintan ekzemplon: Ni konsideras malbenita la plej oftan demandon kiun oni faras al ni: “kiom da homoj parolas Esperanton en la mondo?” Kompreneble, mi scias kiel malfacile estas estas tion kalkuli, kaj mi mem foje donis svagajn respondojn en publikaj intervjuoj. Sed mi konvinkiĝis ke la demando tute sencas, kaj ke ni devus havi manieron respondi ĝin, sen doni la impreson ke ni eskapas la veron.

Same, ni devus havi konkretajn mezurilojn por aliaj variabloj kiujn oni demandos al ni: kiom da esperantistoj ekzistas en nia lando/regiono/urbo, kiom da anoj havas nia asocio, kiom da libroj/diskoj oni eldonas aŭ vendas.

Sed plej grave el profesieca vidpunkto: ni devas havi klarajn celojn pri tio sur kiujn el tiuj variabloj ni deziras influi, kion ni deziras atingi, kiel ni povas tion mezuri, kaj kiel ni kontrolos ĉu kaj kiel ni tion sukcesis aŭ ne.

Kiel oni diras en profesia mastrumado: “kio ne estas kontoj, tio estas rakontoj”.


Komentoj:
Nu, se neniu alia komentos, mi komentos (de ekstere kaj el iom persona starpunkto).

(i) Ankaŭ laŭ mi la nuntempaj specifaj celoj de UEA ne estas klaraj. Mi supozas, ke komuna celo de ĉia E-organizaĵo estas minimume pliigi la nombron de E-istoj (kaj espereble ne forpeli tiom, kiom oni allogas). Ĉar necesas iel kompensi la formortadon.

(ii) La koncepto 'profesieco' en E-o ŝajne havas iom malsaman signifon, ol en iuj etnolingvoj. En E-o ĝi ŝajne signifas pli-malpli la samon, kiel 'metio'; laŭ NPIV-a ekzemplo, Zamenhof nomis fiŝkaptadon profesio. Tute bone; kompreneble ni ne volas esti elitistoj... Sed en tiu senco plej multaj E-istoj verŝajne jam estas profesiuloj, escepte de la senlaboruloj.

Laŭ iom pli "klasika" signifo (vi eble dirus "liberalaj profesioj"), profesiulo estas homo, kiu sisteme studis ion post la kutimaj universitataj jaroj: medicinon, belartojn, sciencon, juron, instruadon k.s. Tiun signifon mi ĉiam komprenis en la plendo, ke al la E-komunumo mankas profesieco.

Ne temas pri manko de profesiaj homoj. Tiujn ni havas. Sed laŭ mi la profesiuloj inter ni ne serioze ligas siajn profesiojn al sia E-ismo. La lingvistiko estas la ekzemplo, kiun mi plej bone konas. Lingvistoj nun okupas gravajn kaj influajn oficojn en organizita E-ujo, sed kun raraj esceptoj, ili silentas pri E-aj lingvistikaj temoj, eĉ pri elementaj aferoj. Mi ne scias kial.

Ken
 
La difino de PIV ja kongruas kun la senco kiun la vorto "profesión" aŭ "profesional" havas en la hispana. Profesieca estas iel la kontraŭo al diletanta, kaj tion mi komprenas kiam homoj parolas pri profesieco: ili volas ke la homoj agu kvazaŭ temus pri laborado, ĉefe en privata entrepreno.

Nu, tio estus bone, almenaŭ rilate al la ceteraj kaj ne al si mem. Sed mi ankaŭ volis malmitigi la profesiecon de la privata sektoro, kaj atentigi ke tiu celo estas iom nerealisma.

Pri via lasta komento vi tute pravas: nek Kalocsay verkis ion pri medicino, nek Schwartz pri financoj. Post nia profesieca aktivado aliloke, multaj el ni serĉas en Esperanto ion nerilatan al la laboro.
 
Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.