9.9.08

 

Falsaj amikoj

En mia teksto pri malbonaj sciencaj tradukoj, mi menciis kelkajn kazojn de falsaj amikoj, tiuj vortoj kiuj tre similas en diversaj lingvoj, sed kiuj havas tre malsimilan signifon. Mi planis iam verki pri tiu ĉi temo, kiu multe fascinas min el kiam mi faris iun malbonan tradukon infanaĝe.

Sed mia amiko Belgabirdo antaŭis min, kaj faris interesan kompilon en sia ipernitia blogo. Legu ne nur liajn ekzemplojn, sed ankaŭ la sugestojn aldonitajn de la komentantoj.

Ekzemple, burro, kiu signifas azenon en la hispana, kaj buteron en la itala. Aŭ constipado, kiu signifas malvarmumon en la hispana, dum la similaj vortoj en aliaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto, celas mallakson, kio ofte kondukas al amuzaj anekdotoj ĉe vojaĝantaj hispanlingvanoj.

Eblas eĉ fari per tiaj vortoj tute ridigan longan tekston, kaj mi rekomendas ke vi ĵetu rigardon en la germanan “Kara papo kaj mamo”.

Sed la plej amuzan ekzemplon mi trovis en unu el la komentoj al la artikolo de Belgabirdo: ŝajne iu brazila komencanto volis peti al aliaj “Restu (fique) ĉi tie kaj faru vicon (fila)”, sed li diris: “Fiku ĉi tie kaj faru filon!”.

Tiu ja estis falsa amiko!


Komentoj:
mi, hispanparolanto, kiam infano ĉiam ridas aŭskultante "spagheti al burro" pensante pri azeno...
 

Mi tre ŝatas vian interesan artikolon kaj tio kuraĝigis min skribi pri ŝajna temo: Perfida amiko.

Dankon!

Amike,

Viktoro
 

Publicar un comentario en la entrada / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.