26.10.08

 

Ĉu dek minutoj estas tro?

Ŝajnas ke homoj hastemas, kaj 10 minutoj estas tro longa tempo por filmeto. Tiu estas la limo de Youtube, kaj povas ja okazi ke ĝuste ĉe 10 minutoj oni tranĉas la plej bonan. Tion suferis sekva filmo, kiu entenas antaŭlongan intervjuon en andaluzia televida programo. La intervjuitoj estis Ana Manero, kaj la poeto Miguel Fernández, la tradukisto de Federico García Lorca al Esperanto, kaj genia verkisto. Ĉe la fino de la intervjuo, Miguel montras alian sian faceton: li kantas komponaĵon de tiu aŭtoro, la zorongo.



Okazas subita tranĉo ĝuste en la plej bona momento. Sed nun ne plu estas problemo. Alia Miguel (Liven Dek, ankaŭ konata tradukisto kaj aŭtoro) enretigis la ĝustan pecon. Jen ĝi, por via gapĝuo.


Komentoj:
mi tre ŝatis ĉi videon, estas bone ke esperanto aperos televide por ke homoj ĝin konas. Ankoraŭ multaj pensas ke ĝi ne plu ekzistas. Mi ĉiam diskutas pri la helpo de la lingvo kun miaj amikoj. Ĉu certe iam esperanto estos pontolingvo por ĉiuj? Espereble jes... sed en ĉi mondo la manko da mono estas grava problemo :( kaj esperantistoj ne riĉas.
 

Publicar un comentario en la entrada / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.