20.1.09

 

Tibor Sekelj, traduko de la semajno en Wikipedia

Inter la projektoj de la Wikipedia ekzistas unu rilata al ĉiuj ties lingvaj versioj, nomata “Traduko de la semajno”, en kiu oni elektas unu artikolon interesan, sed ekzistantan nur en unu aŭ malmultaj Vikipedioj, kaj oni proponas la tradukon al kiom eble plej multe da lingvoj, kaj la verkadon de la koncerna artikolo en ties versioj.

La elektita por tiu ĉi semajno estas artikolo pri esperantisto: la aventurulo kaj verkisto Tibor Sekelj.

Ĝi ŝajnas al mi interesa, ĉar li estis sufiĉe altira personeco. Kaj krome ĝi donas videblecon al la homo kaj la lingvo. Do, mi invitas vin uzi la esperantan artikolon por krei aŭ plibonigi la nacilingvan version. Eble ne necesas ke vi kopiu ĝin kompleta, kaj ekzemple oni povas resumi la liston de liaj librojn; krome, vi povas uzi aliajn versiojn, kiel la franca kaj hispana, kiuj estas relative bonkvalitaj. Jen do bona ŝanco por lerni kiel redakti tekstojn en Vikipedio, kaj eble tio donos al vi la kuraĝon plibonigi aliajn rilatajn al Esperanto en via propra lingvo.

Ah, kaj se vi estas sufiĉe nova esperantisto, jen alia invito: al la legado de la libroj de Tibor Sekelj. Lia stilo estas tre klara, kaj la aventuroj ankoraŭ interesaj post tiom da jaroj. Kaj oni ne perdos la memoron de tiu granda mondvojaĝanto kaj mondcivitano.


Komentoj:
Porinforme.
La libro "Kumeuxauxa, la filo de la gxangalo" estis tradukita japanen de esperantisto TAKASUGI Icxirou, desegnita de ilustristo MATSUOKA Tatsuhide, eldonita en 1983 kun la titolo "Gxangala knabo" de "Fukuinkan Shoten", fama eldonejo por infanlibroj, kie laboris esperantisto HUKUNAGA Makiko.
 

Publicar un comentario en la entrada / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.