Poezio de Al-Andalus
Moasaho de As-Sustari
Jen la lum' de l' bona vojo
brilis por mi en la koro.
Ŝprucis suno el konceptoj,
kaj la lum' el perfekteco,
vibris en mi
kiel vero
kun intenso kaj fervoro.
Jen la lum' de l' bona vojo
brilis por mi en la koro.
Mi aspiras l' Amatinon.
Li dorlotis min plej plaĉa,
metis min
survoje ama
laŭ mia sentiva volo.
Jen la lum' de l' bona vojo
brilis por mi en la koro.
Zegelo de al-Malik ibn Quzmän
La zegelon, grandtrezoron,
elpurigis mi je nodoj.
El zegelo senesprima,
faris mi alian brilan,
kiel orjuvel'
fascina
riĉa pri sonorparoloj.
La zegelon, grandtrezoron,
elpurigis mi je nodoj.
Kiom belas ĉi zegelo!
Kiel ĉarmas ĝia teksto!
Loge
sonas en orelo
freŝa stilo kaj dolĉ-vortoj.
La zegelon, grand-trezoron,
elpurigis mi je nodoj.
De l' zegel', sultano mita,
mi fariĝis plengenia,
dum zegelo mia
brilas,
la ceteraj kaŝas honton!
La zegelon,
grandtrezoron,
elpurigis mi je nodoj.
Verkoj de la poezio de la tempo de la araba okupado de la Ibera Duoninsulo.
Traduko al Esperanto kaj komentaro farita de Antonio Marco Botella.