22.6.05

 

Ni duafoje rakontis

Dum pasinta semajnfino ni denove prezentis rakonton en Esperanto en la kastilia urbo de Guadalaĥaro. La Maratono de Rakontoj celebris sian 14jaran elmontron, kaj kiel rea elmontro de la monda kultura diverseco, oni prezentis diversajn rakontaĵojn en sia origina lingvo.

Kiel pasintjare, inter tiuj ĉi denove troviĝis la internacia lingvo. Se en la 13a maratono, oni elektis unu rakonton, kiun oni prezentis en tre diversaj lingvoj kaj esprimmanieroj, en tiu ĉi jaro ĉiu lingvo elektis specimenon de sia tradicio. En la esperanta kazo, ni elektis pecon kun rilato al la lingvo mem, nome "La milito de la ĉapeloj", de la verkisto Louis Beaucaire, en kiu rolas la ĉapelitaj, la neĉapelitaj kaj eĉ aliaj literoj. Certe esperantistoj konas (aŭ almenaŭ devus koni) la spriton de unu el la plej amuzaj prozistoj de nia lingvo (memoru la libron pri Kruko kaj Baniko, kaj pri la bervala sentaŭgulo). Juan mallonge prezentis la rakonton, kaj poste tre dramece prezentis la rakonton, tiel lerte ke mi juĝas ke la ĉeestantoj, eĉ nekontantaj la lingvon, tamen sufiĉe ĝuis la okazaĵon.



Por homoj nekonantaj nian lingvon, tuj antaŭ la rakontado ni organizis prezentadon kaj fulman kurson de la lingvo en la publika Biblioteko de la urbo.

Fine, ni muntis budon por montri diversajn ekzemplerojn de la literaturo, ne nur juneca, de la internacia lingvo. Tiu ĉi ne estis tiom sukcesa, interalie ĉar la troa varmo iel malproksimigis la scivolantojn. Ĉiukaze, en la foto vi povas iom vidi la ĝeneralan aspekton.
Komentoj: Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.