26.3.07

 

Esperanta kalendaro venis el Japanio

Komence de la jaro mi ricevis donace (dankon, Isako!) tre belan kalendaron el Japanio, kun diversaj esperantaj eroj: la titolo, la nomoj de la monatoj kaj la semajntagoj, kaj kelkaj bildoj. Ĝin eldonis anarĥiista grupo CIRA Japana.

Aparte bela estas la bildo de la monato oktobro, kiun mi ne povis rezisti skani kaj enretigi. Mi aldonis ĝin al mia afiŝaro, kiu komence temis ĉefe pri afiŝoj de la hispana milito, kaj nun jam kreskis per aliaj diverstipaj kartoj kaj pentraĵoj. Vi povas vidi ĝin tute apude, sed pli bone klaku sur ĝin por ĝin pligrandigi.

Cartel del calendario japonés

En tiu bildo aperas klare du desegnaĵoj kun rilato al Esperanto, la verda flago kaj la portreto de Zamenhof, plus malgranda frazero. Sed ĉar la ceteraj tekstoj troviĝas en la japana mi ne povis diveni pri kio ĝi temas. Do, mi demandis, kaj jen malkovriĝas tre interesa historio: temas pri membiografiaj skizoj de grava anarĥiista aktivulo, ankaŭ esperantista, nomata Jamaga Taiĵi (aŭ Taiji Yamaga).

Laŭ informoj de la japanaj amikoj, kiujn mi kopias preskaŭ laŭlitere, la bildo estis prenita de la libro titolita “Anarkismo kaj Esperanto – Jamaga Taiĵi kaj lia vivo”, verkita de MUKAI Kou, eldonita de eldonejo Ĵijuu-Ŝisouŝa, Tokio, en 1984, kiu unue aperigis serion de bildoj konsistigantaj taglibron de Jamaga, nomatan “Tasogare Nikki” (tio estas, “Krepuska-Taglibro”). En la 50-aj jaroj, post la milito, Jamaga komencis skribi kaj desegni siajn memorojn en la formo de skizo kun klarigoj japane, sed li ne kompletigis pro malsano. Nun s-ano Hirajama aperigas ilin en la gazeto “JUU”, kiun li eldonis kun amiko, por ke ili ne malaperu antaŭ niaj okuloj.

En la supre menciita libro troviĝas multaj desegnoj, kiujn Jamaga nomis “Skizoj el Memoroj”. Tiuj bildoj konsistas el jaro, lia aĝo, lia agado, lia familio, privataĵoj, historiaj faktoj, anarkista afero, ktp, pri kiuj Jamaga grave interesiĝis. Ekzemple, en la maldekstra parto de la enretigita bildo, oni vidas ke temas pri la jaro 1916, kiam li aĝis 25. Tiam li laboris en la Japana Esperanto Asocio (tial la flago) kaj loĝis en la hejmo de KUROITA Katumi (vidu dekstran skizon), kiu manĝas servita de s-rino Kuroita. Laŭ Jamaga, Kuroita estis fame multega manĝanto. Sube, li skribas pri KITA Ikki, kiu ankaŭ agadis kiel socialisto (pri lia figuro kaj lia posta evoluo, oni povas legi en la angla vikipedio). Jamaga konatiĝis kun KITA, kaj loĝis en lia hejmo, kie li ankaŭ trovis sian estontan vivkunulinon, Mika. Post la foriro de Kita al Ĉinio, Jamaga laboris en fabriko de gramofonpingloj. En la plej malsupra parto, estas tre kurioza desegno pri okazaĵo, fama en Japanio, dum kiu OOSUGI Sakae, ankaŭ konata anarkisto-esperantisto, estis atakita de s-rino KAMIĈIKA Iĉiko, tiama aktivisto en Virina Movado, kiu laboris por establi leĝon por preventi prostituon, pro iliaj amrilatoj. Temas pri incidento ŝajne tre konata en Japanio, kiu vekis grandan skandalon kaj kiu eĉ naskis filmon.

En la dekstra parto temas pri okazaĵoj de la jaroj 1917 (26 jaroj) kaj 1918 (27 jaroj). Li revenis al Kioto pro morto de sia frato, kaj tie eklaboris. Per la portreto de Zamenhof, kiun mi antaŭe menciis, Jamaga rakontas pri la morto de Zamenhof. Li interkonatiĝis kun anarkistoj en Osaka, kaj krome laboras por disvastigi esperanton. Ankaŭ aperas aludoj al rusia revolucio, japana Insurekcio pro Rizo en Aŭgusto, en kiu li ege aktivis, kaj multe agadis kun la jam citita anarkisto OOSUGI Sakae.

Krom tiuj komentoj de la japanaj amikoj (dankon denove, Isako), mi antaŭe konis la nomon de Jamaga pro lia influo, pere de Esperanto, en la hispanaj anarkistaj rondoj. Temas pri tiuj raraj okazaĵoj en kiuj Esperanto ja rolas kiel kultura ponto trans la oceanoj: la traduko de la “Tao Te Ching” aŭ “Tao Te King” (nun “Dao De Jing”) de Lao-Tse (aŭ Laozi) kiun faris Jamaga al Esperanto estis poste retradukita en la hispanan, fare de Eduardo Vivancos, kun la nomo “El libro del camino y de la virtud”. Ĝi aperis en eldonejo dum la epoko de la hispana ekzilo, kaj do ĝi influis nur la anarkistajn rondojn, sed nun ĝi estas trovebla eĉ en la reto.

Mi unue sciis pri la afero pere de biografio de alia anarĥiisto-esperantisto, Germinal Gracia (plumnomo: Víctor García), kiu ofte rilatis kun Jamaga, kaj poste verkis libron pri Japanio surbaze de siaj vizitoj al tiu lando, kaj verkis la enkondukon al la hispanlingva traduko. Jamaga foje kunlaboris en la revuo de la anarĥiista internacio “Senŝtatano”, kiun redaktoris Vivancos kaj García. De maldekstre: nepino de Jamaga Taiĵi; Aino Segaŭa, filino de Jamaga; Eduardo Vivancos; japana esperantisto Kurita Kimiaki

La alia ĉefrolulo de tiuj eventoj, Eduardo Vivancos, feliĉe ankoraŭ vivas kaj aktivas, kaj vi povas tute apude vidi lian foton kun la familio (filino kaj nepino) de Jamaga, en 1993. Vi povas legi kelkajn liajn artikolojn en la retpaĝo de SAT-en-Hispanio, ekzemple pri “Senŝtatano”, pri la Popolaj Olimpikoj de Barcelono en 1936, aŭ pri la t.n. Hispana Revolucio (la anarĥiistaj agadoj dum la hispana interna milito).

Kaj nun, ĉe la fino de la artikolo, ne forgesu reveni al la komenco, kaj klaku la bildon! Kaj poste rigardu mendu la kalendaron en la retejo de CIRA Japana.


Komentoj:
La ligilo en kiu estas trovebla en la reto la hispana retraduko de “El libro del camino y de la virtud” ne estas http://www.antorcha.net/biblioteca_virtual/filosofia/tao/tao.html
sed http://www.antorcha.net/biblioteca_virtual/filosofia/tao/indice.html
 
Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.