12.11.07

 

Kial ci ne silentas?

Mi ne scias ĉu en aliaj landoj vekis atenton la lasta skandalo en la Iberamerika Pintrenkonto de Santiago de Ĉilio. La venezuela prezidento Hugo Chávez insultis la antaŭan hispanan ĉefministron kaj kritikis la hispanajn entreprenojn, kaj la nuna ĉefministro petis al li respekton al demokrate elektitaj gvidantoj, eĉ se li ne konsentis kun li. Post insisto de la venezuelano, aperas la kapo de la hispana reĝo, kiu krias: “Kial ci ne silentas?”.

Tiu frazo fulme trakuris nun la tutan Hispanion. Mi timas ke ĝi modiĝos, kaj nun homoj eksilentigos aliajn per ĝi.

Kia bona ekzemplo de banala naciismo! Mi ne riproĉas la sintenon de Zapatero, kiu certe faris tion, kion lia salajro inkludas, sed mi ankoraŭ rezistas al la ideo ke tio estas “defendi Hispanion”, kiel multaj asertis. Kaj mi taksas la elpaŝon de la reĝo simple hontinda. Mi dubas ke li agus same en eŭropa pintrenkonto.


Komentoj:
Do, kial prezidento Chavez ne fermis sian grandan faukon?
 
Kara Tono, Kontraue al vi mi opinias ke la regxo almenau cxi tie pravis tiel alparoli al s-ro Cxavez. Li (s-ro Cxavez) uzis parolmanieron tute ne deca kaj provoka kaj ne devis atendi diplomatan reagon.
 
Mi ne deziras defendi la agon de Chávez. Lia histriona karaktero agacas min. Sed, laŭ mi, oni ne povas respondi al tiaj agoj per samaj manieroj. Kaj la uzo de tiaj gestoj kaj tiun ci-alparolon fare de ŝtatestro donis al mi la impreson de superulo parolante al impertinenta servisto.

Sed min tre interesas kiel oni vidis la epizodon el ekster Hispanio kaj Latinameriko. Do, volonte konus la impreson de alilandaj amikoj pri la tuto.
 
Unue, mi deziras, kontraŭ mia kutimo, komenti la tradukon de Toño de la originala frazo "¿Por qué no te callas?"

Mi aprobas la uzon de familiara "ci" en la traduko, ĉar la originala entenas ian insultcele familiarecan trajton.

Sed la demando-formo estas iel trompa. En la hispana tio estas retorikaĵo kiu, nu, ankaŭ eblus en esperanto. En tiu ĉi kunteksto, tamen, mi kredas ke ĝi gvidas al nenatura lingvaĵo. Mi tradukus: "diable, ci silentu!"

Pri la afero mem, mi havas du pripensojn. Unue, ke la reĝo NE estas profesia politikisto; li reagis kvazaŭ tute normala surstratulo kiu hazarde troviĝus en lia loko, senrigarde al kiu ajn elementa diplomateco. Fakte, la plej "elstara" trajto, kiun apologistoj monarĥion distrumpetas pri Don Juan Carlos, estas, ke li proksimecas kaj familiarecas! kontraŭe al frid-miena sinteno de alilandaj reĝantaj aristokratoj. Ĉi-rilate, lia filo, Felipe, aspektas multe pli profesia ol la patro (tio ne malhelpu la pledon al respubliko!).

Due, ke la amerika politiko pli kaj pli diverĝas disde la eŭropa, kiun la hispanaj politikistoj trovas kulture pli proksima. Ekzemple, en Eŭropo estus treege malprobable, ke gvidanto diskuton permesus preni la parolon al kiu ajn, eĉ sen mikrofono, samkiel faris Chavez. En tiu nekutima politik-medio hispanaj politikistoj glitiĝas kaj devas pli multe atenti ekzotajn sintenojn.
 
Mi certigas, ke en Germanio oni ja raportis pri tiu epizodeto, sed konsideras gxin sufiĉe malgrava. En gazeto estis komento, ke Chavez duone pravas pri Aznar (malpravis nomate lin faŝisto). Miaopinie la interveno de Chavez sendepende de la enhavo tute simple ne estas "bona stilo". La samo rilatas al la vortoj de Juanito. Sed multe pli interesas min la sekva demando: Kiucele la hispanoj de la dudekunua jarcento bezonas reĝon? (Nu eble li danke al tiu frazo iĝos eĉ pli populara.)
Kaj fine kvankam mi ne estas reĝo mi demandas "Kial ne silentigas?" (sen ek-) kaj adiaŭas kriante "Kial vi cias?"
 
Pri la komento de Manolo: mi tamen pensas ke la la esprimo de la reĝo ne estis tiom normala (ĝuste pro tio ĝi tion famiĝis), kaj do eblas ĝin traduki per nenormala frazo en Esperanto. La demanda formo ne estas la nura ebla, sed ankaŭ ne maltaŭgas.

Responde al la germana amiko, la figuro de la reĝo en Hispanio estas iom stranga. Kontraŭe al la teorio (reĝoj reprezentas la tradicion, kaj ne praviĝas per raciaj aŭ pragmataj kialoj), li estas defendata pro siaj agoj. Iuj gravaj (lia rolo en la puĉo de 1981), aliaj popolaj, kiel lia senĝena karaktero, aludata de Manolo.

Vi pravas ke tiu ĉi agado altigis lian publikan bildon. Eble ne estas hazarde ke en la lastaj monatoj oni estis aŭdintaj multajn kritikojn al li kaj lia familio. Eble li estas pli ruza ol oni supozis.
 
Tonyo, vi diris:

> Mi ne deziras defendi la agon de Chávez.

Tamen, laŭ mi, la sinteno de Chávez estis malpli taŭga ol tiu de Juan Carlos. Pri tio, vi nenion skribis en via blogero. Tiel, multaj legantoj, kiel mi, komprenis ke iel vi konsentas la Chavezan sintenon.
 
Miaopinie, la reago de la reĝo estis tute normala, natura kaj homa. La tute needukita, neoportuna kaj maldiplomatia trudparolo de Chavstro meritis tian reagon.
 
Nu,

nur tiom, jen denove bela ekzemplo por tio, ke la plej multaj homoj estas naciistoj. Mi ankoraŭ neniam komprenis, kial iu lernas Esperanton, se li estas naciisto, ĉu por venkigi sian nacion??? Por montri al la mondo, en kia bona nacio li vivas? Ridinde... Despli ridinde, se iu reĝo lasas furzon kaj la nacianoj aplaŭdas pro la reĝa furzo kvazaŭ li nutrus per tiu furzo mil da indiĝenoj en Latin-.Ameriko en unu tago. Sed, mi miras ja pri nenio plu, ankaŭ ne pri tio. Ĝis la homoj ekkomoprenos plimulte, ke ni tute ne bezonas reĝon, daŭros ŝajne ankoraŭ jarcentojn, se mi ne eraras... sed la indiĝenoj en Latin-Ameriko bezonas jam nun alternativon, oni jam sufiĉe elrabis ilin, kaj Chavez komprenis tion...ke ĉiuj ĉi kapitalistoj ekhurlas pri li kiel rabobestoj, estas tute normala afero, kion oni atendu de reĝo aŭ de iuj ĉasistoj de nafto en la mondo? Ŝajne tiu Chavez ne faris ĉion malĝusta, ŝajne kelkaj batoj trafis la celon, ankau en Hispanio, alie ili ja ne ĉiam denove tiomege ekhurlus pri li...

Malplaĉe, Cez!
 
La celo de mia teksto ne estis, kiam mi verkis ĝin, paroli pri Chávez, sed ĉefe, pri la maniero kiel homoj reagas kiam "iliaj" reprezentantoj faras ion fronte al la alilandaj reprezentantoj, do, pri naciismo. En tiu ĉi kazo, homo lastatempe sufiĉe kritikita enlande, kiel la hispana reĝo, ricevas subtenon pro abrupta reago. Samtempe, mi scias ke ankaŭ multaj venezuelanoj apogis "la sian", eĉ se evidente ankaŭ ties ĉi agado estis elmontro de malbona edukiteco.

Ĉu vi ne havis la impreson ke la kverelo similis al fanfaronado de maĉoj (machos) en drinkejo? Krome, de tia speco en kiu, post la fanfaronado, ĉiu reiras al sia hejmo, kontenta ke fine la kverelo ne eksplodis, por ricevi aplaŭdojn de siaj admirantoj.
 
Mi plene kunsentas al via blogaĵo, Tonyo. Tute ne defende al Chávez, pri kies politiko malmulton mi konas (mi nur scias, ke Chávez estis trifoje demokratie elektita; la reĝon de Hispanio nomumis diktatoro).

Mi pensas ke, eĉ la reĝo mem konsciis pri la graveco de sia reago, kaj subite ekis kampanjon banaligi la gravecon de la mispaŝon kaj igi ĝin ridiga.

La reĝaĵo al Hugo Chávez estas plia mispaŝo de hispana monarkio. Aldonu la juĝon al dezegnistoj de "El Jueves" kaj la juĝon al la katalunaj junuloj bruligintaj lian bildon, stariginta lavango da kontraŭmonarkiaj protestoj.

Sarkozy-e, eksiĝo de la princino, preteratentigis ĉion ajn. Ve!
 
Kara Toño,

pri la bona konduto estas direnda, ke oni ne postulu de iu bonan konduton, se oni ne samtempe volas doni la kondiĉojn, por ke tiu alia povu esti bonkonduta,tio estas en la unua vico homindaj vivkondiĉoj. La indiĝenoj de Latin-Ameriko certe multe pli bone kondutos ol via reĝo, se ili iam multe pli bone vivos ol nun. Sed ĝis tiam oni ne postulu bonan konduton de ili, ĉar tio estus hipokrita. Chavez provokas konscie, kaj ĉu li ne pravas? Kial li bone kondutu al iuj, kiuj eĉ ne volas forigi la bazon de povreco en Latin-Ameriko? Ĝuste Hispanio ne estas senkulpa pri tio, ke la indiĝenoj en Latin-Ameriko vivas eĉ nun tiel aĉe, ĉu ne? Jen mia opinio.

La eterna kriado pri Chavez estas grandparte nur hurlado de koruptaj ĵurnalistoj, kiuj kantas la kanton de siaj mastroj. Kaj en kies manoj la komunikiloj en la tuta mondo momente, oni ja scias sufiĉe bone, ĉu? Sed ankaux mi cias, ke Chavez mem estas komplika kazo, sed certe li jam delonge estus for de la politika scenejo, se li ne havus la kapablon sufiĉe laŭte tamburi siajn idealojn. Oni povas nur tiel bone konduti kiel la malamikoj permesas tion.

Kamaradece, Cez!
 
Ankaŭ en Italio la fakto kaŭzis bruegon. Kiel en la tuta mondo.
Mi konsentas kun vi, ĉi tie oni klarigis ke Aznar (kiun certe mi ne estimis kiel estimas Zapatero-n) faris senrajtajn premojn ĉe venezuela, politika sistemo (kaj, mi suspektas, post premo de Bush) por faligi Chavez, prezidanton demokrate elektitan.
Ĉu tio estas vera, ni devus demandiĝi: ĉu estas pli seriozaj la kontrademoktaj manovroj de Aznar ol la vortoj (la "fauko", iu skribis), la maniero uzita far Chavez?
Mi ne dubas, precipe se mi reflektas pri la frazo kriita far Reĝo Juan Carlos!
Ĉu ni volas ankoraŭfoje juĝi la vortojn sed ne la faktojn?

Irnerio
 
Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.