11.10.08

 

Oni atentos la sciencajn Nobel-premiojn

Kiu memoras la nomojn de la gajnintoj de la pasintjaraj sciencaj Nobel-premioj, kaj la esploroj pro kiuj oni ilin distingis? Eĉ ne mi, kiu pli ol averaĝe interesiĝas pri scienco kaj teĥnika esplorado. Tio estas kutima malbeno de la scienco en la nuntempa socio: kvankam ĝi teorie estas respektata, ĝi estas konsiderata de la ĝenerala socio kiel iom malproksima, pri kiu devas interesiĝi nur homoj tre specialiĝintaj, sen vera apudeco al la ĉiutagaj zorgoj de la ordinaraj homoj.

La ekzemplon de la sciencaj Nobel-premioj mi prezentis en antaŭa blogaĵo pri la turmenta rilato inter scienco kaj ĵurnalismo, kiam mi komentis pri la mizera nekrologo pri Paul Dirac, aperinta en la plej prestiĝa hispana ĵurnalo, okaze de lia morto. Mi povus multigi la ekzemplojn: unu paragrafon en la sama ĵurnalo okupis la nekrologo de Henry Kendall, eĉ malgraŭ la fakto ke krom sia scienca kariero, li ĝuis gravan socian elstarecon kiel prezidanto kaj antaŭeniganto de la Unuiĝo de Engaĝitaj Sciencistoj (Union of Concerned Scientists). Antaŭ kelkaj monatoj oni celebris la centjaran datrevenon de la naskiĝo de John Bardeen, genia homo, unu el la nuraj kvar ricevintaj du Nobelpremiojn, kun-inventinto de la transistoro kaj kun-elpensinto de la baza teorio pri superkonduktiveco; tamen, la kunmemoro pasis komplete nerimarkata.

Se ni demandas eĉ la plej klerajn homojn pri sciencistoj ricevintaj la Nobelpremion post 1960, ne aperus multaj nomoj aparte de Watson, Crick kaj Feynman, aŭ individuaj nomoj el la lando de la respondanto. Tamen, malmultaj respondantoj ne memorus pri la pasintjara Premio pri Paco, kaj mezkleraj homoj konas la nomon de Doris Lessing, eĉ se multaj ne rimarkus ke ŝi ricevis la premion pri literaturo en 2007.

En mia artikolo en “Libera Folio”, pri la vetado por Nobelpremioj de literaturo kaj paco, en kiu aperis eblecoj por Esperanto, mi estis ĵus atentiginta pri tiu cirkonstanco, ke nenie oni antaŭdiskutas pri aliaj premioj krom paco kaj literaturo.

Mi tamen vetas ke la priskribita fenomeno ŝanĝiĝos tiun ĉi jaron. Pri tio influos koincido de diversaj faktoroj kiuj amasiĝis en la premiitoj de la jaro 2008:

La premio pri Literaturo iris al sufiĉe nekonata homo ekster Francio, kiu krome ne aspektas kiel speciale altira por amaskomunikiloj. Tion mi ne certas, sed mi konsentas kun ĉilia kritikisto ke li pasos sufiĉe nerimarkata.

Ankaŭ la premiito pri Paco estas homo sen karismo. Mi forte dubas pri liaj meritoj (eĉ se li ricevis pacpremion Zamenhof jam en 1995), kaj ne certas ke lia lasta atingo, la sendependeco de Kosovo, vere kondukos al la firmigo de paco en la regiono. Sed krom tio, li aspektas kiel pure diplomata homo, kiu ne levos pasiojn inter la amasoj.

Tute escepte, tamen, multe pli konata estas unu el la venkintoj de la sciencaj premioj. Luc Montagnier jam famis antaŭ la Nobelo, kaj liaj malkovroj estis jam sufiĉe konataj de la edukita kaj eĉ ne tiom edukita publiko. La aliaj kungajnintoj pri Medicino ne tiom famas, sed iliaj laboroj estas facile kompreneblaj kaj valorataj. Eĉ la memorigo pri ili povas esti helpata de la polemiko rilate al la neatribuado de la premio al la usonano Robert Gallo.

Pri la premioj de fiziko kaj ĥemio, eble oni forgesos la nomojn de la gajnintoj. Sed multaj homoj plu memoros pri la fotoj de tri simpatie geniaj maljunaj japanoj, kiu okupiĝis pri teorioj baldaŭ testotaj en la Granda Koliziilo de Hadronoj. Kaj ankaŭ pri fotoj de bestoj brilantaj kun verdaj koloroj, sekve al la esplorado pri fluoreska proteino.

Do, ĉifoje mi ĝojas ke Esperanto ne ricevis la Nobelpremion. Ĉar en tiu hipoteza kazo, ni certe estus altirintaj ĉiujn televidlumojn, kaj denove neniu atentus la scienculojn.


Komentoj:
Sxajnas suficxe nature ke homoj gxenerale pli konas kaj interesigxas pri la literatur- kaj pacpremiitoj ol pri la ceteraj, kiuj postulas pli da fakaj konoj.

Certe dependas de la difino, sed laux mi oni ne povas nomi Le Clézio "suficxe nekonata". Liaj verkoj estas tradukitaj al multaj lingvoj kaj almenaux en Svedio la nomo estas konata al tiuj kiuj almenaux iom scias pri eksterlanda literaturo. Kaj li ja estis priparolata kiel ebla premioto jam de jaroj.

Krome mi ne kredas ke estas, nek laux mi estu, la celo ke la premiito estu kiel eble plej konata aux karisma. La kriterioj estas simple literaturaj.

Rilate la pacpremion mi ne havas firman opinion pri la meritoj de Ahtisaari, sed gxenerale la gajnintoj de tiu premio fojfoje estas vere strange elektitaj. Eble la Esperantomovado aux UEA entute ne volas esti en la sama kompanio kun Kissinger kaj Arafat?

Maria Sandelin
 

aŭ laŭ la lando.. mimemroas kiam meksikano havis la ĥemian premion... ĉiu meksike parolis pri ĥemio...
 

Maria:
Nu, eble estas maljuste kompari pacon, literaturon kaj sciencon, kaj nur Alfred Nobel scias kial li elektis ĝuste tiujn kvin fakojn por doni premion.

Por mi ne estas "nature" ke homoj interesiĝas pli pri literaturo ol pri scienco. Scienco estas parto de la homa kulturo, kaj, kiel vi probable konas pro aliaj miaj antaŭaj tekstoj, mi ribeliĝas kontraŭ la ideo ke interesiĝo pri scienco devas resti ĉe homoj kun fakaj konoj. Eĉ flankenlasante la praktikajn aplikojn, por mi estas fascinaj la ekkonadon de bazaj informoj de la mondo kie ni troviĝas.

Mi dubas ke estas pli malfacile kompreni la ideon pri kvarkoj, aŭ la fluoreskajn proteinojn, aŭ la esplorado pri la aidoso, ol la literaturon de Le Clézio. Nur okazas ke homoj povas tute facile konfesi sian nesciadon pri termodinamiko, kaj tamen esti konsiderataj kleraj, dum oni ne tiel facile konfesas nesciadon pri, ekzemple, impresionismo.

Mi tute malkaŝe konfesas ke mi neniom konis pri Le Clézio. Ekzistas kelkaj tradukoj en la hispanan, sed malmultaj, kaj ĉiukaze li estas preskaŭ nekonata ekster fakaj rondoj.

Mi dubas ke "la kriterioj estas simple literaturaj". Mi konsentus se vi uzus la vorton "estu".

Kaj pri la Pacpremio, mi konsentas ke la kriterioj estas tre ofte arbitraj. Evidente, la politika volo estas multe pli granda en tiu premio ol en la ceteraj.

Jubilo: ĝuste pri tio mi pensis kiam mi menciis ke homoj memorus pri "individuaj nomoj el la lando de la respondanto"
 

Tonyo, mi metis neniun valoron, do neniun propran opinion en la aferon, kiam mi skribis ke estas "nature..." Mi celis nur ke la fakoj "literaturo" kaj "paco" estas pli alireblaj al kiu ajn homo ol estas ekzemple fiziko. Tiel estas. Sendube vi pravas pri tio ke estus bone se la interesigxo pri natursciencoj ne restus cxe homoj kun fakaj konoj, sed tio estas alia afero.

Vi skribis: " Nur okazas ke homoj povas tute facile konfesi sian nesciadon pri termodinamiko, kaj tamen esti konsiderataj kleraj, dum oni ne tiel facile konfesas nesciadon pri, ekzemple, impresionismo."

Nu, tio estas kulturdependa afero, kaj laux mia impreso tiel estas ekz en latinaj landoj. En Svedio naturscience edukita persono povas tute malferme konfesi ke sxi aux li ne legis tiun aux alian faman verkon nek konas la fenomenon "impresionismo". Mi ne scias cxu tio estas bona aux ne.

Pri la kriterioj de la literatura premio: sur konscia nivelo la kriterioj estas nur literaturaj, evidente tamen kun ia simile konscia distribuo geografie kaj genre. Ke ekzistas ankaux nekonsciaj kriterioj eblas konkludi el tio ke tiu distribuo ne plene sukcesas: blankaj euxropaj viroj konsistigas grandan majoritaton inter la premiitoj.

Mi volis protesti kontraux via implico ke konata kaj karisma verkisto pli meritus la literaturpremion. Oni ne premias personon, sed verkiston. La plej bonaj verkistoj ne estas ege vaste legataj, kaj la plej vaste legataj estas ghenerale malbonaj. Bedauxrinde.

Maria Sandelin
 

Maria, nur du kromajn komentojn:

Ke estas normale ke edukita homo pli facile konfesu nescion pri scienco ne estas mia origina ideo. Ĝi kaj la ekzemplo pri termodinamiko estas trovebla en la fama debato pri "la du kulturoj", de C.P.Snow: ne koni la duan leĝon de termodinamiko estas ekvivalente al neniam esti leginta eĉ linion de Ŝekspiro.

Se el mia teksto oni povas dedukti ke mi preferas karismajn ol bonajn verkistojn/sciencistojn/politikistojn, mi profitas la okazon por aserti ke ne estas tiel. Kaj fakte mi dubas ke la Nobel-komitato tion konsideris en la kazo de la sciencistoj, ĉar tio ne estas kutime en tiu kazo (eblas dubi nur ĉe Montagnier).

Eblas dubi en la kazo de literaturo, sed mi konas almenaŭ unu ekzemplon kie oni NE uzis tiun kriterion: inter la poetoj de la hispana "generacio de 1927", oni elektis la nomon de Vicente Aleixandre, kiu estas unu el la plej hermetaj kaj malpli karismaj, sed kiu estas ege respektata inter poeziamantoj hispanlingvaj.

Por fini: ke oni ĝenerale pli atentas la nesciencajn nobelpremiojn oni povas pruvi per la lasta blogero de Margot Wallström, la eŭropunia vicprezidanto: li titolas sian tekston "nobelpremiaj gajnantoj" kaj nur parolas pri paco kaj literaturo!
 

La nobelpremiito pri Ekonomiko alprenos la torĉon de la amasmedia atento kaj eklipsos kiun ajn ŝancon havas tiuj pri scienco...
 

Nu, ni enkalkulu Ekonomikon al la sciencoj ;-)
 

Notu la komenton de Ken, rekte en sia blogo.
Li interalie sin demandas kial ne ekzistas premio por matematiko. Nu, kiel mi diris antaŭe, oni povas nur konjekti kial Nobel elektis ĝuste tiujn premiojn, kaj ne aliajn. Mi supozas ke temis simple pri liaj personaj interesoj. Kiel vi scias, rilate la matematikan (ne)premion ekzistas eĉ legendo pri amafero.

Ĉiukaze, se ekzistus Nobel-premio pri matematiko, la sekvo estus tre simila al tiu pri fiziko: homoj nur atentus esceptokaze. Nur kiam antaŭ du jaroj la rusiano Grigori Perelman ricevis la medalon Fields ("la Nobelon de la matematiko"), oni atentis tiun premion, sed ĉar li rifuzis ĝin kaj li havis strangan personecon.

Aparte, ŝajne mi fuŝis ligon en antaŭan komenton: la blogo de Margot Wallström troviĝas tie ĉi.
 

Tonyo, Vi cxiam parolas pri "scienco" kiam Vi celas "naturscienco". Gxis nun mi kredis tian uzon anglismo - cxu ankaux en la hispana estas tiel?
Ja ekzistas ankaux homsciencoj, literaturscienco, muzikologio...
amike
Istvan
 

István: mi agnoskas ke mi iom senzorge uzas ambaŭ signifojn. Kiam mi parolas pri tio kio ekzistas nun, kaj specife en tiuj ĉi du artikoloj pri percepto de la scienco, mi ja uzas tiun vorton ĉefe celante la natursciencon, ĉar mi ĝuste asertas ke la traktado de ambaŭ branĉoj nun tre diferencas, ne nur en la ĵurnalismo, sed en la kulturaj medioj ĝenerale.

Sed mia celo estas defendi ke tiu divido estas artefarita. Ke ne devas ekzisti malsama traktado inter naturscienco kaj humanistikaj studoj. En la hispanlingva versio de mia unua artikolo, mi iom pli disvolvis tiun ĉi punkton. Por mi, natursciencoj devus esti parto de la humanistikaj studoj: letras, kiel oni diras en la hispana, kaj kiun oni neologismis per letroj en esperanta libro ĵus aperinta ;-)

Kaj male, mi tre respektas la humanistikajn studojn faritajn rigore. Mi scias ke historia aŭ lingvistika esploro ne uzas la samajn metodojn kiel fiziko, sed tio okazas ankaŭ al zoologio. Do, por mi tiaj disciplinoj ja meritas la nomon scienco.

Pri ekonomiko, mi havas pli da duboj, kiel mi respondis al Manolo, kvankam min tre interesas la ludteorio. Pri psikologio kaj simile, miaj duboj jam estas enooormaj :-)
 

Hola, pasaba por aquí para echarle un vistazo a los nominados a los premios de 20 minutos. Aunque no estamos participando en el mismo renglón vine a pedir vuestra colaboración, solo pido un voto que no enriquece ni empobrece a nadie, claro que pido ese voto siempre y cuando te haya gustado lo que viste al pasar por mi espacio. Si no te gusto lo que viste pues no votes por mí.

Tremendo blog, un saludo desde Venezuela.

Andrés Schmucke.
 

saluton!
dankon pro via gratulo sur mia blogo!! mi nun legos vian taglibron, sxajnas tre interesa!

gxis!
 

La du kulturoy.


Saluto al vi ciuy.

La polemiko inter la du kulturoy, inter la kulturo artobeletra kay la kulturo sciencoteknika, estas pratempa. Speciale, inter la akademianoy, universitatuloy kay intelektuloy, estas fama la verko de Charles Percy Snow (prononco: Carles Persi Snow) titolita originale "The two cultures" (prononco: De tu koltyurs), kies titolo en Esperanto estus "La du kulturoy".

Ce la interreto, ec supraja sercado montras tuy centoy aw miloy da artikoloy kay libroy pri la afero. Cu hi tiu abundego da materialoy helpis klarigi pi la rilato inter la du kulturoy?

Miaopinie, ne.

La granda plimulto da opinioy lancitay antaw kay post la fama prelego de Charles Percy Snow estas, yen simpla rekomendo de kunekzistado akademia kay universitata, yen senkriteria miksajo de ambaw kulturoy, yen absurda kay senbaza deklaro pri netransirebla metafizika foso inter la du kulturoy.

Preskaw neniam hi tiuy opinioy klarigas, ekzemple, cu la boneco kay la beleco estas obyektivay, cu ne. Alia bona ekzemplo: hi tiuy opinioy preskaw neniam klarigas kiam kay kiel estus prave apliki (aw ne apliki) la kontinuay sciencaj kay teknikay progresoy al la homa civilizacio.

Hodiaw, mi ne estos centrista, ekvilibrista nek ekumenista aw sinkretista pri la afero.

Hodiaw, mi subtenos pi partio de epistemologia ekstrema dekstro, aw pi gnoseologia faxismo, se vi preferas hi tiu lasta esprimo.

Mi deklaras, mi tezas, ke la unika vera kulturo estas la kulturo de la scienco kaj la tekniko. La alia kulturo, la tiel nomata kulturo de la religio, la arto, la beletro, la muziko, la literaturo, la teatro, la pikturado, la skulpturado kay hodiaw ankaw la kino kay la televizio, estas psewdokulturo, kiu neniam donis nek donos solvoy al la granday homay problemoy, nek malkovros la fizika aw metafizika vero.

Mi deklaras ke la artobeletra kvazawkulturo nur estas awtentika kulturo tiom kiom kay tiel kiel ji obeas la rezultoy de la firma kulturo, yen la sciencoteknika kulturo.

Do, nur ekzistas unu kulturo, la kulturo de la obyektiva malkovrado de la kosmay fenomenoy kay lejoy law la eksperimenta metodo.

Se ni argumentas, pensas aw agas ekster la eksperimenta metodo, ni falos al la eroro, la krimo kay la sociala katastrofo. Kontraste, law la eksperimenta metodo, ni pli frue ol malfrue ciam komprenas la vero kay agas prave..

Ekzemple: law la artobeletra psewdokulturo, la kronika malriceco de la amasoy estas netransirebla dekreto de Dio/y aw rezulto de la krima konduto el iuy socialay tavoloy, kiel la kapitalistoy, la yudoy aw la komunistoy. Hi tiu psewdokulturo nek evitis nek evitos la malriceco. Male, la scienco proklamas, law Thomas Malthus (prononco: Tomas Maltus) kay aliay biologoy, ke ciu besto, do ankaw la homo, havas demografiay limoy. Se la homo neglektas kay preterpasas siay demografiay limoy, ji havos sufero kay finfine morto pro malsato. Konsekvence, la solvo al la problemo de la malriceco ne estas ekstermi pi la yudoy, pi la komunistoy aw pi la kapitalistoy, nek preji antaw Dio/y por ke ji/li/xi/ili kompatu pi la homo kay mirakle multobligu pi la panoy kay pi la fixoy. La solvo estas alia: agnoski la obyektiva demografia limo de la homo en hi tiu planedo kiel la besto kiu ji estas, redukti la popolado al ekologie dawrebla nivelo, kay tiel pi la homo konservi en demografia ekvilibro.

Amike, el Aleksandro Ksavero Kasanovo Domingo, imeylo aw elektronika poxto trigrupo@yahoo.es (trigrupo atelo yahoo punkto es).
 

Hm, Aleksandro: via komento estas interesa, sed eble iom ekstremista laŭ mi.
 

Publicar un comentario en la entrada / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.