2.12.08

 

La arkeologio je la servo de la naciismo

Ĉiu naciismo bezonas tradiciojn, kaj, tre ofte elpensitajn tradiciojn, laŭ la nomo de fama libro editorita de Hobsbawm kaj Ranger. Tiu elpensado povas havi realan bazon, t.e. la novaj tradicioj devenas el rekreado, ŝminkado, purigo kaj oficialigado de malnovaj kutimoj de iu aparta grupo kiun oni konsideras reprezenta. Sed oni ankaŭ povas krei ilin tute denove, kaj, se necese, oni ilin falsigu. La citita libro entenas ekzemplojn de ambaŭ tipoj; inter la lastaj, la plej reprezenta kaj samtempe surpriza estas la sciigo ke la fama skota jupo, la kilto, kaj la tartanoj de la skotaj klanoj, estas skizado de la brita armeo en la 18a kaj 19a jarcentoj (oni jam delonge sciis ke la skota naciismo havis alian embarasan falsigon, la poemon de Ossian, kio eble jam estas rekordo)

La plej oftaj falsigoj rilatas al libroj kaj dokumentoj, sed ankaŭ ŝtona arkeologio povas tie roli. Tio estas pli peniga, kaj ankaŭ pli riska, sed povas doni pli altajn profitojn. En Hispanio ni havas unu tre elstaran ekzemplon, kiu tre helpis en la disvolvo de patriota elano, kiam tio necesis kontraŭ alireligia malamiko: la malkovron de la tombo de Sankta Jakobo. Ĝi kondukis al la starigo de urbo, Santiago, kaj al la Jakoba Vojo, la konektilo inter la kristanaj reĝlandoj en mezepoka Hispanio kun cetero de Eŭropo. Ke Jakobo neniam povus alveni tiel malproksimen kiel la nordokcidentan bordon de la iberia duoninsulo, tio haltis neniun partoprenintan en la maskerado.

Tiun konatan falsaĵon, kiu eĉ nun puŝas milojn da homoj promeni sub arda somera suno en la kampoj de Kastilio, mi rilatigas kun naciismo, kiu estas koncepto tre posta, ne pro kaprico, sed ĉar mi vidas ambaŭ fenomenojn, patriotismon kaj popolan religion, kiel du manifestiĝojn de simila koncepto, la grupismo. Ili tre interrilatas en alia konata elpensaĵo, kia estas la apero de la Virgulino al humila indiano Johano Diego en Guadalupo, kiu sukcesis unuigi la meksikian patriotismon kaj la katolikan tradiciismon en la malriĉa popolanaro de Meksikio, kiel oni povas vidi en aparta paĝo de mia retejo.

Tiu uzo de la religio por legitimi naciismon ne estas tiom ofte nun en okcidentaj socioj, sed la fenomeno ankoraŭ daŭris sufiĉe longe en mia lando. La hispania patriotismo multe uzis ĝin eĉ post la mezo de la pasinta jarcento. Ankaŭ la eŭskia estis tre speciala pri tio, kaj tiom proksime kiel 1931 la virgulinaj aperadoj de Ezkioga fortigis la vaskian apartiĝemon disde la novaj respublikanaj aŭtoritatoj. Kaj eĉ la malnovaj falsigoj povas havi daŭrajn konsekvencojn eĉ nun: ni nur konstatu kiel la ekzisto de Vatikano ne povas eksplikiĝi se oni ne memoras pri la falsa “Donacado de Konstantino”.

La modernaj patriotismoj ne tiom bezonas la religion, kaj nun, en socio pli laika, la historio kaj la arkeologio devas plenumi tiun rolon por pravigi la apartiĝemon. Tial, ne mirigas min la epizodo kiu nun malkovriĝis en Eŭskio: ke arkeologia eltrovaĵo, kiun antaŭ du jaroj oni fanfare distrumpetis por pruvi la antikvecon de la vaska lingvo en la nunaj teritorioj de la regiono, pruviĝis embarasa falsaĵo.

Vaskoj kaj pravaskoj

La fono de la historio estas tre interesa, kaj mi klopodos rakonti ĝin mallonge, eĉ se mi ne estas specialisto, precipe por tiuj kiuj loĝas malproksime kaj nur konas la supraĵon. Kiel oni bone scias, la eŭska lingvo estas tre antikva kaj tre aparta: ĝi estas la ununura restaĵo de la antaŭhindeŭropaj popoloj kiuj okupis Eŭropon, kaj ĝi ne rilatas al iu ajn alia eŭropa lingvo.

Genetikaj studoj montras spurojn de tiuj popoloj en la loĝantaro de la iberia duoninsulo kaj de la sudokcidento de Francio, kvankam oni ne povas marki klaran limon: pli ĝenerale, temas pri malpliiĝantaj proporcioj konforme oni malproksimiĝas de tiu okcidentpirinea regiono. Estas tamen dubinde ke oni povas fari klaran sekvon inter tiuj praloĝantoj kaj la nunaj popoloj de tiu regiono. Kontraŭ la kutima percepto, la popoloj identigataj kiel pravaskoj (vaskonoj) ne estis grava gento antaŭ la romia konkero, kaj ne eblas eltiri signifajn konkludojn pri ilia rilato al la du ĝeneralaj familioj de antaŭromiaj popoloj en la ibera duoninsulo: la keltoj (hindeŭropaj) kaj la iberoj (probable devenantaj el Norda Afriko). Pri tiuj praeŭskoj oni ne povas diri multe, ĉar ilin la romianoj apenaŭ atentis, kontraste ekzemple al la kantabroj aŭ asturoj, kiuj montris ferocan reziston al la konkero. Fakte, mi memoras ke kiam antaŭ du jaroj mi legis libron kiu ŝajnis al mi tre rigora, de universitata profesoro, pri tiuj prapopoloj, min frapis konstati ke la pravaskoj aperis preskaŭ marĝene. Mi skribis al la aŭtoro, kaj li klarigis al mi ke tiu estas konsekvenco de la relativa malgraveco de tiu popolo: la latinaj aŭtoroj pli atentis la gentojn kiuj sin oponis al ili, ol tiuj kiuj ne montris konstantan reziston.

Sed pli grave por la hodiaŭa historio: la tribo de la vaskonoj ne vivis en la nuna teritorio de la aŭtonoma regiono de la hispania Baskio. Tiujn ĉi okupis baze aliaj popoloj kiel la varduloj, karistiojaŭtrigonoj. La popoloj kiuj en la latinaj tekstoj aperas nomataj kiel vaskoj aŭ vaskonoj situis en la navara bordo de la rivero Ebro kaj meze de la pirenea montaro, pri kio atestas toponimoj kiel Arano, la katalunia valo kie oni parolas varianton de la okcitana lingvo (arana estas la eŭska vorto por “valo”). Laŭ diversaj historiaj hipotezoj, post la falo de la romia imperio kaj la alveno de la visigotoj, la vaskoj estus migrintaj okcidenten, kaj okupintaj la lokon de tiuj popoloj, kiuj siavice transmigrus la nordon de Kastilio, kaj kontribuos al la naskiĝo de tiu ĉi regiono kaj de ties dialekto (bazo de la nuna hispana lingvo).

Tiu hipotezo estas konata kiel “Malfrua vaskigado” (angle) kaj estas tre debatata. Laŭ ĝi, la vaska loĝigado de la nuna Navaro estis pli frua, dum la okupado de la nuna Eŭska Aŭtonoma Landaro, la historiaj provincoj de Alavo, Bizkajo kaj Gipusko, estus relative posta, kio kongruus kun la tradicia nomo de Vascongadas, kiun multaj interpretas kiel “Vaskigitaj”. Aliaj esploristoj malagnoskas tiun hipotezon, kaj opinas ke la supre cititaj popoloj estis jam triboj vaskaj aŭ kun vaskaj spuroj, kaj ke tie estis parolata nehindeŭropa lingvaro.

Tio ne devus tre gravi, escepte kiel tre interesa intelekta diskutafero, sed en la varma politika atmosfero de la nuna Eŭskio, ĉio ajn rilata al la praloĝantaro fariĝas ideologia batalkampo. Do, tio influas en la debatoj pri la prarajtoj de la teritorio, pri ties rilato kun cetera Hispanio, pri la respektivaj rajtoj de la enmigrintoj, pri la statuso de la eŭska lingvo, pri la politika memstareco de Navaro.

Veleia

Ne mirigas do, ke la malkovro, antaŭ du jaroj, de materialo kun enskribaĵoj en la eŭska lingvo, en arkeologia elfosaĵo en la najbarejo de la vaska ĉefurbo Vitorio, vekis grandan atenton en la intelektulaj, politikaj, komunikilaj kaj popolaj medioj. La elfosejo, konata kiel Veleia, estis sufiĉe konata antaŭe, sed la tiamaj eltrovoj estis spektaklecaj: multaj ceramikaĵoj kun vortoj en vaska lingvo, sed ankaŭ egiptiaj simboloj kaj prakristanaj bildoj. Gravaj kontribuoj sin sekvis post tiu momento.

Nun, pli detalaj studoj fare de specialistoj kondukis al la malkovro de la falsaĵo. La detalojn vi povas legi en la hispana en jena retejo, kiu apartenas al bilbaa ĵurnalisto, en kies blogo tre ofte aperas novaĵoj pri falsaĵoj, trompoj, pseŭdosciencoj kaj paranormalaĵoj (lia estas la teksto pri la sanktulo Johano Diego kiun mi aludis komence). Vi povas legi ĝin ankaŭ angle en The Guardian.

La eltrovoj jam estis dubindaj dekomence, kiam oni konas la detalojn: egiptaĵojn, krucon kun la ŝildo RIP, anstataŭ INRI, vortojn tro similajn al la nuntempa eŭska lingvo, kvazaŭ tiu lingvo estis la nura kiu neniam evoluus... Sed la eblo pravigi antikvajn tradiciojn blindigis eĉ la plej inteligentajn.

Oni ankoraŭ ne malkovris la detalojn. Ne eblas certigi ke la falsaĵo havis politikajn celojn. Povas esti ke ne, kaj ke pli rolis ĵaluzoj aŭ kvereloj inter esploristoj, aŭ eĉ ŝercemo. Sed la unuajn malkovrojn ja utiligis kaj amplifikis diversaj politikaj tendencoj, ĉiu laŭ sia intereso, ĉefe nacia aŭ loka. Kaj vidiĝis ke kelkaj kiuj dubis preferis silenti, por ne enmetiĝi en la patriotisman kverelon.

Ĉu la debato pri nacioj kaj patrioj fariĝos post tio pli racia, en Eŭskio, en Hispanio kaj aliloke? Kompreneble ne, la manipulado de la historio estas esenca ingredienco de la apartiĝemoj.


Komentoj:
Bonega blogero; mi nur obĵetas pri la esprimo "tre antikva lingvo" (ĉiuj lingvoj egale antikvas, escepte de piĝinoj, kreoloj, kaj planlingvoj; nur pri la lingvonomoj kaj la skribaj atestoj eblas paroli pri komencoj).

Kompreneble, naciismon ne tiom nutras "komplotoj" por falsi monumentaĵojn, kiom la kredemo de la popoloj mem. Ekzemple en la kazoj de Skotlando kaj Irlando eblas ankaŭ "kulpigi" la poetojn, kiuj ne nepre mem prenis la legendojn kiel faktojn, tamen uzadis ilin en sia poezio. Laŭ mi ne estas kulpo de la poetoj, se iliaj legantoj tro laŭvortemas.

Ken
 

Tre bona artikolo!

Mi ne sciis ke la pravaskoj ne vivis en la nuna vaska teritorio. Mi pensis ke ilia teritorio estis pli granda.

Estas kurioza afero ke la nomo Val d'Aran signifas Valo (en la okcitana) de Valo (en la vaska).
Certe, estas multaj vaskdevenaj toponimoj: Esterri, Unarre, Muga, Escalarre, ktp.

Viktoro
 

Per vero, baton en verton! (aplaŭdon: plas, plas, plas...)
 

Ken: Vi pravas pri la senzorga uzado de tiu esprimo "antikva lingvo". Kompreneble, la vaska devis evolui, laŭ la tempo, el varianto kiu probable sufiĉe malsimilis, kaj kiu estas konata filologie kiel proto-vaska. Ĝuste la troa simileco de la enskribaĵoj kun la nuna eŭska estas unu el la kialoj suspekti ke temas pri falsaĵo.

La esprimo "antikva" referencas al la malsimileco disde postaj enkondukoj de lingvaĵoj en apudaj teritorioj.

Viktoro: la nomo "valo de valo" estas paralela al la nomo "rivero Gvadalkiviro": "rivero de la granda rivero" :-)

Manolo: dankon, sed mi devis serĉi la vorton "verto" en la vortaro, he.
 

Bonŝance, ke vi ne serĉis en la "vertaro" ;-D
 

Publicar un comentario en la entrada / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.