Mi dancas (Bailando)
OLVIDO ALASKA
1
Mi dancas.
La tutan tagon mi dancas,
Dum la najbaroj min minacas,
Kaj plu kaj plu tedas min.
Mi drinkas.
La tutan tagon mi drinkas.
La koktelilon mi svingas,
Miksiĝas rum' plus vermut.
2
Miaj artikoj pivotas fole
Kaj eĉ femuro pendolas drole.
Min turmentas vertiĝ',
Sed gravas nun mia prestiĝ'.
3
Dancas mi tuttage,
Sole aŭ akompane.
Svingo de kruro, svingo de brak',
Svingo de pugo kaj de kap',
Svingo de piedo, svingo de fibul´
Svingo de la koksoj, de genu' kaj tiel plu.
4
Miaj artikoj pivotas fole
Kaj eĉ femuro pendolas drole.
Min turmentas vertiĝ',
Sed gravas nun mia prestiĝ'.
5
Mi dancas...
Kanzono: Mi dancas (Bailando)
Verkis kaj kantas: Alaska
Tradukis: Svena Dun