AL NAJTINGALO
Kantu dumnokte; kantu dummatene, najtingal', en l' arbar', viajn fervorojn, kaj
akompanos viajn kanto-plorojn tagiĝ' per perloj sur florar' serene.
Sub ĉielo de helaj ruĝoj plena la vespera ventet' inter la floroj
sopirados kun vi je la rigoroj de via amo kaj esper' ĉagrena.
En la nokto serena, ĉe l' radioj de la luno silenta, via amo la eĥojn de
l' arbaro sonorigos:
kaj per viaj dolĉegaj melodioj kvazaŭ milda por mia kor' balzamo miajn
ĉagrenojn via voĉ' dolĉigos.
|
EN CASTELLANO
A UN RUISEÑOR
Canta en la noche, canta en la mañana, ruiseñor, en el bosque tus amores canta, que
llorará cuando tú llores el alba perlas en la flor temprana.
Teñido el cielo de amaranto y grana, la brisa de la tarde entre las flores suspirará
también a los rigores de tu amor triste y tu esperanza vana.
Y en la noche serena, al puro rayo de la callada luna, tus cantares los ecos sonarán del
bosque umbrío:
Y vertiendo dulcísimo desmayo cual bálsamo suave en mis pesares, endulzará tu
acento el llanto mío.
|