Niaj herooj

KORAN DANKON!

JULIO MANGADA ROSENÖRN

NOTO: Sekva membiografia teksto de la hispana pionira esperantisto, la kolonelo Julio Mangada Rosenörn aperis en la revuo "Renovigo". Tiu ĉi estis kromkajero de "Renobasión", meksika gazeto kiu aperis fine de la 30aj kaj komence de la 40aj jaroj de la pasinta jarcento, kaj kiu uzis kaj favoris raciigitan ortografion de la hispana lingvo. La versio en tiu aparta kaj certe kurioza maniero reprezenti la hispanan lingvon estas trovebla tie ĉi. Kompleta biografio de Mangada, en aparta artikolo.

DECAS IOMETE da historio por plej bona konscio:

Mi naskiĝis ĉe la hejmo de miaj geavoj en Sancti Spiritus (Kubo); mia avo estris kolegion por knaboj; mia avino, por infaninoj kaj knabinoj. Tagon la disĉiplaro de mia avo forlasis la kolegion kaj sin ĵetis en la militon por la Kuba Sendependo, formante taĉmenteton. La hejma ambiento estis tia; pro tio, ne estas strange ke mi, kvarjara, ĉe la garnizoneto komandata de mia patro, tiam kapitano de infanterio, estu ekkriinta "Vivu Kubo Libera!" meze de la soldatoj de mia patro. Jam en Hispanio, okjara, okaze de respublikana ribelo de generalo Villacampo, je 1885, en Madrido, mi alkuris al stacidomo de Guadalajara por atendi la ribelantojn en akompano de aliaj infanoj kriadantaj kun mi: "Vivu la Respubliko!" Mi, jam knabeto, multe aŭdis pri Volapük, al kiu mia patro estis simpatia, ĉar amikaro lia el profesoroj de la Normala Lernejo kaj de la Liceo, krom profesoroj de la Milita Inĝeniera Akademio, apartenis al grupo de tiu internacia lingvo; kaj ĉiam mi aŭdis kun ĝojo paroli pri neceso kaj utilo de lingvo internacia.

Dum mia infaneco kaj knabeco mi spertis multe pri klerikalisma malbono, ĉar, perdinte mian patrinon je la alveno al Hispanio, mia patro reedziĝis, kaj la anstataŭantino de mia patrino estis terure bigota.

Mi leŭtenanto de infanterio, de la Regimento 7a. "Sicilia" en San Sebastián, suferis areston, la 1an. de Majo de 1900, pro denonco al mia kolonelo kaŭze de esprimo privata pri simpatio al proleta festo. Je 1904 mi kore enamikiĝis kun Jozefo Nakens, eminenta ĵurnalisto kaj verkisto, nelaciĝebla batalanto kontraŭ la reakcio kaj por la Respubliko. Je 1906, mi havis grandajn ĉagrenojn, mi estis jam kapitano, ĉar mi vizitis la revoluciemulon, malliberigitan pro suspekto al kunagado por la atenco al reĝo Alfonso XIIIa. Aliaj respublikanoj lin vizitintaj invitis min aliĝi al Framasonaro; kaj tiel mi faris. Je la sama tempo kapitano Jozefo Perogordo, fama en la nuna esperanta movado, esperantistigis min.

Je 1909, helpate de la framasonoj, mi ekpropagandis Esperanton, k tuj ekklarigis kursojn kaj vigle ekagadis en la Madrida Esperanta Grupo. Je 1912, kun du framasonoj, Emilio González Lissera [tiel! fakte: Linera] (jam mortinta) sperta presisto, kaj Fernando Redondo (ekzilita ankaŭ nune en Meksiko), tiam staba kapitano, mi fondis la gazeton "HOMARO", kiu mortis kiam eksplodis la milito. Sed mi daŭrigis mian esperantlaboron ne flankenlasante aliajn liberigajn laborojn enlandajn kaj eksterlandajn.

Je 1917, mi suferis gravan areston en la fortikaĵo Coll de Ladrones, ĉe la aragona Pireneo, apud la franca landlimo, ĉar antaŭ militista tribunalo juĝonta la proletan komitaton por la Ĝenerala Striko, mi elpruvis per defendo al iu el la kulpigitoj, ke la striko ne estis revolucia laŭ la opinio de la militistoj mem, ke ĝi ne disvolviĝis revolucie, ke ĝi eksplodis ĉar la ministro de internaj aferoj puŝis la laboristaron al la striko, ke la laboristaro faris multe malpli el [tiel!] faris la tuta oficiraro, kiu, de la kazernoj per eldonita dokumento, minacis la Registaron.

Pro tiu defendo la Ĝenerala Laborista Unio (UGT) de Hispanio okazigis ĝeneralan kunvenon kaj unuanime decidis danki min kaj sin proponi al mi por helpi min ĉu estos necese, kaj delegitoj vizitis min por konigi al mi la decidon, kiam mi revenis de la arestejo. La fama estro de la Socialista Partio, Pablo Iglesias, vizitis min por esprimi al mi sian personan dankemon, k same faris multenombraj eminentuloj de l' Socialismo kaj Respublikanismo, kaj ambaŭ Partioj decidis amasege alkuri al la stacidomo por akcepti min je mia alveno de la arestejo.

Dum la regado de la diktatoro Primo de Rivera mi estis enkarcerigita diversfoje.

Dum la Respubliko, laŭ diris la eksprezidanto de la Parlamento Diego Martínez Barrio, mi faris grandajn servojn al la Respubliko; laŭ diris la revolucia eksministro socialista Indalecio Prieto, oni ne povas forgesi tion, kion mi faris. Tamen la Respubliko mem malliberigis min; kaj estis la madrida popolo mem, kiu, je aŭgusto de 1932, pro ribelo kontraŭ la Respubliko komandita de Sanjurjo, devigis la Registaron liberigi min. Je 1934 la reakcia respublikana Registaro, okaze de la striko de oktobro de tiu jaro, malliberigis min.

Je julio de 1936, mi estis alvokata por organizi la unuan batalionon de milicanoj kontraŭ la faŝistoj, kaj mi organizis la "kolonon" kiu baris la vojon ĉe Navalperal al Madrid.

La 28an. de marto de 1939 mi povis forkuri el Hispanio, enŝipiĝante en la ŝarĝŝipon anglan "Stanbrook", kaj mi alvenis kun mia edzino kaj mia filo al Oran (Alĝerio), kie ni, la tri kun aliaj multaj geforkurintoj, estis kvazaŭ enkarcerigataj en la malnova malliberejo.

De la unuaj tagoj mi konigis al respublikanaj aŭtoritatuloj mian deziron vojaĝi al Ameriko kaj mian situacion. Generalo Bastien, Prezidanto de nia Internacia Esperanta Ligo, trafis mian liberecon kaj tiun de miaj familianoj. De ĉie mi ekricevadis esperantajn korespondaĵojn, malgrandajn bankbiletojn, librojn, ĝirojn el kolektivaj monoferetoj. Kubaj samideanoj efike agadis kun kubanoj por liberigi min kaj faciligi al mi eliri el Alĝerio al Casablanca (Maroko): ĉi-tie mia edzino kaj mia filo povis enŝipiĝi kun mi en la portugala ŝipo "Serpa Pinto" dank' al monkolekto organizita de Argentina Esperanta Asocio. En Meksiko, nia fervora samideano Jesús Amaya, sindoneme gastigis min dum la unuaj tagoj kaj proponis al ni sian hejmon por longedaŭra restado. Kiam mi ĉi-tie, en Meksiko, vizitis Indalecio'n Prieto'n, li ekkriis: "Eĉ la ĉinaj esperantistoj sin okupas pri vi, petas je mi helpon al vi!"

Konsekvence kaj resume: certe vi konscias, ke mi iel gajnis solidarecon el multaj personoj, institucioj, organizaĵoj; sed pasio... kaj perdo de moralaj valoroj nuligis tian solidarecon; ke nur vera solidareco humana sin subtenas senmakula, memstaranta firme ĉe la Zamenhofa Kampo, kaj ĉi-tio estas multe, ĉar estas grava promeso, ke la "NOVA SENTO EN LA MONDON VENINTE TRIUMFOS".

KORAN DANKON! ANTAŬEN!     

JULIO MANGADA ROSENÖRN     
Meks. 6 I-42a

Pliaj artikoloj pri Mangada en jena paĝo.
Versio en la hispana (kun speciala ortografio).
Pliaj eksplikoj en mia blogo.