Originala literaturo en Esperanto

¿De qué va esto?

¿Qué idioma es éste?

Sobre el general Mangada (donde se explica quién es el autor de este poema)

Más literatura

Otros textos

En esperanto

Pliaj poemoj

Aliaj tekstoj

Índice general

LA GRUNTADO

(HIMNO DE LA PESIMISTOJ) (1)

FERNANDO REDONDO

Post densa mallumo ekzistas abismo,
al kiu l' afero rapidas;
ni semas malfidon per simpla sofismo
kaj certan disfalon ni vidas.
Kaj nin ne konvinkos eĉ pruvoj po miloj,
eĉ klaraj rezonoj, eĉ bonaj konsiloj,
ĉar bari malhelpi ja de la kornenco
nun estas la nia intenco.

Nur fuŝe, malbele kaj tre malsukcese
ni vidas alies laborojn,
eĉ guto acida falante senĉese
doloras plej gajan la koron.
La moko, la rido kaj l' indiferento,
jen estas la iloj en ĉiu momento,
per kiuj ni provas, verŝante sarkasmon,
velkigi la entuziasmon.

Ni plendas kaj plendas, neniam laciĝas,
pri l' tempoj pasintaj pensante,
cent horoj perdiĝas, mil horoj perdiĝas,
ni plendas kaj plendas konstante
– Laboru! – ridete la homoj nin petas
– Neniam! – ni ĥore ekkrie ripetas.
– Obstine gruntante! – neniu nin dankos,
sed tamen, la plendoj ne mankos.

Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkintajn foliojn dismetas,
ni helpas la venton kaj refortigitaj
disfalon ni ĉies profetas.
Eĉ kiam la krizo jam estas pasinta
kaj fido denove ja estas turninta
obstine daŭrigas nia propagando
tediga, tra tuta la lando.

Nur fuŝe, malbele kaj tre malsukcese
ni vidas alies laborojn,
eĉ guto acida falante senĉese
doloras plej gajan la koron.
La moko, la rido kaj l' indiferento,
jen estas la iloj en ĉiu momento,
per kiuj ni provas, verŝante sarkasmon,
velkigi la entuziasmon.

(1) Parodio de «La Vojo» de la Majstro, dediĉita al malmultaj homoj, kiuj, tamen, ŝajnas multenombraj, ĉar plendas ĉiame, kvankam faras nenion.

Unue publikigita (inklude de la supra noto) en HISPANA ESPERANTO-GAZETO, numero 22, februaro 1933
Fernando Redondo estis aktiva pioniro de la lingvo, en la unuaj jardekoj de pasinta jarcento, formante skipon kun lia kunulo Julio Mangada: vidu lian foton.
Legu ankaŭ alian version, La misvojo, kun kelkaj diferencoj, publikigitan en la Antologio de Esperanto.