EL LA KLASIKA HISPANA LITERATURO

¿Qué idioma es éste?

Más literatura

Otros textos

En esperanto

Pliaj poemoj

Aliaj tekstoj

Índice general

Rosalía de Castro (1837-1885)

Ci por mi, mi por ci...

I

Ci por mi, mi por ci, amo mia!,
ni flustradis unu la alian:
— Amo estas ja esenc' de plena vivo,
"viv' sen amo ne ekzistas"...

Kiaj ĝojaj plenpasiaj horoj!
Kiel brilis suno en la koro!
Kiel nokt' susuris pro am-emocio,
belis tiuj horoj niaj!

Kiel dolĉaromas per gracio
ĉion kio saĝe kreis Dio,
ĝoje ni flustradis ardajn amajn dirojn:
"viv' sen amo ne ekzistas"...

II

Poste kiel efemera fulmo,
kiel tre rapida ventoflugo,
pasis amo...pura ĝu-esenc' de vivo,
sed sen am' ni ambaŭ vivas!

Mi de vir', ci de virin' alia,
ho, la viv' ja trompas revon nian!
Jam ne plu serenajn noktojn kaj pasion
ĝuos ni, dum vivo nia...

Ĉu ci, centa kverk' ankoraŭ tenas,
aŭ ci, rev-virin' la amon daŭre sentas?
Ne plu estas hor' de am' kaj idilioj.
Ne venas, kio ne vivas!

Ho, ne sentu ci melankolia
ĉar ekvenis griza vintr' humida.
Kantu ci kun forta voĉ' kaj harmonio,
kaj la neĝon tretu firma.

Amo, flam' senmorta, reĝ' de l'mond' fascina!
Mia adiaŭ' por ĉiam!

En español / en la hispana.

Rosalía de Castro: Brila poetino naskiĝinta en Santiago de Compostela en 1837. Ŝi estas sendube unu el la figuroj plej elstaraj de la Romantikismo en la galega kaj kastilia lingvoj, kies sentimentala lirikismo esprimas la persiston en Hispanio de la romantikisma skolo dum la dua duono de la 19a jc.
Rosalía signifas la renaskiĝon de la moderna galega liriko. Ŝi forpasis en 1885.

Traducción al esperanto y comentario de Antonio Marco Botella.
Traduko al Esperanto kaj komentaro farita de Antonio Marco Botella.
Legu alian poemon de la sama aŭtoro.