EL LA HISPANA LITERATURO

¿Qué idioma es éste?

Más literatura

Otros textos

En esperanto

Pliaj poemoj

Aliaj tekstoj

Índice general

José Luis Sampedro

KREDO

Mi kredas je la Vivo, Patrino ĉiopova,
kreinta la ĉielon kaj la Teron.

Kredas je l’ Hom’, Ter-fil’ antaŭen-ira,
konceptita en arda evoluo
kaj progresanta malgraŭ la Pilatoj
kaj elpensantoj de tiranaj dogmoj,
kiuj Vivon subpremas, entombigas.

Sed ja la Vivo ĉiam resurektas,
kaj la Homo pluvojas al morgaŭo.

Mi kredas je la pluraj horizontoj
de la spirit’, mond-energio kosma.
Kredas je la Homaro ĉiam-sora.
Kredas je l’ Vivo porĉiama

Amen.

En español / en la hispana.

"Credo", de José Luis Sampedro.
Traducción al esperanto de Miguel Fernández. Publicado en el libro "José Luis Sampedro en mil y una lenguas", editado por la Universidad Complutense de Madrid, junto con traducciones a una cuarentena de otras lenguas.

José Luis Sampedro: Ekonomikisto, verkisto kaj aktivulo (1917-2013).
Traduko al Esperanto de Miguel Fernández, publikigita ene de la libro "José Luis Sampedro en mil kaj unu lingvoj", eldonita de la Madrida Universitato, kun versioj en ĉ. kvardek lingvojn de du poemoj kaj unu prozaĵo (tiu ĉi lasta kun versio de Antonio Valén).