CANCIONES / KANTOJ

¿Qué idioma es éste?

Más canciones

Otros textos

En esperanto

Pliaj kantoj

Aliaj tekstoj

Índice general

MEDITERANEO

Joan Manuel Serrat (Mediterráneo) -- Traducción al esperanto

Eble ĉar infana mi
daŭre via-strande ludas,
eble ĉar la am' unua
en kanejo dormas nun,
tial do via parfum'
min akompanas alglua,
tial do ĉe via bordo
restas ludo, am' kaj zorgo.

Mi,
kies haŭto gustas jam
l' akran ploron enverŝitan
de popoloj cent en maron
-Ĝibraltar' ĝis Istambul'-
por ke venku la lazur'
la vintro-noktan vualon.
Ofta misfortun' dolora
igis vin profunda-kora.

Alkutimiĝis l' okuloj
al ruĝaj krepusko-luloj
samkiel lontan' al disto.
Kantas mi se l' vino bonas,
ludemas kaj fanfaronas
kun koro de navigisto.

Sed ĉe la mar', ĉar min,
min lulis Mediteraneo
min lulis Mediteraneo.

Vi alvenas kun petol'
la vilaĝon flirte kisi,
sed vi, post momenta kuno,
ludas re kaj re sen fin'
kvazaŭ estus vi virin'
en rava gudra parfumo
kaj alloga kaj amika
kaj ĉiama kaj timiga.

Ve!
Kiam tagon de fatal'
venos preni min la Morto,
fratoj, ĉe aŭtuna vento
tranĉu ŝnuron sen dolor',
ke disrompu kun sonor'
mian boaton tempesto
kaj sepultu min fidele
apud-mare al-ĉiele.

En dekliv' de spino-monto,
pli alte ol horizonto
por vidi la mar-ebenon.
Korpo ludos simfonion:
verdigos mi la pinion,
bluigos la rosmarenon.

Ĉiam ĉe l' mar', ĉar min,
min lulis Mediteraneo,
min lulis Mediteraneo,
min lulis Mediteraneo.
Lajlajla..

Kanzono: Mediteraneo (Mediterráneo)
Verkis kaj kantas: Joan Manuel Serrat
Tradukis: Antonio Valén