28.9.08

 

Du pioniroj nomataj Jaume

Hodiaŭ finiĝas la ekspozicio kiun la urbestraro de Sabadell organizis dum la tuta septembra monato pri unu el niaj plej memorindaj pioniroj en Katalunio, Jaume Viladoms i Valls.

Anstataŭ reverki artikolon pri li, kaj ĉar hodiaŭ estas dimanĉo kaj mi estas iom mallaborema, mi kopiu (ne tute ekzakte) la teksteton kiun mi verkis kiel enkonduko por la intervjuo kiun veterana amiko Vicente Hernández Llusera faris al li kiam Viladoms ankoraŭ vivis, kaj kiu nun publikigis la revuo de SAT, “Sennaciulo”, en sia lasta numero, kiel aldona omaĝo al lia figuro:

Dum tiu ĉi jaro, okaze de la 50-a datreveno de la fondiĝo de la Lernejo “Delto”, la industria urbo Sabadell, apud Barcelono, unu el la luliloj de la hispan[i]a kaj katalun[i]a Esperanto-movado, omaĝas la memoron de forpasinta membro de SAT, kamarado Jaume Viladoms. Eksterordinara homo, ni nur skize informu ke li lernis Esperanton infanaĝe, ke estante laboristo li ne nur memlernis diversajn fakojn kaj akiris grandan kulturon, interalie muzikan (li estis granda ŝatanto de Beethoven kaj Wagner), sed ĉefe disvolvis pasion por instrui al aliaj laboristoj. Li kreis metilernejojn kaj akademiojn, kaj eĉ instruis dum sia enprizonigo post la hispana milito, interalie matematikon kaj Esperanton. Li estis unu el la ĉefaj antaŭenigantoj de Esperanto en Hispanio tuj post la milito. Li estis ĉefdelegito de UEA en sia urbo, sed eksiĝis post la nomumo de la diktatoro kiel Alta Protektanto de la Universala Kongreso en Madrido en 1968. Laŭ la arkivoj de SAT, li estis membro de tiu ĉi asocio jam en la jaro 1931, kaj ankaŭ aktivis en aliaj proletesperantistaj asocioj kaj en laboristaj partioj, eĉ kiam tio estis danĝere en sia lando.

Mi aldonu ke tiu lernejo de li fondita ankoraŭ ekzistas, nun kun la nomo “Escola Jaume Viladoms”, kaj ĝi estis unu el la organizantoj de la urba omaĝo. Tiu ĉi inkludis ankaŭ publikan prezentadon en urba teatro dum pasinta aprilo, kies broŝuron vi povas legi tie ĉi (katalunlingve). Ĝi entenas interalie ĉapitreton pri la esperantista agado de Viladoms.

Kaj por scii iom pli pri Viladoms tiel ke vi ne devu multe pli legi, jen filmo de KIS-TV pri li

Mi volas profiti la mencion al tiu ĉi Jaume (tiu estas la kataluna versio de Jakobo, kiun foje vi trovos sub la hispanlingva varianto Jaime), por memori alian samnoman pioniron. Temas pri Jaume Grau Casas. Li estas multe pli konata, pro sia literatura aktivado. Li multe tradukis kaj estis la ĉefredaktisto de la “Kataluna Antologio”, tiom aprezata komence de la pasinta jarcento. Mi volis referenci lin, ĉar antaŭ kelkaj monatoj mi malkovris blogon de lia nepo pri li. La nepo mem ne estas esperantisto, sed li enmetis tie diversan materialon en Esperanto, kaj ankaŭ biografierojn kaj originalajn poemojn en la kataluna kaj la hispana lingvoj. En siaj lastaj jaroj, Jaume Grau laboris super la eldono de Hispana Antologio (por kio li volis uzi reformitan ortografion), sed li ne finis ĝin, kaj ŝajne ĝi perdiĝis, kvankam mi ne rezignas pri pluaj serĉoj. Dume, vi povas trovi tie ĉi, en mia paĝaro, du liajn tradukojn: “Kiel verki soneton”, de Lope de Vega (unu el la plej gravaj dramistoj kaj poetoj de la tuta hispanlingva literaturo) kaj “Al najtingalo”, de José de Espronceda (la ĉefa romantikista poeto en la hispana).

Laŭ lia nepo, lia tombo enhavas nur lian nomon, la datojn de lia naskiĝo kaj morto, kaj la vorton “Esperantista”.


Komentoj: Publicar un comentario en la entrada / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.