8.3.09

 

Virinoj kaj politiko en Eŭropo

Antaŭ kelkaj tagoj mi ricevis inviton partopreni en debato organizita de la Eŭropa Unio, pri la rolo de virinoj en politiko. Mi supozas ke la invito venas el mia interveno pasintjare en iuj el la debatoj organizitaj okaze de la Eŭropa Jaro de Interkultura Dialogo.

Ĉijare ekzistas tamen novaĵo: oni povas partopreni nur en forumo anglalingva. Ŝajne la Komisionon ne interesas la debatoj disvolvitaj en aliaj lingvoj.

La iniciato venas el la Margot Wallström, vicprezidanto de la Komisiono. Ŝi promesas respondi la konkludojn atingitajn laŭ la mesaĝoj ricevitaj ĝis la 25-a de marto. Ŝi devus konscii ke la konkludoj havos malekvilibron landan, lingvan kaj kulturan, interalie ĉar tio reliefiĝas en la komentoj kiujn ŝi ricevas en sia blogo.

Nu, mi dubas ke la multlingvismo kaj la popola partopreno estas veraj prioritatoj de la Komisiono. Eble por la Parlamento, kiu ja dependas de balotoj, tio estas pli videbla, kaj do ne estas mirinde ke foje paeras tie iniciatoj pri tiuj aferoj, kiel tiuj kiujn mi priskribis en antaŭnelonga kontribuo al Libera Folio. Sed la Komisiono pli dependas de internaj manovroj, kaj por mi estas evidente ke la debato estas kosmetika iniciato, por paradi antaŭ la siaj kaj antaŭ la amaskomunikiloj. La opinion de la civitanaro, vicprez. Wallström tute prifajfas.

Mi ĉifoje ne partoprenos, krom por protesti.


Bookmark and Share
Komentoj: Publicar un comentario en la entrada / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.