6.7.09

 

Okultistoj

Dimanĉe finiĝis la Hispana Kongreso de Esperanto, kiu ĉijare okazis en la andaluza urbo de Malago. Mi ne povis ĝin ĉeesti pro familiaj kialoj, kaj do ne povas rakonti multon detalan. Mi supozas ke iuj amikoj povos ion detaligi en la reto, sed ĝis nun mi nur vidis la konfirmon ke Pedro Hernández estis oficiale voĉdonita kiel nova prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, plus kelkajn fotojn publikigitajn de la ĉeforganizanto, Ángel Arquillos.

Estis ne malbona informa laboro, kaj artikoloj pri la renkontiĝo aperis en pluraj ĵurnaloj kaj novaĵretejoj, sekve al noto de la agentejo EFE. Vi povas vidi specimenon en tiu ĉi tutŝtata ĵurnalo. En ĝi aperas foto, kun parto de la libroservo organizita de SATeH, kaj kun panelo de la nova ekspozicio kiun oni pretigis por kunmemori la centjariĝon de Zamenhof, kaj kiu espereble povos vojaĝi al diversaj hispaniaj urboj. Cetere, mi ne povas rezigni pri la atentigo ke plejmulto de la ĵurnaloj kopiis ankaŭ amuzan erareton de la informo: nome ke Esperanton kreis pola okultisto (kio ankaŭ en la hispana tre similas al okul(kurac)isto).

Pri kio mi jam povas opinii estas pri alia frukto de la kongreso: la prezentado de traduko de klasika verko de la hispanlingva literaturo, la ĉi tie tre fama “Platero kaj mi” de la nobelpremiito Juan Ramón Jiménez. La traduko estas de Miguel Gutiérrez Adúriz (Liven Dek), kaj la desegnoj de Pedro Ullate (kiujn ambaŭ vi povas vidi tie ĉi). Mi jam legis bonan parton kaj ĝi estas malgranda juvelo, kiun mi ne hezitas rekomendi.

Mi ja povus rakonti iom pli pri alia afero kiu okupis la hispaniajn, kaj specife la madridajn esperantistojn dum tiuj ĉi tagoj: la vizito de Osmo Buller al Madrido. Sed tio eble meritas apartan blogaĵon post kelkaj tagoj.


Bookmark and Share
Komentoj: Publicar un comentario en la entrada / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.