23.7.09

 

TED globala kaj subtekstigita

Dum tiuj ĉi tagoj aperis en anglalingvaj amasmedioj informoj pri la TED-paroladoj, profitante la okazigon de evento nomata TED-Global en Oksfordo.

Tiuj prelegoj estas sufiĉe konataj en Usono inter homoj kun iom da kontakto kun la reto. Kiom mi povas juĝi, temas pri versio de tiuj cirkvitoj de konferencoj tiom komunas tie, kun tiaj poŭerpojntoj kiuj donis eĉ la nobelpremion al politikisto ne tro elstara, kun speciala atento al la reto, eĉ se ĉeestas fizika publiko. Partoprenas en ili elstaruloj de tre malsamaj fakoj, kaj ili estas ĝenerale orientitaj al nuntempaj temoj, eĉ se plurkampaj. Ili ankaŭ estis konitaj ekster la anglosaksa areo, sed, logike, de la personoj kun bona kono de la angla lingvo.

Ili nun decidis pli konigi sin, kaj do faris veton por la multlingvismo pere de la subtekstigado. Por tio ili donis la ŝancon al volontuloj tutmondaj, ke ili povu kunlabori en la tradukado de la prelegoj kiujn ili taksas interesaj aŭ diskonigindaj.

Inter la akcepteblaj lingvoj nun troviĝas ankaŭ Esperanto. En tiu ĉi momento jam ses prelegoj, tre variaj, disponas je esperantaj subtekstoj. La nombro estas ankoraŭ malalta, sed tio ŝuldiĝas al la fakto ke ni nur antaŭnelonge komencis la laboron. Kiel kutime, temas pri volontula tasko, kaj do, jen invito al la partopreno, ĉu en la spektado, ĉu, se eble, en la tradukado.

La proceduro por aliĝi kaj traduki estas facila. Do, se vi volas enregistriĝi, jen la momento. Tie ĉi vi povas vidi la unuan kiun mi mem tradukis, kun la revizio de James. Temas pri fascina prezentado pri mikso de matematiko kaj magio (mi esperas ke la subtekstoj estu videblaj en la blogo; se ne, iru al la retejo mem)

Mi scias ke estus eĉ pli interese se la prelegoj mem estus faritaj en Esperanto, sed ŝajnas ke por tio ni mem, ne TED nek aliaj usonanglaj institucioj, devus zorgi pri la iniciato.


Bookmark and Share
Komentoj:
Dankon pro via atentigo. Mi estas podkastomaniulo sed ne sciis pri TED. Ties subtekstado estas granda paŝo antaŭen.

Ken
 

Saluton.

Mi kreis novan blogon en Esperanto pri la fenomeno NIFO. En tiu chi blogo mi volas pritakti la fenomenon serioze kaj impulsi la debaton kaj la esploron pri la temo.

Vi povas viziti ghin che http://fenomenonifo.wordpress.com/

Kaj al vi, Tonyo, gratulon pro via blogo, kiun mi zorgas legi ofte. Tre interesa chiam. Antauhen.
 

Dankon al ambaŭ.
(mi tre skeptikas pri nifoj, ne tiom pri ET-oj, sed mi klopodos viziti viajn tekstojn; dankon pro la atentigo)
 

Publicar un comentario en la entrada / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.