12.11.09

 

Universitata mizero

Ĉu vi imagas ke por prelegi pri Esperanto en kurso en universitato, eĉ se nur disvastiga, oni taskas tion al persono kiu konas ĝin nur flanke de historia esploro, pri idista marĝenulo? Jes, en la hispania universitato tio tute eblas.

Min iom frapis delonge la malmulta rilato kiun la universitata filologia medio havis al Esperanto en Hispanio. Ja ekzistas universitatanoj parolantaj Esperanton, kaj ankaŭ profesiaj lingvistoj kaj tradukistoj multe aktivas en nia medio (inklude de la nuna prezidanto de Hispana Esperanto-Federaciola nova redaktoro de ties bulteno, aŭ de pluraj konataj verkistoj). Ankaŭ en la pasinto ni havis la kazon de Juan Régulo Pérez, kaj ankaŭ nun en Katalunio ekzistas kelkaj iniciatoj. Kompreneble, mi scias ke en aliaj landoj la situacio estas malsama, kiel pruvas la universitata deveno de la lastaj prezidantoj de UEA aŭ de la Akademio de Esperanto. Sed en Hispanio la profesiaj esploristoj de la lingvaj aferoj montriĝas surprize seninteresiĝantaj pri tiu ĉi fenomeno kiu, almenaŭ laŭ mi, aspektas sufiĉe interesa por scienca observado. Eĉ pli, ŝajnas ke ekzistas malŝato kaj antaŭjuĝo kontraŭ Esperanton, kaj ke ili taksas ke la pritraktado de nia lingvo kaj aliaj similaj povus konduke al malprestiĝo.

Do, kiam ili deziras pritrakti ilin, ili frivolas kaj traktas la konstruitajn neserioze, eĉ maljuste. Kial mi diras tion? Ĉar dum tiuj ĉi tagoj celebriĝas en Madrido la Semajno de la Scienco, kiu celas popularigi sciencon kaj esploradon al la publiko. Ĝi estas sufiĉe sukcesa iniciato, organizita ĉijare naŭafoje, kun multe da publiko en plej variaj aktivaĵoj. Kaj ene de ĝi oni programis kurseton dutagan pri artefaritaj, imagaj kaj fantastaj lingvoj. La proponon faris kunigo de la Filologia Fakultato de la madrida Universitato (Complutense), kaj la supera konsilio pri scienca esplorado (CSIC) du el la apriore plej prestiĝaj institucioj en Hispanio.

Sed bone informas nin pri la mizera stato de la filologiaj studoj en Hispanio, ke kiam oni pretigas la programon, kaj decidas ke adekvatas paroli pri Esperanto, ili kontaktas personon sen reala sperto pri la temo. Mi ĉeestis la prelego, kaj evidentiĝas ke la parolanto, Santiago Tovar, nur konas Esperanton sekve al siaj esploroj pri homo eble konata de iu el la legantoj, la fondinto de anarkiista komunumo en la 30-aj jaroj, kiuj ŝanĝis sian nomon Heinrich Goldberg al Filareto Kavernido, kaj kiu enkondukis Idon en la organizado de la komunumo. Lia figuro estas certe interesa kaj fascina, kaj por lia esploro la preleganto devis koni la bazajn informojn pri Esperanto kaj pri Ido, sed sen vera profundiĝo, kaj kun nur malgranda kono pri la nuna stato de la lingvo kaj de ties komunumo.

Ne estas mirinde do ke lia aliro al nia lingvo estis tute misa, kun fokusigo en la plej utopiecaj sekvantoj, kun konsidero pri la fiasko de la movado, aŭ emfazo en la negativaj aŭ arbitraj trajtoj. Ne estis grandaj faktaj eraroj, kaj la homo estis sufiĉe simpatia al la baza ideo, kaj neniel malafabla. Sed mi sentis min devigita interveni ĉe la fino por korekti, afable sed firme, la negativan impreson kiun la parolado lasis ĉe la ĉeestintoj.

Jam la antaŭa prelego, farita de unu de la organizantoj, kiel ĝenerala enkonduko al la konstruitaj lingvoj, kvankam denove ne tute malĝusta, entenis sufiĉe da frivoleco. Ĝi kelkloke celis la facilan ridon, substrekante la antaŭjuĝojn pri tiu laboro. Ankaŭ en tiu kazo mi mallonge partoprenis, por substreki la logikon en la klopodoj por kreado de normaj lingvoj, kaj la seriozecon kun kiuj la kreantoj kaj sekvantoj de artefaritaj lingvoj ilin traktis, sendepende de iliaj postaj rezultoj.

Por ke vi vidu ĝis kiu punkto la prelego pri Esperanto estis eksterreala, en iu momento la parolanto asertis ke ja troviĝas iom da tradukita literaturo en nia lingvo, sed ke apenaŭ ekzistas originala literatura. Nu, mi simple montris la 700-paĝan "Concise Encyclopedia" de Sutton.

Ĉiukaze, la prelego ne estis tute senutila por mi. Estas interese aŭskulti la vidpunkton de homo konanta eĉ se nur supraĵe nian lingvon kaj movadon, sed ne partoprenanta ĝin. Kelkaj kritikoj ne estis tute senbazaj, kaj aliaj, eĉ se maljustaj, montras nian bildon en la ekstera klera medio, kaj permesas rafinadon en nia prezentado.

Estas klare ke ni ne havas bonan eksteran bildon. Kiel mi diris en alia blogero, kelkaj homoj emas trovi simple bizara la ideon de la konstruado de lingvo, kaj kontraŭ tio malfacilas lukti. Sed kelkfoje ni sukcesas dissolvi la antaŭjuĝojn. Ĉu tio eblos ĉe la universitataj filologoj hispaniaj?


Bookmark and Share
Komentoj:
Tovar efektive havas gravajn sciomankojn. En la alie tute bona retejo http://filareto.info/ li skribas pri la deveno de Esperanto (vd. http://filareto.info/content/view/30/42/ - mi tradukas ĉi tie el la germana originala teksto):

"Artefarita Esperanto estas en tiu rilato, ke ĝi ne estas organike-historie evoluanta, sed, se tiel diri, en laboratorio decidita lingvo. Efektive kunvenis rezulte de la propono de la de Zamenhof eldonita libro diskutgrupoj kaj komisionoj, por okupiĝi pri la detaloj: vortprovizo, vortkonstruo, frazostrukturo, genro, nombro, trajtoj kaj signifo de la sufiksoj kaj prefiksoj – ĉion ĉi la entuziasmaj adeptoj devis diskuti kaj interkonsenti en la praktiko ĉe la diskutotablo… kaj ĉio ĉi devis kompreneble okazi en la angla, franca aŭ ekzemple la germana, ĉar la nova lingvo ankoraŭ ne estis tiom progresinta.

La logika konstruo estis taksata unu el la apartaj fortoj. Kiu ne jam stumblis dum la lernado de fremdaj lingvoj je la neregulaĵoj kaj esceptoj, kiun ĉiu lingvo posedas! Oni intencis, ke Esperanto sen konsidero pri malregulaĵoj konstruiĝu konsekvence kaj logike kiel strikte logika strukturo. Kio ŝajnas tre praktika koncerne la frazkonstruon, uzon de la genra formo aŭ la nombra formo, povas rezultigi mondfremdajn, malfacile kompreneblajn rezultojn ĉe la el radikoj devenantaj vortkonstruoj."

Ke la plej bazaj trajtoj de Esperanto – tio, kion fakte enhavis jam la Unua Libro – devis esti deciditaj de "komisionoj", kiuj interkonsiliĝis per naciaj lingvoj, estas tutsimple falsa informo, kiun eblus eviti ĉe eĉ nur iomete zorga esploro.

Mi tamen demandas al mi, ĉu la esperantistoj mem ne iomete kulpas pro tio, kiam eksteraj instancoj taskas ne sufiĉe kompetentajn homojn sen praktikaj spertoj pri Esperanto per ĉi tiaj aferoj. Kiu iomete krozas tra la reto kaj rigardas, kion la esperantistoj mem diras pri Esperanto, trovas tro da fanfaronaĵoj kaj evidente nerealismaj taksoj pri la efikoj, kiujn la tutmonda enkonduko de la lingvo laŭsupoze havus. Ĉu eble pro tio instancoj, kiuj emas prezenti la temon, kelkfoje serĉas homon de ekster la Esperanto-medio, de kiu ili atendas pli da "objektiveco"?
 

Dankon pro via komento, Gary.
Mi konsentas ke la verkinto ne tre bone konis nian movadon. Kaj ankaŭ probable veras ke fakuloj povas malfidi nin kiam ili serĉas objektivecon. Ke ni kulpas pri tiu juĝo, pri tio mi jam havas iomajn dubojn.
 

Publicar un comentario en la entrada / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.