20.12.09

 

La fenomeno Google

Ŝajnas ke dum tiuj ĉi tagoj Esperantujon trafis la ciklono Guglo. Okaze de la apero de la flago de Esperanto, pri kio temis mia antaŭa blogero, ŝajnas ke la tuta mondo rimarkis ke nia lingvo plu vivas kaj havas intereson. Mi tion spertis tute rekte: la vizitoj al tiu ĉi retejo pli ol dekobliĝis, kaj ŝajnas ke tio estas komuna sperto en ĉiuj esperantistaj paĝoj. Tiu de SAT-en-Hispanio 20-obliĝis, danke ĉefe al ligo en la hispanlingva vikipedia artikolo pri Zamenhof. Ŝajnas ke lernu.net kolapsis dum paro da horoj pro la amasa vizitado.

La aludoj al Esperanto multobliĝis. Nur por citi usonajn komunikilojn, aperis mencioj pri Esperanto en tiel konataj retejoj kiel Time, National Geografic aŭ la nova kaj sukcesa Huffington Post. Simile okazis en Hispanio, kvankam tie ĉi la ĉefaj mencioj ne havis rektan rilaton kun Google: la artikolo en la barcelona ĵurnalo La Vanguardia temis pri ĵus eldonita traduko de esperantan verkon en la hispanan, la du raportoj en la kataluna televido TV3 estis dediĉitaj respektive al Esperanto en la reto kaj al la Hispana Esperanto-muzeo de Sant Pau d'Ordal, dum la tre aŭskultata semajnfina radioprogramo “No es día cualquiera”, de Radio Nacional, ĵus elsendis raporton al kiu mi mem kontribuis (post minuto 37, pli-malpli), sekve al interesiĝo de aŭskultanto.

Ĝenerale la intereso estis tiom granda ke eĉ maliculoj uzis ĝin por kaperi esperantajn paĝojn por pirataj celoj. Do, sendepende de la duboj pri la iniciatinto de la kampanjo por konvinki Guglon, evidentiĝas ke tiaj kolektivaj agadoj pli fruktas ol senĉesaj babiladoj pri strategio, kiujn multaj tiom ŝatas.

Mi ne volas montriĝi tro optimisma. En tiaj retaj sukcesoj la rezulto ofte daŭras malmulte, ĉar retemuloj posedas mallongdaŭran memoron. Fakte, post du tagoj la vizitoj al mia retejo stabiliĝis je la malnova nivelo. Tamen, en tiu ĉi kazo, se nur fidi kion mi rimarkis ekzemple en Twitter, iuj homoj akiris la sufiĉan konfidon por skribi mesaĝetojn en Esperanto post longa nekontakto kun nia lingvo, dum aliaj komencis ĝin lerni.

Por mi tio pli ol sufiĉas.


Bookmark and Share
Komentoj:
Meciita en Via blogero artikolo en TIME rilatas al evento organizita de Pola Esperant-Junularo. Pli pri ĝi eblas legi ĉe http://pej.pl/2009/12/19/jubileo-de-zamnhof-en-varsoviaj-vendejoj/ kaj http://www.liberafolio.org/Members/LukiZ/esperanto-en-vendejoj
 

ecx Michael Jackson ne estas dauriga modo en la reto...

do ni felicxu por la (mal)multaj novaj esperantitoj
 

Publicar un comentario en la entrada / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.