EL LA KLASIKA HISPANA LITERATURO

¿Qué idioma es éste?

Más literatura

Otros textos

En esperanto

Pliaj poemoj

Aliaj tekstoj

Índice general

Gutierre de Cetina (1520-1560)

HELAJ OKULOJ

Okuloj heloplenaj,
se laŭdojn indas via dolĉrigardo,
kial vi min rigardas kun singardo?
Se ju pli pie belaj
des pli vi sorĉas kiun vi rigardas,
kial vi montriĝas al mi durarda?
Okuloj tre serenaj
rigardu min almenaŭ, ne kolera.

Gutierre de Cetina (1520-1560): Poeto naskiĝinta en Sevilo, ofta vojaĝanto tra la mondo, kaj dum iom da tempo kortegano kaj militisto. Lia poezia verkaro konsistas el kvin madrigaloj, 244 sonetoj, 11 kanzonoj, 17 epistoloj kaj 15 diversaj aliaj poemoj. Li precipe prikantis la amon, ne laŭ la platona senco sed kiel sento reala de la propra vivo, sekve li ne idealigis la virinon, sed liaj esprimoj estis ĉiam delikataj, sentemaj, plena de muzikaj resonoj... Aperas en ties versoj certaj rafinitaj influoj de la italo Petrarko, kaj de la hispanoj Ausias March, Boscán kaj Garcilaso, ĉe kies skolo li lernis la lirikarton, sed super tiuj influoj ŝprucis lian originalan stilon kaj kreemon, kiu donis al li grandan prestiĝon.
En 1546 Gutierre de Cetina vojaĝis al Meksikio kun sia onklo, ĝenerala prokuroro, kaj tie mortis dum nokta priama kverelo kontraŭ alia kavaliro, kiam apenaŭ li nur estis 37-jara kaj tiom oni atendis de lia talento.
La supre verkita estas unu el liaj plej belaj madrigaloj, tre konata en la hispana medio.

Traducción al esperanto y comentario de Antonio Marco Botella.
Traduko al Esperanto kaj komentaro farita de Antonio Marco Botella.
Originala teksto en la hispana.
Texto original en castellano.