Pri mi

Tiu ĉi estas la esperantista retejo de José Antonio del Barrio, pli konata kiel Toño (aŭ esperantskribe Tonjo aŭ surogate Tonyo)

En persona retejo decas ke la respondeculo sin prezentu. Fari tion formale mi prokrastis dum multe da tempo, sed fine decidiĝis nun (en 2022). Kaj mi rimarkis ke mia esperantista vivo (kaj parte ankaŭ tiu persona) tre nete dividiĝas en jardekoj, do inspirite de tiu hazardaĵo, mi redaktis iom pli longe ol antaŭvidite. Jen do pri mia esperantisteco, por scivolemuloj:

Unua jardeko (la 60aj) - Unulingveco

Mi naskiĝis komence de la sepa jardeko de la pasinta jarcento, konkrete la 10an de aprilo 1961 (tuj antaŭ la lanĉo de la unua homo en spacon, kaze ke vi volas havi referencon). Mi devenas el tre malgranda vilaĝo en montara valo en la nordo de Kastilio, en Hispanio. Reference al lingvoj, ĝi estas strikte unulingva regiono, en areo kiu estas normale konsiderata la lulilo de la hispana lingvo, kaj mia hispana estas pure norma, kastilia, kun nur foje iom arĥaikaj trajtoj. En tiu tuta unua jardeko tre eblas ke mi neniam renkontis aliajn lingvojn, eble nur per la radio (la televido nur atingis tiun lokon preskaŭ en la fino de la periodo), kaj eble eĉ ne tiel.

Mi ne havas genealogiajn referencojn, sed preskaŭ certas ke mia tuta familio devenas de tiu areo de la historia Kantabrio, do la nordkastiliaj valoj kaj la nuna kantabria regiono. El ambaŭ flankoj ili certe estis ĉiam tre modestaj, probable en malnovaj tempoj ili estis kamparanoj aŭ paŝtistoj, sed mia plej proksimaj referencoj estas ministaj: en tiu areo ekzistis dum la pasinta jarcento pluraj karbominejoj. Miaj avoj, paĉjo, ambaŭ fraĉjoj, pluraj onkloj kaj kuzoj, multaj el miaj infanecaj amikoj estis ministoj. Al tiu kulturo, jam preskaŭ tute malaperinta post la fermo de la minejoj fine de la jarcento, kiun mi ne vere partoprenis sed al kiu mi estas samtempe sente tre ligata, mi foje dediĉis iom da atento ie tie en miaj verkoj.

Dua jardeko (la 70aj) - Lingvemo

Mi probable estus destinita al laboro en tiu minista etoso, sed mi estis escepte brila studanto, kaj 11-jara mi ricevis stipendion kaj povis studi ekster tiu areo (la sola alternativo por bona studanto en tiu epoko en miaj cirkonstancoj estus la seminario por fariĝi pastro; amikoj kiuj min konas povus imagi kian alternativan vivon mi estus ĝuinta). Mi ne plu loĝis konstante en mia naskiĝregiono de tiam, kaj moviĝis sufiĉe multe.

Probable tiam mi ekhavis la unuajn kontaktojn kun aliaj lingvoj. Fakte mia unua destino estas la urbo Cheste, kie troviĝis mia giganta lernejo. Cheste estas urbeto historie tre ligata al Esperanto, kvankam certe tiam mi tion ne sciis. Sed mi ja havis kontaktojn kun aliaj lingvoj, ĉefe la granda kvanto de valencianoj, multaj el kiuj parolis iom strange. La lernejo estis sufiĉe speciala ĉar ĝi gastigis knabojn de la tuta Hispanio, kio tre probable jam tiam imunigis min kontraŭ regionaj stereotipoj, ĉar mi havis okazon interagi kun samaĝuloj de ĉiuj lokoj, senpere kaj sen antaŭjuĝoj, kaj mi neniam rimarkis diferencojn rilatajn al tiu deveno.

Mi memoras ke jam junaĝe mi havis fascinon pri aliaj landoj kaj lingvoj. Mi petadis informojn al ambasadoj pri ties landoj. Mi ankoraŭ konservas kajereton en kiu mi kolektis vortojn kiujn mi renkontis en ajna lingvo ie ajn (krom la okcidentaj latinidaj lingvoj kaj la angla, kiun mi tiam ekstudis).

Certe tiam mi renkontis Esperanton, sed mi devas konfesi ke mi ne memoras ĝuste kiam kaj kiel. Sed mi memoras ja unu cirkonstancon: fine de la jardeko, en 1979, mi aŭskultis intervjuon en televido al esperantistoj, ili rakontis pri la lingvo kaj komentis ke ili havis sidejon en la strato Doce de Octubre (12-a de oktobro). Kiam tiun someron mi trairis Madridon trajne kaj devis tie halti dum kelkaj horoj mi serĉis en la telefona gvidilo kaj la mapo, sed ne trovis tiun straton. Ŝajnas ke tiam mi jam estis sufiĉe konvinkita.

Tria jardeko (la 80aj) - Ekesperantiĝo

Kaj en septembro de 1979 mi komencis mian universitatan studadon en la urbo Valadolido (Valladolid, la ĉefurbo de la norda Kastilio). Kaj tiam mi trovis ke ĝuste en tiu urbo troviĝis tiu strato Doce de Octubre! Nome, en tiu momento la estraro de Hispana Esperanto-Federacio havis sian sidejon en Valadolido. Mi sciis tion per anonco de kurso kiu komenciĝos en oktobro en la loka grupo, kaj mi tuj aliĝis al ĝi.

Bedaŭrinde, la instruisto estis ja bonintenca aĝa volontulo, sed ne tre bona profesoro, kaj mi forlasis la kurson. Tamen, mi konservis la lernomaterialon, kaj dum la sekva somero, kiun mi havis sufiĉe libera, mi sola studis ĝin. Je la reveno por la sekva jaro, mi revenis al la grupo, konstatis ke mi sufiĉe bone komprenis kaj aliĝis al la grupa agado. Mi tie trovis aron de junuloj de mia antaŭa kurso kaj de aliaj, ekamikiĝis kaj fondis junularan grupon. Ĝi ricevis la nomon Kerno, kaj ni multe aktivis kaj samtempe amikiĝis. Ĝuste la homoj de tiu grupo restis dum tiuj jaroj en Valadolido miaj plej bonaj amikoj.

Tendaro de HEJS en Elche komence de la okdekaj jarojNi ankaŭ kontaktis kun aliaj junuloj en Hispanio. En tiu periodo HEJS, la junulara sekcio de la Federacio organizis ĉiujare en Pasko tendarojn en diversaj lokoj, kaj mi partoprenis plurajn. De tiam mi konas homojn kiuj restis aktivaj, kiel Miguel Ángel Sancho, Augusto Casquero, Juan Carlos Ruiz Sierra (malfeliĉe tro june forpasinta, kaj kiun mi ankoraŭ memoras pro lia bonhumoro kaj inĝenio), Javier Moleón, Ricardo Albert, Jorge Camacho, Miguel Fernández, kaj pluraj aliaj.

Dum la lasta periodo de mia ĉeesto en Valadolido, post 1983, krom la normala studado, mi samtempigis mian esperantistecon kun tre intense engaĝita politika kaj studentreprezenta aktivado, sed mi ankoraŭ ne scias kiel mi trovis tempon por ĉio.

En 1985 mi ricevis poststudentan stipendion por labori en Madrido, en la kampo de nuklea fiziko, kaj tien mi translokiĝis. Mi kontaktis kun la madrida esperantista grupo, rerenkontis malnovajn konatojn kaj komencis tie iom aktivi. Tamen, iom poste mi trovis laboron en entrepreno kiu devigis min vojaĝi for, havis fianĉinon, kaj la agado refariĝis nur sporada.

Kvara jardeko (la 90aj) - Torporo

La kvara jardeko vidis mian preskaŭan malaperon el Esperanto. En 1990 mi edziĝis, sekvajare naskiĝis mia unua filo, la laboro estis tre intensa, mi ŝanĝis postenon al alia entrepreno, kun streĉaj respondecoj.

Dum tiu periodo mi plu pagis la kotizon al la madrida grupo kaj fariĝis membro de Universala Esperanto-Asocio, por subteni la movadon, sed preskaŭ ne partoprenis ĉeestajn agadojn kaj perdis preskaŭ ĉiujn personajn kontaktojn. Mi neniam dirus ke mi kabeis (vi jam scias ke mi malamas tiun vorton), sed certe mi trapasis tiun periodon, ne tiom maloftan en la vivo de esperantisto, kiun mi nomus torporo.

Mi ja legis tekstojn kaj ne perdis ĉiun kontakton kun la lingvo, sed mia situacio estas tia kiu faras la kalkulojn pri esperantistoj tiom malfacilaj: kiu enkalkulus min inter esperantistoj en tiu tempo, se oni devus esprimi nombron? Sed certe esperantisto mi restis.

Kvina jardeko (la 2000-aj) – Reaktiviĝo

En januaro 2000 mi decidis ŝanĝi laboron. Mi forlasis tre streĉan laborpostenon, kaj trafis la bonan ŝancon eniri en tre grandan entreprenon, en postenon pli malaltan kaj iom malpli bone pagitan, sed multe pli trankvilan, kun pli komforta horaro. Mi faris tion ĉefe por povi ĝui miajn filojn, kies infanaĝon mi havis la impreson ke mi perdus (eble iuj el vi konas tiun senton), sed tio havis gravan kromsekvon por mia esperantista agado: mi havis pli da tempo ankaŭ por kromokupoj, inter alie por Esperanto.

Tre baldaŭ mi reprenis la kontakton kun la movado. Mi profitis ke la hispana kongreso de tiu jaro okazis proksime al mia loĝloko, en la sama regiono, kaj mi ĝin ĉeestis. Estis stranga sento, ĉar plurajn homojn mi ne estis retrovinta de antaŭ pli ol jardeko, sed mi tre ĝuis la rerenkonton, la konatiĝon kun aliaj, la etoson, kaj mi decidis pliaktiviĝi.

En la komenco mi iom dubis pri la vojo, sed iom post iom malfermiĝis ŝancoj. Ekzemple, la kontakto kun reveninta heredaĵo de pionira esperantisto, Emilio Herrera, tre interesa (kaj la heredaĵo kaj la homo) kondukis min al relative intensa esplorado pri la historio de la frua esperanto-movado en Hispanio (artikolojn pri tio vi povas trovi diversloke en tiu ĉi retejo mem).

Mi prenis kontakton kun SAT, kies kongreso okazis en 2002 en Hispanio. Tie grupo de hispaniaj SAT-membroj aŭ simpatiantoj decidis fondi asocion ligitan al ĝi (post tre bedaŭrinda krizo de la antaŭa filio), kun la nomo SAT-en-Hispanio SATeH, kaj mi prenis respondecon kiel unua kunordiganto. Oni ankaŭ proponis al mi kunlabori kun la Fondumo Esperanto, ligita al Hispana Esperanto-Federacio, kaj mi ricevis la titolon (fakte pli modestan ol tio aspektas) de direktoro.

Mi ankaŭ komencis verki, raportojn, eseojn, aliajn tekstojn (la pli ĝenerala, tiu nomata “La normala lingvo”, eĉ gajnis trian premion en la Belartaj Konkursoj).

Tiu jardeko koincidis kun la ĝenerala eksplodo de la servoj pri retejoj, blogoj kaj la unuaj sociaj retoj (eĉ se tiam, laŭ mia memoro, oni ne utiligis tiun esprimon). Mi interesiĝis kaj tio kondukis al mia propra kreado de personaj retpaĝoj, en kiu mi publikigis ĉefe, sed ne nur, pri Esperanto. Mi kreis tiun ĉi retejon kiun vi vizitas, sed ankaŭ kontribuis al diversaj servoj kaj kreado de aliaj spacoj (multaj el ili, kiu dirus tiam, jam tute forpasintaj). Iom surprize por mi, en tiu jardeko okazis la ero pri kiu eble mi estos memorata: la formulado de la Leĝo de Tonjo, kiun mi ŝerce publikigis kaj kiun sufiĉe multaj ankoraŭ rememorigas al mi, kvazaŭ temus pri mia plej grava kontribuo. Tiel estu, oni ne elektas siajn idojn.

Sesa jardeko (la 10aj) – Prezidanteco

En 2011 la hispana kongreso de esperanto estis anoncita por la urbo Eskorialo en la madrida regiono. Pri ĝi zorgis komence la tiama prezidanto de la Hispana Federacio, sed li suferis sanproblemojn, kaj devis rezigni de tiu organizado kaj eĉ de la prezidanteco. Kun alia amiko mi prenis la respondecon de la kongreso, kaj ni rezultigis modestan sed sufiĉe bonan renkontiĝon, kun kelkaj memorindaj okazaĵoj. Ŝajne homoj restis kontentaj pri la rezulto, kaj, ĉar la prezidanteco de la asocio vakis, kaj restis unu jaro ĝis la renovigo de la estraro, oni proponis al mi ke mi okupu tiun postenon dum tiu venonta jaro. Ĉar mi konis la ceterajn estraranojn kaj estis bone kunlaborinta kun ili, kaj ĉar temis pri nur unu jaro, mi akceptis, forlasis aliajn respondecojn, kaj fariĝis moŝta prezidanto de HEF.

Kompreneble, temis pri kaptilo, kaj la sekvan jaron ne estis tiel facile trovi alian naivulon, kaj mi daŭrigis en la laboro sekvajn kvar jarojn. Ni stabiligis la asocion, organizadis renkontojn periode, reguligis la bultenon, konservis anojn, do ŝajnas ke la laboro interna estis bona. Mi mem faris gravan penon por malfermi la asocion, plibonigi la kontakton kun la ekstero, la amaskomunikiloj, la asocioj, la oficialaj instancoj. En tio ni havis kelkajn gravajn sukcesojn, kaj mi restas tre kontenta.

Prezentado de la bita esperanta traduko de Don QuijoteEn 2016 denove okazis labora ŝanĝo, eĉ pli pozitiva: mia entrepreno organizis programon por kvazaŭemeritiĝo de parto de la laborforto, oni proponis al mi retiriĝon (kun atentinda tranĉo de salajro, ĉio estu dirita), kaj mi akceptis. Mi estis tre libera (krome, miaj gefiloj jam ne tiom bezonis min), kaj mi havis la bonŝancon, el esperanta vidpunkto, ke mi povis dediĉi eĉ pli longan tempon al nia lingvo (kaj al aliaj ŝatokupoj). Mi do akceptis novan kandidatiĝon kiel prezidanto de HEF kaj daŭrigis la ĝistiaman laboron. Kelkaj estraranoj ŝanĝiĝis, sed mi povas diri ke ni konservis tre bonan skipon, kaj mi sukcesis arigi ankaŭ aliajn kunlaborantojn ekster la estraro. Ŝajne tio estis agnoskita eĉ en aliaj landoj, kaj en 2018 mi eĉ ricevis, kun konsiderinda surprizo, diplomon pri elstara agado de UEA.

En 2020 finiĝis la deĵorperiodo kiel prezidanto. En majo devus okazi la nova elekto, en la kongreso programita por majo tiujare, sed… la pandemio prokrastis ĉion. Fine, post la somero povis okazi renovigo, kaj mi pasis al alia etapo. Entute naŭ jarojn kaj duono kiel prezidanto, la plej longa tempo de ajna prezidanto dum la tuta historio de la asocio.

Sepa jardeko (la 20-aj) – Malfermiteco

Mi nun kvazaŭ emeritiĝis de tiuj respondecoj esperantaj. Tio hazarde preskaŭ koincidis kun similaj senrespondeciĝoj en mia persona vivo: ankaŭ mia edzino emeritiĝis, miaj filoj tute sendependiĝis, kaj do mi liberiĝis de preskaŭ ĉiuj devigoj.

Mi tamen plu restas aktiva, sed sen fermita horizonto. Mi reprenis tiun titolon de direktoro de Fondumo Esperanto, sed sen premaj devigoj. Mi plu verkas. Mi komencis kunlabori en la redaktado aŭ tradukado de diversaj iniciatoj, ekz. per tradukado aŭ revizio en gazetoj kaj bultenoj (Boletín, Kuriero de Unesko, Sennaciulo, MondeDiplo…) kaj en iuj eldonaj projektoj. Mi ekrespondecis pri iuj tre konkretaj iniciatoj, sed ja tre konkretaj, sen emo plu zorgi pri strategiaĵoj. Kaj mi esperas denove partopreni renkontojn, iom post iom kiel normalulo.

Ĉiuj eblecoj nun remalfermiĝis…

(Pli pri la retejo)