1.3.07

 

Pri Mangada, en kurioza skribomaniero

Mi ĵus enretigis tekston, interesan el historia vidpunkto, ĉar temas pri membiografia artikolo de la konata pioniro de nia lingvo, Julio Mangada, sed ankoraŭ pli interesan lingvistike, pro la maniero en kiu ĝi estas skribita. Ne, ne temas pri surogato de Esperanto, kiu jam ekzistis antaŭe, en la ho-koda versio de mia prelego pri li (ĉapelite tie ĉi).

La nova teksto kiun mi aludas estas skribita en la hispana, sed kun kurioza ortografio, nekutima, kaj pli raciigita, kiu estis uzita de gazeto nomata “Renobasión” eldonita en Meksiko inter 1937 kaj 1948 (notu ke la nomo mem estas jam skribita en tiu ortografio, ĉar la norma hispana skribas “Renovación”, tio estas, “Renovigo”). La revuo eldonis esperantan suplementon, precize kun tiu nomo “Renovigo”, en kiu estis samtempe publikigita versio de la artikolo en la internacia lingvo.

anonco de la morto de Mangada en la revuo RenobasiónLa hispana havas unu el la plej regulaj kaj facilaj ortografioj el inter la okcidenteŭropaj lingvoj, nome, la prononco estas aŭtomate divenebla kiam oni legas tekston. Tamen, la inversa ne okazas, kaj ĝi ankoraŭ konservas diversajn mallogikaĵojn kaj malfacilaĵojn (ekzemple, uzo de ho muta, konfuzo inter b kaj v, ktp), kaj tion la kunlaborantoj de tiu revuo deziris korekti. Ekzemple, ili uzis specialan simbolon por marki la pli vibran varianton de la litero r, nomo, oni metis horizontalan strekon super la ron; en mia enretigo mi estis tamen devigita anstataŭi ĝin per akcentita r, ĉar mi ne certas ke la unikodaj manieroj reprezenti tiun simbolo estus facile legeblaj en ĉiuj komputiloj. teksto kun la reala r de la revuo

Tiu ortografio estas tute nekutima, kvankam en diversaj okazoj oni proponis similajn reformojn, la plej multaj fare de sudamerikaj intelektuloj, kiel Andrés Bello, kvankam la plej lasta venis el relative konata hispana intelektulo Jesús Mosterín. Ili apenaŭ sukcesis, sed la nun prezentata versio havis interesan literaturan sekvon, denove iel ligitan al Esperanto: ĝi estis uzita en fragmento de la konata romano “Rayuela” (“Hopludo”), de Julio Cortázar, kreante fascinan literaran efikon. Tion mi jam estis menciinta en mia biografio de Eugène Lanti, la fondinto de la sennaciismo, ĉar tiu ĉi estas pretere menciata en tiu teksto.

Fine, mi profitis la okazon por enretigi literaturan tekston ŝulditan al Julio Mangada. Temas pri traduko de unu el la plej konataj popolaj (anonimaj) poemoj, la “romanco de Abenámar” (romanco estas speco de longa poemo, asonanca, tre populara en la hispana literaturo). Nu, ĝi povas esti interesa, kvankam la talento de Mangada rilate al literaturo ne estis tre granda, por tiel diri; mi preferas la version de Antonio Marco.

(Alia tre fama malnova romanco estas trovebla tie ĉi: la “Romanco de la prizonulo”, sed mi ne tro laŭdus la tradukon...)


Komentoj:
Pri l' kurioza ortografio: Fine mi komprenas viajn demandojn en SCE pri la superstrekita R! Se mi ne mismemoras, vi akceptus ankaŭ tildan R-on; en mia propra (mis)propono, mi uzus tildan R-on anstataŭ RR; tildan L-on ans. LL (mi ŝatas rimarkigi ke ĝi malsamas de Y, kvankam al mi mem estas malfacile distingi); tildan C-on ans. CH; Q ans. K...

Pri l' "Romanco de l' prizonulo": strange ke vi ne ligigis al tiu versio. Ĉiel ajn, mi ĉiam miras pri la penoj traduki poemojn. Multan dankon!

carleos@uica.info fidonet#2:341/14.79
 
Mi forgesis:

Pri "la prononco estas aŭtomate divenebla kiam oni legas tekston".

Mi konas du esceptojn:

* La W, pro klaraj motivoj.

* La R post B: Laŭ la Diccionario de la Real Academia Española, 21-a eldono, "R: ... Representa dos sonidos... El múltiple... siempre que va después de 'b' que no forme sílaba...: subrepticio..."

Mi rimarkas nun ke la enretigita 22-a eldono priskribas ne tiel detale.


carleos 2:341/14.79
 
Carlos, mi ne mem favoras tiun ĉi ortografion, kvankam ankaŭ ne principe kontraŭas ĝin. Fakte, mi pensas ke la hispana ortografio estas sufiĉe facila, por ke homoj povu bone mastri ĝin. La eraroj kiujn mi trovas en la ĝeneralaj skriboj tre ofte devenas ne el la konfuzo inter "b" kaj "v" aŭ la ĉeesto de la "h", sed pli ofte pro akcentoj kaj simile, kiujn tiuj provoj ne intencis forigi.

La "ll" baldaŭ malaperos en la hispana. Mi estas unu el la lastaj denaske hispanlingvaj homoj kiuj kapablos distingi inter ĝi kaj "y".

Pri "br", mi pensas ke temas pri variantoj de la sama sono; ne estas ebleco konfuzi du vortojn, kaj do temas pri "alofonoj" (se mi ne eraras pri la termino); do, tio ne estas grava por ortografio.

kaj fine, pri mia traduko: temis nur pri simpla provo. Mi ĝenerale ne kuraĝas tiom alproksimiĝi al la poezio :-)
 
Publicar un comentario en la entrada


<< Reiri en la blogejon.