«Printempo» estas la titolo de la nova disko de la pianisto Pablo Peláez, kiu lanĉiĝas ĝuste dum tiuj ĉi tagoj. La titolo ne estas traduko: temas ĝuste pri esperantlingva vorto, kaj ankaŭ en Esperanto aperas la titoloj de la unuopaj pecoj. Vi povas ĝin vidi, kaj aĉeti, tie ĉi.
En la fizika disko la albumtitolo aperas nur en Esperanto, dum la pecoj havas versiojn paralelajn. Tie publikiĝas ankaŭ dulingve teksto pri Esperanto, kiu klarigas la kialojn por la uzo de tiu ĉi lingvo. En la retejo tiu aperas nur hispanlingve.
La lingvaĵo estas novepokeca, kaj mi tradukas la komencon:
En la komenco de la tria jarmilo, la Homaro devas proponi al si mem universalajn celojn ampleksantajn la tutan planedon; tiurilate mi proponas ĉi universaleman lingvon kiel metaforo ke ni estas parto de granda tutmonda komunumo bazita sur esenca konsento: nia natura biologia altruismo kaj la bezono por ni kiel individuoj esti parto de homaj grupoj…
Ankaŭ la muziko apartenas al tiu ĝenro (kiom mi kapablas taksi, laŭ miaj ne tre altaj muzikaj kapabloj). Oni povas aŭskulti specimenon en jena peco (se oni ne spektas al enŝutitan videon, sekvu tiun ĉi ligilon)
Mi mem ne estas novepokema, kaj fakte ne tre ŝatas la ne maloftan asociiĝon de Esperanto kun tiaj religiecaj tendencoj. Kaj tion mi klarigas ĉar, nu, mi mem zorgis pri la tradukado de la tekstoj. Sed la aŭtoro estis afabla kaj la muziko estas sufiĉe agrabla kaj trankviliga. Do, kial ne?
Kaj se vi deziras ĝui alian agrablan kaj trankviligan muzikon, ĉifoje ja kantatan en Esperanto, jam disponeblas ankaŭ la unua disko de Kvaropo Sinkopo, “Bonvenon al la kongres’”, registrita dum la Hispana Kongreso de Almagro. Tiu ĉi ne estas novepokeca, sed ĝi ja montras alian novan epokon pro la maniero ĝin akiri, el fizika kaj ankaŭ mona vidpunkto: simple aliru la retejon http://sinkopo.bandcamp.com/, kie oni povas ĝin aŭskulti aŭ elŝuti, senpage aŭ kontribuante volontan prezon.
Ĉiukaze, ĝuu.