Ni troviĝas nun en unu el la plej ekscitaj periodoj por homoj kiuj ŝatas misterojn, konspirojn, perfidojn, povoludojn, sen neceso legi romanojn… Komenciĝas la konklavo.
Ĵurnaloj komencas pleniĝi per artikoloj sekvantaj la lastajn vetojn, la partiojn, la insidojn. Kompreneble, plejofte temas pri konjektoj, ne multe fidindaj, sed sufiĉe distraj, des pli ke oni imagas ke grupo de 115 maljunaj fraŭliĉoj ne havas multaj okupitaĵojn ol disŝiri unu al alia la haŭton.
En la lasta konklavo, kreiĝis esperoj ke eble esperantista kardinalo povus fariĝi Papo. Eĉ du aperis en iuj prognozoj: Miloslav Vlk, ĉefepiskopo de Prago, kaj Dionigi Tettamanzi, ĉefepiskopo de Milano. Nun la unua estas jam pli ol 80-jara, kaj do perdis ĉiujn eblecojn eĉ voĉdoni, dum la dua ankoraŭ ne atingis tiun aĝon, sed troviĝas tiel proksima ke li estis movita al alia posteno kaj perdis ĉiujn ŝancojn.
Sed antaŭ kelkaj tagoj aperis en hispanlingva komunikilo surpriza novaĵo: unu el la kandidatoj priparolataj scipovas dek unu lingvojn, inter kiuj Esperanton! Malcolm Ranjith, ĉefepiskopo de Kolombo (Srilanko) ja estas menciata en diversaj artikoloj (1, 2, 3, 4), eĉ se plejmultaj koncedas ke la ŝancoj por azia papo estas ankoraŭ malaltaj.
Sed ĉu li vere estas esperantisto? Estas dubinde ke ĝis nun ni nenion sciis pri tio, des pli venante el lando kun ne forta esperanta movado. Do, mi serĉis la informojn, kaj, jes ja, tiu aserto ja havas fonton: ĝi aperas en Vikipedio! Nu, por esti preciza, en la hispana Vikipedio, ĉar en neniu alia versio oni mencias tiun esperantistecon. Kaj evidentiĝas ke tiu informo estis enmetita de anonimulo, kiu nur modifis tiun parton de la artikolo.
Kia bedaŭro! Ni ne povas fidi eĉ Vikipedion. Kaj ni devos plu kontentiĝi je apenaŭ du frazoj jen en Pasko jen en Kristnasko el malproksima balkono. Kaj ruĝo, ne verdo, plu restos la koloro de kardinaloj.